Gurzufo | |||
---|---|---|---|
urbotipa loĝloko en Ukrainio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 179 (1805) [+] | ||
Loĝdenso | 36 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 44° 33′ N, 34° 17′ O (mapo)44.55277777777834.2875Koordinatoj: 44° 33′ N, 34° 17′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 30 m [+] | ||
Areo | 4,9469 km² ( 494 .69 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gurzuf [+] | |||
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Gurzufo ruse Гурзуф ukraine Гурзуф krime-tatare Gurzuf | |||
Apartenas al: | Jalta municipo, Gurzufa komunumo | ||
Koordinatoj: | 44° 33′ N, 34° 17′ O (mapo)44.55277777777834.2875Koordinatoj: 44° 33′ N, 34° 17′ O (mapo) | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~50 m | ||
Loĝantaro: | 8626 (laŭ 2001) | ||
Poŝtkodoj: | 98640-98643 | ||
Telefonkodo: | +380-654 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Antaŭaj nomoj: | Gorzovium, Gorzuviti | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
| |||
Gurzufo (ruse Гурзуф, ukraine Гурзуф, krime-tatare Gurzuf) estas urbotipa loĝloko en la Jalta municipo (Gurzufa komunumo) de Aŭtonoma Respubliko Krimeo sur la Suda Bordo de Krimeo.
La loĝloko estis fondita supozate en la 4-a jarcento p.K. laŭ la ordono de imperiestro Justiniano la 1-a kiel fortikaĵo. Ekde la 6-a jarcento la fortikaĵo estas menciata en diversaj fontoj sub la nomoj Gorzovium kaj Gorzuviti.
Dum la mezepoko (ĝis la 19-a jarcento) ĉi tie troviĝis negranda vilaĝo, loĝata plejparte de krime-tataroj. La loĝloko famiĝis pro tio, ke granda rusa poeto Puŝkin vizitis ĝin dum sia vojaĝo en Krimeo.
En la jaro 1926 la loĝloko ricevis la statuson de urbotipa loĝloko kaj ekevoluis kiel kurac-loko.
Gurzufo situas sur la Suda Bordo de Krimeo en pentrinda amfiteatro de montoj. Oriente la loĝlokon gardas la monto Ajudago (Urso-monto), norde — la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro (ĝia Gurzufa altebenaĵo), okcidente — la flanka montoĉeno Avinda. Tra la loĝloko fluas la rivero Avunda. La loĝloko situas 16 kilometrojn for de Jalto (al kiu Gurzufo estas ligita per busa kaj trolebusa trafikoj).
En la maro ĉe la loĝloko staras du rokoj, nomataj Adalaroj, kiuj kune kun la monto Ajudago kaj kelkaj surbordaj rokoj formas tre belan pejzaĝon.
La klimato estas subtropika mediterane-tipa, sufiĉe seka kaj varmega. La averaĝa aer-temperaturo de januaro: +3°С; de julio: +24,6°С. La averaĝa jara kvanto de hidrometeoj — 514 mm.; la kvanto de sun-horoj — 2250 jare.
Gurzufo estas signifa perklimata kurac-loko kaj populara ripoz-loko. En la loĝloko estas 3 grandaj sanatorioj, vin-produktejo, kelkaj lernejoj. En la loĝloko troviĝas ankaŭ la fama internacia porinfana centro "Arteko", kiu estis la plej populara pionira tendaro de Sovetunio.
La loĝlokoj de la Jalta municipo | |||
---|---|---|---|
Urboj | Alupko • Jalto | ||
Urbotipaj loĝlokoj | Beregovo • Foroso • Gaspro • Golubozalivo • Gurzufo • Kacivelo • Koreizo (kun Misĥoro) • Krasnokamenko • Kurpato • Livadio • Masandro • Nikito • Oreando • Otradno • Parkovo • Ponizovko • Sanatorno • Simeizo • Sovetsko • Vinogradno • Vosĥodo | ||
Vilaĝoj: | Opolznevoje | ||
Loĝloketoj | Gornoje • Danilovka • Kujbiŝevo • Linejnoje • Oliva • Oĥotniĉje • Partizanskoje • Visokogornoje |
|