Kamparo de Montiel | ||
---|---|---|
Vido de la Kamparo de Montiel ciudareala (kastelo de Alhambra). | ||
comarca of Ciudad Real Province [+] | ||
Lando | Hispanio | |
- koordinatoj | 38° 43′ 13″ N, 3° 1′ 30″ U (mapo)38.7203-3.025Koordinatoj: 38° 43′ 13″ N, 3° 1′ 30″ U (mapo) | |
Areo | 2 812,32 km² (281 232 ha) [+] | |
![]() |
||
Kamparo de Montiel | ||
Kamparo de Montiel aŭ en la hispana origine Campo de Montiel de la provinco de Ciudad Real estas administra, jurisdikcia kaj eklezia komarko aŭ regioneto de tiu provinco kaj konstituas la duonon de altebenaĵo kiu elstaras super la ebenaĵo de La Mancha kaj ĉe Sierra Morena kaj la montaro Sierra de Alcaraz (Hispanio). La alia duono de la natura komarko troviĝas en la provinco de Albacete.
La sektoro ciudadreala, korespondas praktike kun la nomata Kamparo de Montiel historia (escepte Ossa de Montiel, kiu estis separita al la provinco de Albacete), antaŭ la provinca divido aktuala de komenco de la 20a jarcento, plus kelkaj vilaĝoj de la iama jurisdikcio de Alcaraz de la provinco de La Mancha, kiuj integriĝis en la aktuala provinco de Ciudad Real, kiaj Villanueva de la Fuente, kiu dumlonge estis pridisputata inter la arkiepiskopo de Toledo (Alcaraz) kaj la Ordeno de Santiago (Kamparo de Montiel).
Villanueva de los Infantes estis kaj estas la ĉefurbo de la komarko, kaj, kvankam ĝi ne estas la vilaĝo plej loĝata de la historia komarko (kio estas La Solana, kiu tamen ne apartenas al la komarko de Montiel tiele fiksita de la Diputación -provinca municiparo-), havis kulturajn kaj jurisdikciajn privilegiojn: sidejo de la Jurisdikcia Teritorio, kaj de la Registro de la Propiedad (posedrajtigejo), inter aliaj ĝeneralaj ĉefaj servoj. La ĉefurbeco pasis el Montiel al Membrilla kaj al Infantes en la 16a jarcento. Villanueva de los Infantes estis konsiderata krome, ĉefurbo de la antikva limejo de la Kamparo de Montiel kaj sidejo de la Priorejo de Santiago; kaj ricevis fine de la 19a jarcento la titolon de urbo.
Municipo | Populacio | Areo | Denseco |
---|---|---|---|
Villanueva de los Infantes (Ciudad Real) | 5.854 | 135,06 | 43,34 |
Villanueva de la Fuente | 2.560 | 129,10 | 19,83 |
Villahermosa (Ciudad Real) | 2.264 | 363,01 | 6,24 |
Castellar de Santiago | 2.213 | 95,50 | 23,17 |
Montiel | 1.613 | 271,29 | 5,95 |
Albaladejo | 1.535 | 48,94 | 31,36 |
Carrizosa | 1.491 | 26,04 | 57,26 |
Villamanrique | 1.432 | 370,00 | 3,87 |
Cózar | 1.272 | 64,99 | 19,57 |
Torre de Juan Abad | 1.267 | 399,73 | 3,17 |
San Carlos del Valle | 1.224 | 57,88 | 21,15 |
Alhambra (Ciudad Real) | 1.145 | 580,25 | 1,97 |
Terrinches | 917 | 55,52 | 16,52 |
Puebla del Príncipe | 896 | 33,97 | 26,38 |
Almedina | 714 | 55,90 | 12,77 |
Santa Cruz de los Cáñamos | 609 | 17,72 | 34,37 |
Alcubillas | 595 | 47,46 | 12,54 |
Fuenllana | 302 | 59,96 | 5,04 |