Hubejo | |||||
| |||||
Mallongigo: 鄂 (è) | |||||
provinco de Popola Respubliko Ĉinio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉinio kun Hubejo montrata
| |||||
Signifo de nomo | norde de la lago | ||||
Administra speco | Provinco | ||||
Ĉefurbo | Vuhano | ||||
Plejgranda urbo | |||||
Provincestro | Wang Xiaodong
(ekde 20-a de januaro 2017) | ||||
Areo | 187 500 km² | ||||
- Latitudo | |||||
- Longitudo | |||||
Loĝantaro | (2020) | ||||
- Ĉirkaŭ | 57 752 557 | ||||
- Loĝdenso | 311/km² | ||||
Ekonomio | () | ||||
- MEP | |||||
- MEP po kapo | |||||
HDI | () () | ||||
Etnoj | 732 komunumegoj, 277 kvartaloj, 200 komunumoj, 10 komunumoj de naciaj malplimultoj | ||||
ISO 3166-2 | CN- | ||||
Oficiala retejo | |||||
Hubejo (ĉine 湖北, pinjine: Húběi, «norde de la lago») estas provinco de Ĉinio.
Laŭ la stato de 2020 en la provinco vivis 57 752 557 loĝantoj sur areo de 185 900 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 311 loĝantoj/km². La provinca ĉefurbo estas Vuhano. Politika centro krom la ĉefurbo estas ankaŭ Jingzhou, ekonomiaj centroj krom la ĉefurbo ankaŭ Shiyan kaj Xiangfan.
Hubejo situas en la granda Nord-Ĉinia Altebenaĵo. La provincon trafluas la riverego Jangzio, la plej longa rivero de Azio. Sian nomon la provinco havas pro sia situo norde de la laga regiono lime al la regiono Hunan, kiu troveblas laŭlonge de la rivero Ĉangĝiang.
La klimato estas subtropika, la unuopaj sezonoj klare diferencigeblas kaj la averaĝa jara temperaturo estas inter 15 kaj 17 °C. La vintro estas seka, la temperaturoj dum januaro atingas 3 ĝis 4 celsiusajn gradojn, dum la someroj varmas kaj humidas kun juliaj temperaturoj de 27 ĝis 29 °C. La jara kvanto de pluvo estas 600 ĝis 1.600 mm, el kiuj ĝis 50 procentoj pluviĝas inter junio kaj aŭgusto. La apud-riveraj regionoj ofte inundiĝas.
La evoluon de la provinco influis, ke Hubejo - kvankam sen mara haveno - havas bonajn riverajn konektojn kun la apudmaraj regionoj kaj la eksterlando. Vuhano post Ŝanhajo havas la duan plej grandan havenon borde de la rivero Jangzio. La grava nord-suda fervoja linio de Vuhano gvidas norden al Pekino (Beijing) kaj suden al Kantono.
La provinco sur regiona nivelo konsistas el 12 eksterdistriktaj urboj, kiuj fakte estas grandaj regionoj kaj multe pli ol "urbo", kaj el 1 aŭtonoma regiono. Aldoniĝas 3 urboj sur distrikta nivelo, kiuj ne ligiĝas al regiona registaro, sed rekte al la provinca administrado. En la unuopaj regionoj (la 12 eksterdistriktaj urboj) sur distrikta nivelo aldoniĝas 12 urbaj distriktoj, 37 distriktoj, 2 aŭtonomaj distriktoj, 1 arbara areo, kaj sur la komunuma nivelo 732 komunumegoj, 277 kvartaloj, 200 komunumoj, 10 komunumoj de naciaj malplimultoj.
La ekster-distriktaj urboj estas
Urboj sur distrikta nivelo, kiuj ne ligiĝas al regiona registaro, sed rekte al la provinca administrado:
La provinco havas partnerajn rilatojn kun
|