Itala Esperantista Junularo
Gioventù Esperantista Italiana
Emblemo de Itala Esperantista Junularo
Lando  Italio
Fondiĝo 1947
Interretejo iej.esperanto.it
vdr

Itala Esperantista Junularo (IEJ) estas asocio por junaj esperantistoj en Italio. Ĝi celas disvastigi Esperanton tra la itala junularo, kaj plifaciligi kontakton kun alilandaj esperantistoj.

Ĝi estas la junulara sekcio de la Itala Esperanto-Federacio, kaj la itala sekcio de la TEJO.

Ĉiujare ĝi okazigas la Internacian Junularan Festivalon, je pasko, kaj la Semajnon de Kulturo Internacia, dum septembro. Kunlabore kun Itala Esperanto-Federacio ĝi prizorgas porjunularan programon dum la Itala Kongreso de Esperanto, semajnlonga aranĝo kiu kutime okazas fine de aŭgusto.

Historio de prezidantoj

Jenas parta resumo de la historio de prezidantoj de IEJ.[1]

Notoj kaj referencoj

  1. Mallonga historio de Itala Esperantista Junularo Arkivigite je 2020-02-22 per la retarkivo Wayback Machine, el la oficiala paĝaro de IEJ Arkivigite je 2016-02-19 per la retarkivo Wayback Machine.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj