Flandra Esperanto-Ligo | |
---|---|
Vlaamse Esperantobond | |
![]() | |
Lando | ![]() ![]() |
Tipo | regiona Esperanto-asocio |
Fondiĝo | 7-a de oktobro 1978 |
Fondiĝloko | Antverpeno |
Interretejo | www.esperanto.be/fel |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL, fondita la 7-an de oktobro 1978) estas la kupola Esperanto-asocio de Flandrio (regiona ŝtato en Belgio). Ĝi i.a. eldonas la tutmondan magazinon Monato, la poŝ-kalendaron La Jaro, la Stafeto-librojn kaj aliajn eldonaĵojn.
La Retbutiko de FEL estis kreita la 9-an de februaro 1996 kaj sekve estas verŝajne la plej malnova funkcianta retbutiko pri Esperantaj libroj kaj diskoj. Ĝia retadreso estas jena.
La membrogazeto de la Flandra Esperanto-Ligo nomiĝas Horizon-Taal. Ĝi estas precipe en la nederlanda lingvo.
En FEL laboras ĉi-momente Gerd Jacques kaj pluraj volontuloj.
En 1930 fondiĝis Flandra Ligo Esperantista. Ĝi kuniĝis kun Belga Ligo Esperantista en 1962 al Belga Esperanto-Federacio. En 1976 estiĝis la nova, nuna Flandra Esperanto-Ligo (FEL), kiu kunlaboras ene de la Federacio same kiel la brusela kaj la valona asocioj. La Federacio estas la Landa Asocio de UEA.
La Konkordo fondiĝis en 1927 kaj estas la kortrejka sekcio de Flandra Esperanto-Ligo.