Por samtitola artikolo vidu la paĝon Clamart (stacidomo). |
Clamart | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbodomo de Clamart
| |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Francilio | ||||
Departemento | Hauts-de-Seine | ||||
Arondismento | Antony | ||||
Kantono | Clamart (ĉefurbo) | ||||
| |||||
INSEE kodo | 92023 [+] | ||||
Poŝtkodo | 92140 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 92023 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Jean-Didier Berger 2014-2020 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 52 457 (2 014) | ||||
Loĝdenso | 6 213 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 48°48′05″N 2°15′46″O / 48.80139°N, 2.26278°O (mapo) Koordinatoj: 48°48′05″N 2°15′46″O / 48.80139°N, 2.26278°O (mapo) | ||||
Alto | De 64 al 175 m | ||||
Areo | 8,77 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Clamart [+] | |||||
Clamart estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine kaj en la regiono Francilio. La urbo havas proksimume 50 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Clamartois en la franca.
Clamart estas sudokcidenta ĉirkaŭurbo de Parizo. Ĝi konsistas el du partoj, apartigitaj far la bosko de Clamart (kiun la kantisto Georges Brassens famigis) : la kvartalo Bas-Clamart, historia centro de la urbo, kaj la kvartalo Petit-Clamart, kies urbanigo estas pli freŝdata.
En la kvartalo Petit-Clamart okazis je la 22-a de aŭgusto 1962 fama, malsukcesa atenco kontraŭ la prezidento Charles de Gaulle.
Sur la placo Maurice-Gunsburg stariĝas fontano konstruita en 1943, kiu rememorigas la forstan kaj kamparan estintecon de Clamart. La urbdomo datiĝas de la 17-a kaj de la 19-a jarcentoj, kaj entenas tri apartajn ĉambrojn, respektive por la komisioj, la edziĝoj kaj la municipa konsilio. La pensiejo Ferrari estis konstruita dum la 19-a jarcento far la arkitekto Léon Ginain, laŭ itala-renesanca stilo.