Grupo de la 20 | |||||
---|---|---|---|---|---|
geopolitika komunumo internacia organizaĵo interregistara organizaĵo | |||||
Komenco | 26-a de septembro 1999 vd | ||||
Fondinto(j) | G7 • Paul Martin vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Grupo de la 20 plej gravaj industriaj kaj sojlaj landoj, mallonge G20 aŭ G-20, estas neformala kunigo el 19 ŝtatoj, la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi ekzistas de 1999 kaj estu forumo por kunlaboro kaj konsultiĝo pri internaciaj financaj aferoj.
Kritikantoj konsideras ke en tiuj forumoj oni alprenas decidojn kiuj ne plibonigas la situacion de la plej bezonantaj socitavoloj kaj landoj de la mondo kaj pro tio oni entreprenas protestajn aktivaĵojn.