Julius Lothar Meyer | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Julius Lothan Von Meyer | |||||
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1830 en Varel | ||||
Morto | 11-an de aprilo 1895 (64-jaraĝa) en Tübingen | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | apopleksio • 11111 Repunit vd | ||||
Tombo | Tübingen vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Grand Duchy of Oldenburg vd | ||||
Alma mater | Universitato de Würzburg • Universitato de Hajdelbergo • Universitato de Zuriko vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | kemio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Robert Bunsen vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | perioda tabelo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Julius Lothar MEYER (1830-1895) estis germana kemiisto kaj kuracisto kiu helpis en la disvolvado de la Perioda Tabelo pri Kemiaj Elementoj. Li estis frato de la germana fizikisto Oskar Emil Meyer (1834-1909), pli konata pro siaj studoj rilate al la gazviskozeco. En 1864, Lothar Meyer publikigis tabelon kun kelkaj kemiaj elementoj aranĝitaj laŭ iliaj atomnumeroj. Kaj Dmitro Mendelejjevo kaj Robert Bunsen laboris kun Lothar Meyer.
Li ankaŭ malkovris la afinecon de la hemoglobino kun la oksigeno.[1] Lia verko "Die modernen Theorien der Chemie und ihre Bedeutung für die chemische Statik" ("La moderna kemiteorio kaj ĝia graveco por la kemia statiko", Vroclavo, 1864) estis influa por indukti kemiistojn akcepti la novajn konceptojn pri atompezo.
En 1864, li publikigis tabelon enhavantan 49 elementojn kune kun iliaj valentoj. En 1860, li partoprenis en la Internacia Kongreso pri Kemio, en Karlsruhe, kaj estis forte impresita de la prezentaĵo far Stanislao Cannizzaro (1826-1910) pri la konceptoj rilate al la atompezoj de la elementoj kaj la teorioj de Amedeo Avogadro.
Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 1882.
Li estis filo de kuracisto Friedrich August Meyer kaj Anna Biermann. Post vizitadi la Altlernejo en Oldenburg, li studis medicinon en Zuriko, en 1851. Post du jaroj, li eniris en la Universitato de Würzburg, kie li studis patologion, kiel studento de Rudolf Virchow. En Zuriko li studis sub Carl Ludwig kiu instigis lin sin dediĉi al la fiziologia kemio. Post licenciiĝi en Würzburg, li iris al Hajdelbergo, kie Robert Bunsen okupis la katedron pri kemio. En 1858, li licenciiĝis kiel Doktoro pri Filozofio kies tezo estis la agado de la karbona monoksido sur la sango. Pro lia intereso pri spirfiziologio, li venis al konkludo ke la oksigeno kombiniĝas kun la sanga hemoglobino.[2]
Influita per la matematikaj instruoj de Gustav Kirchhoff, li komencis studi matematikan fizikon en la Universitato de Königsberg sub Franz Ernst Neumann (1798-1895), kaj en 1859 li iĝis privata docento pri fiziko kaj kemio en la Universitato de Vroclavo. En 1866, li akceptis postenon en la Akademio pri Disvolvado Subtenebla de Eberswalde[3] en Neustadt-Eberswalde sed post tri jaroj li estis nomumita profesoro en la Teknika Lernejo de Karlsruhe, nuna Universitato de Karlsruhe.
En 1865, Meyer estis la unua kiu proponis la ciklan strukturon por la benzeno.[4] Dum la Franco-prusia milito la Politeknika Lernejo estis uzata kie hospitalo, kaj Meyer plenumis aktivan rolon en la zorgo pri la vunditoj. En 1876, Meyer iĝis Profesoro pri Kemio en la Universitato de Tübingen, kie li servis ĝis sia morto. En 1887, kune kun Mendelejjev kaj William Ramsay, li fondis la Ĵurnalo pri Fiziko-Kemio, la unua pri tiu temo.