Koreizo | |||
---|---|---|---|
administra unuo en Krimeo urbotipa loĝloko en Ukrainio bieno urban-type settlement in Russia (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 98670 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 700 (1939) [+] | ||
Loĝdenso | 141 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 44° 26′ N, 34° 5′ O (mapo)44.43305555555634.087222222222Koordinatoj: 44° 26′ N, 34° 5′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 120 m [+] | ||
Areo | 12,03 km² (1 203 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Koreiz [+] | |||
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Koreizo ruse Кореиз ukraine Кореїз krime-tatare Koreiz | |||
Apartenas al: | Jalta municipo, Koreiza komunumo | ||
Koordinatoj: | 44° 26′ N, 34° 5′ O (mapo)44.43305555555634.087222222222Koordinatoj: 44° 26′ N, 34° 5′ O (mapo) | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~120 m | ||
Loĝantaro: | 6 320 (laŭ 2001) | ||
Poŝtkodoj: | 98670-98675 | ||
Telefonkodo: | +380-654 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
| |||
Koreizo (ruse Кореиз, ukraine Кореїз, krime-tatare Koreiz) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La loĝloko situas sur la Suda Bordo de Krimeo ĉe la Nigra maro. Administre la loĝloko estas centro de la Koreiza komunumo kaj enhavas ankaŭ la iaman loĝlokon "Misĥoro" (kiu ĝis la jaro 1958 estis aparta loĝloko).
La nomo de la loĝloko estas grek-devena. La parto χωρıο signifas "vilaĝo" dum -εις estas plurala sufikso en la dialekto de krimeaj grekoj. Koreizo havas la statuson de la urbotipa loĝloko ekde la jaro 1930.
La unuaj skribaj mencioj pri la loĝloko apartenas al la VIIIa jarcento p.K.
Ĝis la XVIIIa jarcento la loĝloko estis tre malgranda. Post kiam Krimeo iĝis regata de Rusujo ĉi tie aperas multaj somer-domoj kaj palacoj de grandaj nobeloj kaj rusaj politikistoj.
Ekde komenco de la XXa jarcento la loĝloko evoluas kiel kurac-loko. En la jaro 1922 ĉi tie ekfunkcias la unua ripozejo (en la iama somerdomo Njura, kiu antaŭe apartenis al la negocisto I. Tokmakov). En la jaro 1924 en Koreizo ekfunkcias la sanatorio "Aj-Petro" (dum sovetia tempo ĝi nomiĝis "Komunumanoj").
En la jaro 1945 dum la Jalta konferenco en la Koreiza palaco de princo Jusupov rezidis la sovetia delegitaro.
La ĉefaj entreprenoj de la loĝloko estas ĝiaj kuracejoj kaj sanatorioj (sume ĉirkaŭ 20). Aktivas la filio de la vinfarejo "Livadio". En la loĝloko estas 1 mezlernejo, hospitalo, kinejo, 2 muzeoj.
Per la busa trafiko la loĝloko estas ligita al Jalto.
La ĉefaj vidindaĵoj de la loĝloko estas:
En ambaŭ palacoj nun estas organizitaj ekspozicioj.
La loĝlokoj de la Jalta municipo | |||
---|---|---|---|
Urboj | Alupko • Jalto | ||
Urbotipaj loĝlokoj | Beregovo • Foroso • Gaspro • Golubozalivo • Gurzufo • Kacivelo • Koreizo (kun Misĥoro) • Krasnokamenko • Kurpato • Livadio • Masandro • Nikito • Oreando • Otradno • Parkovo • Ponizovko • Sanatorno • Simeizo • Sovetsko • Vinogradno • Vosĥodo | ||
Vilaĝoj: | Opolznevoje | ||
Loĝloketoj | Gornoje • Danilovka • Kujbiŝevo • Linejnoje • Oliva • Oĥotniĉje • Partizanskoje • Visokogornoje |
|