La 28 literoj de la Esperanta alfabeto estas ĉiuj same memstaraj (en la senco ke ekzemple 'ĉ' ĉiam estas rigardata kiel propra litero kaj ne kiel "varianto de c"), kaj ili sekvas striktan alfabetan ordon. En la Vikipedio (kaj aliloke) kelkaj propraj nomoj estas skribitaj ne nur per la Esperantaj literoj, sed ankaŭ per aliaj latinaj literoj, nome q, w, x, y kaj "strange akcentitaj" literoj (ekz-e la ø kaj la w en Carl Støp-Bowitz restas tiel en Esperanto). Pri laŭalfabetigo de tiaj nomoj, vidu Vikipedio:Laŭalfabetigo.

(majuskle) A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I
J
Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z
(minuskle) a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i
j
ĵ k l m n o p r s ŝ t u ŭ v z
IFA a b t͡s t͡ʃ d e f ɡ d͡ʒ h x i j
ʒ k l m n o p r s ʃ t u v z

Majuskloj kaj minuskloj

Same kiel la latina alfabeto, sur kiu ĝi estas bazita, la Esperanta alfabeto havas du formojn de ĉiu litero: MAJUSKLA kaj minuskla.

La majuskloj estas uzataj:

Alie estas uzataj la minuskloj.

Historio de la Esperanta alfabeto

Kiam Zamenhof kreadis Esperanton, li dum ĉiuj fazoj uzis kiel bazon la latinan alfabeton kun ties suplementaj literoj J, j, K, k, U, u, kaj Z, z, sed mankanta je Q, q, X, x, Y, y (W, w estis uzata en Praesperanto). Li ankaŭ scipovis la cirilan, la grekan kaj la hebrean alfabetojn. Ke li tamen elektis la latinan, anstataŭ ekzemple la grekan aŭ mem-inventitan, eble klarigas la fakto, ke la latina jam en tiu tempo estis la universale plej konata alfabeto, uzita por surpaperigi lingvojn el ĉiuj lingvaj familioj kaj ankaŭ uzata science.[mankas fonto](Bonvolu krei Kategorio:Artikoloj kun senfontaj asertoj ekde oktobro 2018!)

Ĉar Zamenhof alstrebis la idealon de alfabeto: unu fonemo - unu litero[1], li malŝatis kombin-literojn kiel franca ch [ŝ] aŭ hungara sz [s]. Tial, frue al li alvenis la ideo de ĉapelitaj literoj, por montri per supersigno sonon, por kiu mankas al la latina alfabeto memstara signo. Dum la praesperanta epoko li uzis signojn inspiritajn de la pola ortografio, ekzemple s kun akuta supersigno por hodiaŭa "ŝ". Finfine venis al li la ideo utiligi la francan cirkumflekson aŭ "ĉapelon" por bel-maniere modli la necesajn literojn, unikajn al Esperanto: Ĉ, ĉ, Ĝ, ĝ, Ĥ, ĥ, Ĵ, ĵ, Ŝ, ŝ. La "luneton" super la ŭ li prenis kaj el la cirila alfabeto (kie ĝi montras duonvokalan i kontraste al vokala i) kaj el la uzo de latinistoj kaj teoriistoj de poezio (kiuj uzas ĝin por emfazi la mallongecon de ia ajn vokalo, kontraste kun superskribata "-" montranta ĝian longecon: ekzemple latine pŏpulus [kun mallonga o]: popolo; pōpulus [kun longa o] poplo).

Nomoj de la Esperantaj literoj

Literumante oni simple prononcas la vokalojn laŭ ili mem: a - a; e - e ktp. Pri konsonantoj, oni postmetas o: b - bo; ĥ - ĥo; ŭ - ŭo ktp. La postmetitaj "o"-oj ne estas gramatikaj O-finaĵoj. Ili restas, se oni aldonas verajn finaĵojn: du b-oj [BOoj], la n-a [NOa] potenco k.s.

Alternativaj nomsistemoj

La regula formiĝo de la liternomoj malfaciligas la aŭdan distingon inter ili. Unu sistemo por eviti tiun ĉi problemon estas nomi la literojn per tutaj vortoj, ekzemple "amo", "barbo", "cico", "ĉaĉaĉao", ktp. Multaj tiaj proponoj troviĝas jene.

Sed ankaŭ estis proponitaj novaj nomoj por la literoj. Gaston Waringhien proponis en 1951 en revuo Esperanto sistemon, kiu provas resti en la spirito de la fundamento sed varii la sonojn de tro similaj literoj, uzante finan -a anstataŭ -o post la konsonantoj voĉaj (kaj h, kontraste al ĥ; krome, l kaj n retenas sian o por kontrastigi ilin al r kaj m; malpli klaras, kial j kaj ŭ ne ricevas la regulan -a — probable por makonfuzi ilin disde ĵ kaj v):

a, ba, co, ĉo, da, e, fo, ga, ĝa, ha, ĥo, i, jo, ĵa, ko, lo, mo, na, o, po, ra, so, ŝo, to, u, ŭo, va, za

Laŭ la Plena Analiza Gramatiko tiun ĉi sistemon uzadis doktoro Sirk ĉe siaj prelegoj en la Someraj Universitatoj sen ia ĝeno, tamen la sistemo ne enradikiĝis.

Aliaj proponoj provas esti pli internaciaj, kiel tiu de doktoro Belinfante en Scienca Revuo en 1951:

a, be, ce, de, e, ef, ge, haĉ, i, jot, ka, el, em, en, o, pe, er, es, te, u, vi, ŭe, zet
kaj por supersignataj literoj estis proponitaj inter aliaj ĉe, ĝo, ĥa, ĵe, ŝa, ŭo

Sed tio ne faciligis la distingon de kelkaj literoj. Estis propono de Kalocsay Kálmán kiu estas kaj iomete internacia kaj faciligas la distingon:

a, be, ce, de, e, ef, ge, ha,
i, je, ka, el, om, en, o, pa,
er, es, ta, u, ve, ĉa, ĝe,
ĥi kaj ĵi, eŝ, ŭo kaj ze,
plus ku, ikso, ipsilono,
jen la abece-kolono.

La literumado en Parolu por Fajrovulpo, programo (2009) por voĉlegi retpaĝojn, celas eviti koliziojn kun vortoj (kiaj "da" "de" "je" "po"):

a, be, ce, ĉa, di, e, ef, ge, ĝe, ha, ĥi, i, jo, ĵi, ka, lo, om,
no, o, pa, kuo, er, es, eŝ, ta, u, ŭo, ve, vavo, ikso, ipsilopo, ze.

Vidu ankaŭ: Literuma alfabeto.

Kritikoj kontraŭ la Esperanta alfabeto

Reformproponoj

Kelkaj homoj prezentis proponojn por reformitaj sistemoj por literumi Esperanton. Ofte temas pri proponoj por forigi la ĉapelitajn literojn el Esperanto. Aldone ankaŭ ekzistas sistemigita maniero por transliterumi Esperanton al la cirila alfabeto kaj adaptaĵoj de la Ŝava alfabeto por skribi Esperanton.

La sekva tabelo montras diversajn manierojn skribi Esperanton, nome la norman manieron, IFA-transskribon, QWXY-sistemon, H-sistemon, X-sistemon, kvar reformproponojn kaj cirilan transskribon:

ISO
15924
sistemo literoj aŭ digramoj kvanto de
literoj
noto
Latn Norma Esperanta alfabeto a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u ŭ v z 28 6 supersignoj (5 ĉapeloj, 1 kontraŭĉapelo)
Latn IFA ä b t͡s t͡ʃ d f ɡ d͡ʒ h x i j, i̯ ʒ k l m n p r s ʃ t u w, u̯ v z 28 (aŭ 25) 1 afrikato = 1 litero
Latn IFA proksimuma a b ts d e f g h x i j ʒ k l m n o p r s ʃ t u w v z 25 2 literoj ne-askiaj
Latn QWXY-sistemo a b c tx d e f g dy h q i j y k l m n o p r s x t u w v z 26 2 digrafoj
Latn H-sistemo a b c ch d e f g gh h hh i j jh k l m n o p r s sh t u u v z 22 5 digrafoj
Latn X-sistemo a b c cx d e f g gx h hx i j jx k l m n o p r s sx t u ux v z 23 6 digrafoj
Latn w-sistemo [2] a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u w v z 28 5 supersignoj (5 ĉapeloj)
Latn Internacia a b c q d e f g j h hh i y zz k l m n o p r s x t u w v z 26 2 digrafoj
Latn Nova Helpalfabeto a b c ch d e f g j h kh i y zh k l m n o p r s sh t u w/u v z 24
Latn Sefosas[3] a b ts tc d e f g dj h x i y j k l m n o p r s c t u w v z 25 3 literoj (y,j,c) ne-IFA
Cyrl Cirila (majuskle) А Б Ц Ч Д Е Ф Г Џ Һ Х И Ј Ж К Л М Н О П Р С Ш Т У Ў В З 28
Cyrl Cirila (minuskle) а б ц ч д е ф г џ һ х и ј ж к л м н о п р с ш т у ў в з 28

Manskribaj literoj

Oni povas skribi la literojn laŭ la permana maniero. La oficialaj/tipaj legeblas en la Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto, en la deka eldono sur paĝo 81, §1.

La manskriba alfabeto de Esperanto laŭ la fundamenta ''Ekzercaro''
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Manskribaj literoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj: Esperantaj literoj en alia formo

Ne uzata propono:

Novsignoj

Aliaj skribsistemoj:

En tiu ligilo la transliterado de la ĉapelitaj literoj estas nomita "oficiala". Tio ne estas tute ĝusta. ILERA kaj la plimulto de la radioamatoroj preferas la zamenhofan metodon, do uzas ch, sh ktp.

Referencoj

  1. La principo de "unu fonemo - unu litero" signifas ke la afrikatoj, nome c, ĉ, kaj ĝ, devas esti konsiderataj esti apartaj fonemoj, do distingeblaj disde kombinaĵoj de plozivo kaj frikativo (ts, , ). Tiu distingo okazas ekzemple en la pola lingvo, inter trzy (tri) kaj czy (ĉu), sed por multaj aliaj ĝi estas malfacila distingo. La leksikono evitas tiujn kombinaĵojn en radikoj, sed ili povus okazi en kunmetaĵoj, ekzemple katŝato (ŝato de katoj). Kvankam tiaj kombinaĵoj estas maloftaj kaj eventuale ankaŭ eviteblaj per enmeto de o (katoŝato ktp), ili tamen povas ekzisti. Eblas eĉ konstrui per kunmetaĵoj iujn minimumajn parojn inter kiuj la nura kontrasto konsistas el tia diferenco, ekzemple atencata kaj atentsata (sata de atento). Tial, aŭ oni devas insisti ke esperantistoj kapablu, almenaŭ principe, prononci kaj aŭdi diferencojn inter ts kaj c, inter kaj ĉ, kaj inter kaj ĝ, aŭ oni devas modereti la pretendon ke unu litero reprezentas unu fonemon en Esperanto.
  2. http://newsgroups.derkeiler.com/Archive/Soc/soc.culture.esperanto/2008-06/msg00190.html
  3. http://www.esperanto.de/bb/sefosas/enhavo.htm[rompita ligilo]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.