Jalta municipo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Municipo | |||||
Flago | Blazono | ||||
| |||||
Lando | Aŭtonoma Respubliko Krimeo | ||||
Ĉefurbo | Jalto | ||||
- koordinatoj | 44° N, 34° O (mapo)44.49802777777834.1693625Koordinatoj: 44° N, 34° O (mapo) | ||||
Akvokolektejo | 282,9 km² (28 290 ha) [+] | ||||
Areo | 282,9 km² (28 290 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 142 100 [+] (2014) | ||||
Denseco | 502,3 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Jalta municipo | |||||
Vikimedia Komunejo: Yalta Municipality [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Jalta municipo | |
---|---|
ruse Ялтинский горсовет ukraine Ялтинська міськрада krime-tatare Yalta şeer şurası | |
komunumo • magistrato • administra unuo en Krimeo | |
La centro: | Jalto |
Areo: | 283 km2 |
Loĝantaro: | 139 584 homoj (laŭ la jaro 2001) |
Loĝ-denso: | 284,64 hom/km2 |
Telefon-kodo: | +380-654 (vidu noton malsupre) |
En la municipo estas: — Urboj — Urbotipaj loĝlokoj — Vilaĝoj — Loĝloketoj |
2 21 1 8 |
Oficiala paĝaro | |
La loĝloko Nikito havas apartan telefon-kodon +380-6560 | |
Jalta municipo (ruse Ялтинский горсовет, ukraine Ялтинська міськрада, krime-tatare Yalta şeer şurası) estas administra parto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, situanta sur la Suda Bordo de Krimeo, ege fama ripoz- kaj kurac-loko kun unika naturo kaj multaj vidindaĵoj. La regiono estas ofte nomata ankaŭ "Granda Jalto".
Okcidente la Jalta municipo limas la Sebastopolan municipon, norde — la Baĥĉisarajan distrikton kaj oriente — la Aluŝtan municipon. Sude ĝi limas la Nigran maron. Laŭ la formo la teritorio de la Jalta municipo similas mallarĝan strion, kiun limas la Nigra maro sude kaj la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro norde. La larĝo de la teritorio — de 1-1,5 km en la okcidenta parto ĝis 4–6 km en la orienta parto. La longo de la ter-strio — ĉ. 56 km. La plej okcidenta punkto de la regiono — la kabo Sariĉo (kiu estas samtempe la plej suda punkto de la Krimea duoninsulo kaj de tuta Ukrainio); la plej orienta punkto — la monto Ajudago.
En la Jalta municipo estas du urboj (Jalto kaj Alupko, kiuj havas proprajn urbestrarojn) kaj 7 komunumoj, kiuj estas regataj de komunumaj konsilantaroj kaj havas sume 21 urbotipajn loĝlokojn kaj 9 vilaĝ(et)ojn. En la listo parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post ekzilo de la krime-tatara loĝantaro (tamen tiuj loĝlokoj sufiĉe ofte estas nomataj per iliaj historiaj kaj neoficialaj nomoj). En la suba listo la nomoj de urbotipaj loĝlokoj estas esperantigitaj, dum la nomoj de vilaĝ(et)oj — ne; vidu ankaŭ la tabelon fine de la artikolo.
La plej proksima flughaveno estas en Simferopolo. En Jalto estas marhaveno, kiu aktivas plejparte somere (per mallong-distancaj ŝipetoj eblas atingi multajn ĉemarajn loĝlokojn de la Jalta municipo, Aluŝton kaj Sudakon).
Fervojaj linioj ne ekzistas. La plej proksimaj fervojaj stacidomoj estas en Sebastopolo kaj Simferopolo (la pli granda). En la municipo estas 1 aŭtovojo de internacia graveco (Ĥarkovo-Simferopolo-Aluŝto-Jalto, M18) kaj kelkaj aŭtovojoj de loka graveco.
La ĉefa pasaĝera trafiko estas plenumata per busoj (en Jalto estas granda aŭtobusa stacidomo, kiu ligas la urbon kun ĉiuj aliaj urboj de Krimeo kaj kun multaj urboj de Ukrainio kaj Rusio; krome multas la apudurbaj busaj itineroj). Inter Jalto kaj Simferopolo ekzistas la interurba trolebusa linio.
La Jalta municipo tre riĉas je diversaj vidindaĵoj kaj estas tre populara turisma kaj ripoza loko. Ĉiuj vidindaj lokoj facile alingeblas el Jalto.
La loĝlokoj de la Jalta municipo | |||
---|---|---|---|
Urboj | Alupko • Jalto | ||
Urbotipaj loĝlokoj | Beregovo • Foroso • Gaspro • Golubozalivo • Gurzufo • Kacivelo • Koreizo (kun Misĥoro) • Krasnokamenko • Kurpato • Livadio • Masandro • Nikito • Oreando • Otradno • Parkovo • Ponizovko • Sanatorno • Simeizo • Sovetsko • Vinogradno • Vosĥodo | ||
Vilaĝoj: | Opolznevoje | ||
Loĝloketoj | Gornoje • Danilovka • Kujbiŝevo • Linejnoje • Oliva • Oĥotniĉje • Partizanskoje • Visokogornoje |
|