Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Distrikto Kirov |
Kirovska distrikto | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
Flago | Blazono | ||
raion of Ukraine • municipa distrikto • raion of Crimea • raion of the Soviet Union [+] | |||
Lando | Aŭtonoma Respubliko Krimeo | ||
Ĉefurbo | Kirovsko | ||
- koordinatoj | 45° N, 35° O (mapo)45.223635.2053Koordinatoj: 45° N, 35° O (mapo) | ||
Areo | 1 208 km² (120 800 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 51 490 [+] (1-a de januaro 2019) | ||
Denseco | 42,62 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+02:00, UTC+03:00 [+] | ||
Kirovska distrikto | |||
Vikimedia Komunejo: Kirovske Raion [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Kirovska distrikto | |
---|---|
ruse Кировский район ukraine Кіровський район krime-tatare İslâm Terek rayonı | |
raion of Ukraine • municipa distrikto • raion of Crimea • raion of the Soviet Union | |
La centro: | Kirovsko |
Areo: | 1 208 km2 |
Loĝantaro: | 58 016 homoj (laŭ la jaro 2001) |
Loĝ-denso: | 48,03 hom/km2 |
Telefon-kodo: | +380-6555 |
En la regiono estas: — Urboj — Urbotipaj loĝlokoj — Vilaĝoj — Loĝloketoj |
1 1 38 1 |
Oficiala paĝaro nekonata | |
Kirovska distrikto (ruse Кировский район, ukraine Кіровський район, krime-tatare İslâm Terek rayonı) aŭ distrikto Kirov estas unu el la distriktoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La distrikto situas en la orienta parto de la Krimea duoniunsulo. Sude la distrikto limas la Teodozian kaj Sudakan municipojn, oriente — Leninan distrikton, norde — la golfon Sivaŝo, nordokcidente — Sovetskan distrikton, okcidente — Belogorskan distrikton. La administra centro de la distrikto estas la urbotipa loĝloko Kirovsko, kiu situas 121 kilometrojn for de Simferopolo.
La norda parto de la regiono estas stepo, dum la sudan parton formas la antaŭmontaro de la Krimea montaro kaj parte — ankaŭ ties ĉefa montoĉeno. Norde kaj nordoriente la bordojn de la regiono lavas la golfo Sivaŝo. La ĉefaj riveroj de la regiono estas Indol kaj Ĉuruk-Su.
La ĉefa branĉo de la ekonomio estas agrikulturo. Iuj grandaj industriaj entreprenoj en la regiono mankas.
Tra la regiono pasas la fervoja linio Ĝankojo-Kerĉo; krome, ĉiuj loĝlokoj de la regiono estas interligitaj per busa trafiko.
En la regiono estas 18 mezlernejoj, 2 hospitaloj, 16 kluboj, 10 kulturdomoj, 26 bibliotekoj, 3 muziklernejoj, unu sanatorio, porinfana sporta lernejo, histori-literatura muzeo (en la urbo Starokrimo).
Aparte riĉas je vidindaĵoj la urbo Starokrimo, kie jam en la bronzepoko ekzistis homa setlejo. Ĝis nun konserviĝis:
En la Kirovska regiono estas unu urbo (Starokrimo, kiu formas ankaŭ propran urban municipon), unu urbotipa loĝloko (Kirovsko) kaj 12 komunumoj, kiuj havas sume 39 vilaĝ(et)ojn. Sube estas prezentita la listo de la komunumoj kaj de la loĝlokoj (estas esperantigitaj nur tiuj loĝlokoj, kiuj estas centroj de la koncernaj komunumoj). Parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post la ekzilo de la krime-tatara popolo.
|
|