La italaregistaro proklamis nacian krizan staton, konsidere al la forta pliiĝo de kontraŭleĝaj enmigrantoj en la sudo. Dum la unua duonjaro de 2008 alvenis pli ol 10.600 boatfuĝantoj - duoble pli ol dum la antaŭjara periodo (5.378).
Preskaŭ ĉiuj fiŝŝipoj de Japanio (ĉ. 200.000) ĉesis fiŝadon dum tuta tago pro prezaltiĝo de benzino. Ĉ. 4000 fiŝistoj manifestaciis asertante kontraŭrimedon kontraŭ benzina krizo en Hibija-Parko en Ĉijoda-kvartalo en Tokio.
Malfermiĝis G8-pintkonferenco en Tojako, Abuta-distrikto, Hokkajdo, Japanio.(ĝis 9-a de julio)
4-a de julio
La unua regula, rekta flugo de kontinentaĈinio al Tajvano de preskaŭ 60 jaroj alteriĝis ĉe la flughaveno de Tajpeo. Ĉina altranga respondeculo pri tajvanaj aferoj diris, ke la flugo estas "nova komenco" en rilatoj inter Tajpeo kaj Pekino.