Idisto estas kutima nomo por personoj, kiuj scias kaj uzas la lingvon Ido.[1]
Laŭ la franca lingvisto Louis Couturat, ne estu "idistoj", nur parolantoj de Ido, ĉar Ido ne estus ideologio, sed nur lingvo. Malgraŭ tio, aperis Ido-movado kaj Ido-movadanoj, iom simile al la modelo de Esperanto-movado kaj adeptoj de Ido nomis sin mem "idistoj".
La ĵurnalo Advane de februaro 1929 diris: "La franca samideani multe laboras por nia linguo e sucesis publikigar plura artikli pri IDO en jurnali." (Esperanta traduko: "La francaj samideanoj multe laboras por nia lingvo kaj sukcesis publikigi plurajn artikolojn pri IDO en ĵurnaloj.").[2] Sekve, eĉ la vorto "samideano" estas uzata inter idistoj.
Kelkaj famaj idistoj estas jenaj: