Villanueva de los Infantes | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Ciudad Real | ||
Poŝtkodo | 13320 | ||
Retpaĝaro | www.infantes.org | ||
Politiko | |||
Urbestro | Gabino Marco Solera (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 772 (2010) | ||
Loĝdenso | 35 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 44′ N, 3° 1′ U (mapo)38.734166666667-3.0166666666667Koordinatoj: 38° 44′ N, 3° 1′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 880 m [+] | ||
Areo | 135,06 km² (13 506 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Villanueva de los Infantes [bijanuEva] (Vilaĝo nova de la Princoj) estas municipo de Hispanio, en la provinco Ciudad Real, regiono Kastilio-Manĉo. Ĝi estas sidejo de jurisdikcio kaj ĉefurbo de la komarko Campo de Montiel.
La blazono de Villanueva de los Infantes estis ricevita en 1421 de la princo don Enrique. Ĝi reprezentas la krucon de Santiago kun kastelo kaj leono, alude al teritorioj de la Ordeno de Santiago; kaj la du blazonoj de Aragonio kaj Katalunio alude al princo don Enrique (frato de la reĝo Alfonso la 5-a de Aragono). La nomo Villanueva de los Infantes signifas "nova vilaĝo de la infantoj", tio estas de la princoj, alude al tiu Henriko, superulo de la Ordeno de Santiago
La flago de Villanueva de los Infantes estis ricevita en 1986. Ĝi estas dukolora: la karmezino reprezentas Kastilion kaj blanko Manĉon.
La loĝantoj nomiĝas infanteños. La censita populacio en 2010 estis de 5.772 loĝantoj kaj la denseco estas de 42,74 loĝ/km².
Villanueva de los Infantes havas 5.806 loĝantojn (INE 2009).
2001 | 2004 | 2005 | 2009 | 2010 |
---|---|---|---|---|
5735 | 5834 | 5894 | 5806 | 5772 |
Villanueva de los Infantes estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la centro de la komarko aŭ distrikto Kamparo de Montiel en la orienta parto de la provinco de Ciudad Real (plej alta), je altitudo de 880 m; je 92 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo, kaj je 220 km de Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 135.06 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°44′″ N 3°01′″ Ok.
La plej proksimaj lokoj kaj plej gravaj estas La Solana (28 km) Valdepeñas (30 km), Manzanares (44 km), Tomelloso (60 km) kaj Almagro (70 km).
La plej proksima rivero al tiu municipo estas la rivero Jabalón, alfluanto de la rivero Gvadiano kiu ekfluas je 10 km de Villanueva de los Infantes en Los Ojos (la okuloj, Montiel).
Villanueva de los Infantes apartenas al mediteranea klimato karaktera pro sezoneco de la temperaturoj. Tiu klimato estas influata de la situo en la interno de la Iberia Duoninsulo kaj en la meseta, je 840 m de altitudo. La vintroj estas malvarmaj (meze 5º) kaj la someroj varmaj kaj sekaj (meze 28 °C). La temperaturoj ĉiukaze povas descendi sub -5 °C. EStas subitaj ŝanĝoj en la ŝanĝoj de sezonoj: printempo kaj aŭtuno estas nuraj transiroj kaj oni povas tiam trovi situaciojn tipajn de vintro aŭ somero. La precipitaĵoj estas neregulaj la tutan jaron.
Ĉe la faŭno de la zono rimarkindas birdoj (nome perdriko, koturno, cikonio, upupo, najtingalo...) kaj mamuloj (kuniklo kaj leporo). Estas ankaŭ reptilioj.
La hegemonia flaŭro estas makiso: rosmarenoj, cistoj, salvioj, timiano... disvastiĝis en terenoj kiujn anzinaroj lasis al homoj por kultivoj senirigaciaj (cerealo, vitoj kaj olivarboj). La ĉefa arbo de la zono estas la anzino. La flaŭro de la zono estis ege ŝanĝita fare de la homo, por agrikulturo kaj brutobredado.
Agrikulturo kaj brutobredado.
EStas restaĵoj de homaj setlejoj antaŭromiaj (oretanoj), romiaj kaj postromiaj. La setlejo de Villanueva de los Infantes ŝajne kunigis la mezepokajn popuaciojn de La Moraleja, Jamila kaj la kastelo de Peñaflor. Jamila, situa ĉe la sanktejo de la Virgulino Antikva, estas kolona konstruaĵo kiu, kvankam de iberia origino, estis monumentigita dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj. Laŭ ĵusaj elsofaĵoj, la konstruaĵo abandoniĝis kaj incendiiĝis, kio eble koincidis kun la fakto ke meze de la 14-a jarcento kaj la populacio de Jamila kaj tiu de Peñaflor translokiĝis al La Moraleja pro sankialoj.
La Moraleja estis dependa de Montiel ĝis kiam sendependiĝis la 10-an de februaro de 1421 danke al privilegio fare de la superulo de la Ordeno Santiago kaj princo de Aragonio, Don Enrique. De tiam estis polemiko pro la nomo ĉu de la Princo ĉu de la Princoj kaj finfine tiu lasta venkis, nome de los Infantes en 1480.
La vilaĝo plukreskis kiel ĉefurbo de historia komarko Kamparo de Montiel (historia) fanke al privilegioj fare de la reĝo Filipo la 2-a, kaj gravuloj kiaj Sankta Tomás de Villanueva, la humanisto Bartolomé Jiménez Patón, la artisto Francisco Cano aŭ gravaj verkistoj kiaj Quevedo, Cervantes kaj Lope de Vega igis la vilaĝon grava kultura kaj spirita centro.
Ĉe Villanueva de los Infantes troviĝas prahistoriaj restaĵoj de populacioj de la Kuprepoko kaj komencoj de la Bronzepoko kiaj El Castellón (kastelego), el Cerro de los Conejos (montetoj de kunikloj) aŭ Arroyo del Toril (rojo de la taŭrejo), kun kronologio el 2500-1200 a. K. proksimume.
Elstaras sonorilformaj pokaloj, aliaj ujoj, pintiloj, ktp., ostindustrio kaj prestiĝaj iloj kiaj el sukceno aŭ eburo. Ĉio tio kaj ties situo ĉe la valo de la rivero Jabalón -ĉe la naturaj vojoj oriente-okcidente kaj nordo-suden- ŝajne indikas ekziston de gravaj rilatoj kun aliaj regiooj de la duoninsulo.
Same, la periodo iberia -oretano, V-I a. K., kaj la posta esto romia en la valo de la rivero Jabalón konfirmas la fruktodonecon de la habitato, almenaŭ ĝis la 5-a jarcento p.K.
Unu el la gravaj konstruaĵoj estas la Kolona konstruaĵo de Jamila el kiu oni konas, almenaŭ, du grandajk konstruepokojn. La plej moderna korespondas al la mezepoka reloĝigo (13-a-14-a jarcentoj), sed materialoj kaj strukturoj povas datigi la originojn de la loko al iberoromia epoko.
Same pri la ponto de Triviño, ponta strukturo de pli da 100 m, 6 arkoj kaj preskaŭ 5 m de ŝoseo kies origino estas romia. Poste, en 1786 suferis grandan rekonstruon kio aktualas.
Villanueva de los Infantes estas Conjunto Histórico Nacional (Nacia Historia Komplekso) ĉar temas pri monumenta vilaĝo entute. Disponas de Municipa Oficejo de Turismo por gvidi la vizitantojn tra ties monumentoj:
Religia Arkitekturo:
Civila Arkitekturo: