IJK 2017 | ||
---|---|---|
Loko | Aneho, Togolando | |
Ekde | 5-a de aŭgusto 2017[1] | |
Ĝis | 12-a de aŭgusto 2017[2] | |
Organizanto | Tutmonda Esperantista Junulara Organizo | |
Oficiala retejo | ijk2017.tejo.org | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 73-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2017 en Aneho, Togolando.[3] La TEJO-estraro unue proponis okazigi ĝin en Burundo, kiel la unuan IJK-on en Afriko.[4]
La temo de la kongreso estis Viroj kaj virinoj kun siaj kulturoj. Partoprenis 110 homoj el 27 landoj en kvar kontinentoj. Ĉirkaŭ duono de la partoprenantoj venis el dek afrikaj landoj (21% virinoj kaj 79% viroj[5]), la alia duono el 13 landoj de Eŭropo.[6]
En la sama jaro la 102-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Seulo, Sud-Koreujo.