IJK 2023 | ||
---|---|---|
Loko | Lignano Sabbiadoro, Italio | |
Ekde | 5-a de aŭgusto 2023 | |
Ĝis | 12-a de aŭgusto 2023 | |
Organizanto | Tutmonda Esperantista Junulara Organizo | |
Oficiala retejo | ijk2023.tejo.org | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 79-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis, kune kun la ILEI-kongreso, inter la 5-a kaj la 12-a de aŭgusto 2023 en Lignano Sabbiadoro, Italio.
Origine la IJK planiĝis okazi en Marina di Massa, sed pro nekonsento kun la kongresejo, la loko estis ŝanĝita al vilaĝo Bella Italia en la municipo Lignano Sabbiadoro.
En la sama jaro la 108-a Universala Kongreso de Esperanto okazis samlande en Torino. Okazis busa karavano de UK al IJK.
Jen estas listo de organizantoj:[1]
La temo de la kongreso estis "intergeneracia kunlaboro pri edukado". Ĝi estis la temo de kelkaj prelegoj kaj ĝi profitis de la komuna okazigo de IJK kaj la ILEI-kongreso.
Dum la kongreso oni prezentis du originale esperantajn muzikalojn.
Sabate okazis la interkona vespero. Dimanĉe vespere okazis koncerto de JoMo. Lunde okazis la trinkomanĝa vespero. Marde vespere okazis koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa. Merkrede okazis internacia vespero, kiu daŭris ĉirkaŭ du horojn. Ĵaŭde vespere oni prezentis la muzikalon Petveturaj aventuroj. Vendrede vespere oni prezentis la muzikalon La sorto gvidos vin.