Torralba de Calatrava
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13160
Retpaĝaro Retejo de Torralba de Calatrava
Demografio
Loĝantaro 3 104  (2010)
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 1′ N, 3° 45′ U (mapo)39.016388888889-3.75Koordinatoj: 39° 1′ N, 3° 45′ U (mapo) [+]
Alto 620 m [+]
Areo 101,58 km² (10 158 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Torralba de Calatrava (Provinco Ciudad Real)
Torralba de Calatrava (Provinco Ciudad Real)
DEC
Torralba de Calatrava
Torralba de Calatrava
Situo de Torralba de Calatrava
Torralba de Calatrava (Hispanio)
Torralba de Calatrava (Hispanio)
DEC
Torralba de Calatrava
Torralba de Calatrava
Situo de Torralba de Calatrava

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torralba de Calatrava [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Torralba de Calatrava estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas Torralbeños. La censita populacio en 2010 estis de 3.104 loĝantoj kaj la denseco estas de 30,56 loĝ/km².

Kvankam Torralba atingis preskaŭ 6.000 loĝantojn en la 1950-aj jaroj, la kampara krizo kaj la industria kresko for de Manĉo devigis multajn anojn elmigri al Eŭskio, Katalunio, Valencilando kaj ĉefe al la regiono de Madrido. Lastajn jarojn la populacio ekrekuperiĝas ĉar multaj junuloj elektas Torralba ĉar tie loĝejoj estas multe pli ĉipaj ol en Ciudad Real, kiu estas nur je 15 km laŭ aŭtoŝoseo.

Pro denseco de 30,56 hab/km², Torralba de Calatrava posedas densecon populacian pli altajn al tiu de la provinca averaĝo.

Situo

Torralba de Calatrava estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Kalatrava en la centra parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 620 m; je 15 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 39°00′59″ N 3°45′00″ Ok.

La limaj municipoj estas Carrión de Calatrava, Almagro, Daimiel, kaj Malagón.

Etendo

La totala areo de ties teritorio estas de 101,58 km², kio estas nur 0,47% de la provinca areo.

La vilaĝo kuŝas sude de la teritorio, kiu estas longa kaj mallarĝa sude, kaj iom klina okcidenten. La maksimuma distanco norde al sudo estas de 19 km, el la punkto situa plej norde de Campomojado en direkto nordokcidente – sudoriente. Maksimuma larĝo de oriente okcidenten estas de 7,5 km, en la suda parto. Tiu distanco malpliiĝas dum ascendo norden, ĝis la punkto kie la rivero Guadiana trapasas la teritorion kiu estas la zono plej mallarĝa, kiu havas unusolan km de larĝo, kaj poste malfermiĝas en formo triangula al Campomojado.

Ekonomio

Ermitejo de Kristo

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Sed lastatempe konstruado kaj gastado (trinkejoj kaj restaŭracioj). Ĉarpentado, panfarado, oraĵ-arto. Aliaj servoj. Urba dormejo. Industria areo.

Historio

La historio de la vilaĝo estas ligata al tiu de la Ordeno de Kalatrava, kiu posedis la teritorion post la konkero al la islamanoj. Krome ĝi estis sufiĉe proksima al la ununura reĝurbo nome Ciudad Real kiu konfliktis kontraŭ la ordeno kaj inverse.

Monumentoj

Festoj

Notoj

Vidu ankaŭ