Gaston Waringhien | |
---|---|
Gaston Waringhien kaj la manuskripto de PIV, 1966 | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Georges E. Maŭra A. NURAK A. PAPADIAMANTOPOULOS |
Naskiĝo | 29-an de julio 1901 en Lille, Francio |
Morto | 20-an de decembro 1991 (90-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Nacieco | franco |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | Arthur Waringhien |
Patrino | Élise Sophie Waringhien |
Edz(in)o | Andrée Delebarre-Waringhien |
Okupo | |
Okupo | vortaristo • lingvisto • poeto • esperantisto • historiisto • tradukisto • verkisto • esperantologo • universitata instruisto |
Verkoj | Plena Vortaro Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | poezion |
Verkis en Esperanto | rigardu ĉi tien |
Akademiano | Prezidanto de AE |
Gaston WARINGHIEN [gasTOn varenGJEn], esperantigita Varingjeno, (naskiĝis la 20-an de julio 1901 en Lille, mortis la 20-an de decembro 1991 en sia hejmo en Parizo) estis franca profesoro kaj grava vortaristo, gramatikisto kaj historiisto de Esperanto. Li aperigis verkojn sub la pseŭdonomoj Georges E. Maura, A. Nurak, kaj A. Papadiamantopoulos.
Waringhien estis profesoro interalie en la universitato de Tours kaj liceo Lakanal (Sceaux). Li kunlaboris al Grand Larousse Encyclopédique[1].
Waringhien gvidis kursojn pri Esperanto, verkis kaj tradukis. Li estis prezidanto de la Akademio de Esperanto de 1963 ĝis 1979. Li estis kunredaktoro de Literatura Mondo kaj ĉefredaktoro de La Nica Literatura Revuo. Li multe tradukis poezion, ĉefe el la franca, sed ankaŭ el la angla kaj la germana, kaj kontribuis al la Angla Antologio. Li estis vortaristo kaj inter la projektoj kiujn li prilaboris estas la Plena Vortaro (1930 kaj postaj eldonoj), la Plena Ilustrita Vortaro (1970), kaj la Grand Dictionnaire Espéranto-Français (Granda Vortaro Esperanta-Franca) (1957).
Plie, li estas la aŭtoro de Plena Gramatiko (1935), poste nomita Plena Analiza Gramatiko (5a eld. 1985), kun Kálmán Kalocsay.
Postvivaj eldonoj:
Pri Eseoj I: Beletro
|
El la abunda literaturo pri Waringhien kaj diversaj aspektoj de lia verkaro menciindas minimume jenaj:
Oni povas aŭdi lin kiel rakontanton de la enkonduko de la esperantlingva filmo de Jacques-Louis Mahé, Angoroj (1964).
|