Latino sen fleksio | |
Latino sine Flexione / Interlingua-IL de Academia pro Interlingua (ApI) | |
aposteriora lingvo • reguligita lingvo • internacia planlingvo | |
---|---|
Parolata en | nenie |
Parolantoj | neniu konata |
Skribo | latina |
Kreinto | Ĝuzepe Peano (Giuseppe Peano) |
Dato | 1903 |
Lingvistika klasifiko | |
Planlingvo | |
Oficiala statuso | |
Reguligita de | Akademio por Interlingua |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | ILA petis en julio 2017 |
ISO 639-3 | sen valoro |
Angla nomo | Latino sine flexione |
Franca nomo | latino sine flexione |
Noto | El la latina klasika sed kun la absoluta minimumo da gramatiko (t.e., sen fleksio) |
Latino sen fleksio (en la lingvo mem Latino sine Flexione) estas internacia planlingvo inventita de la itala matematikisto Ĝuzepe Peano (Giuseppe Peano) en 1903. Ĝi estas simpligita versio de la latina lingvo, kaj ĝi retenas ĝian vortaron. En 1910 post ia perfektigo la lingvo estis nomita Interlingua-IL kaj Interlingua (IL) de Academia pro Interlingua (ApI) (ne konfuzu kun Interlingvao-IA).
Ĝuzepe Peano (1858 - 1932), itala matematikisto kaj logikisto, inventis lingvon, kiun li nomis Latino sine Flexione, t.e. Latino sen fleksio. Ĝia vortprovizo devenas plejparte de la klasika latina kaj la gramatiko estas eĉ pli simpla ol la Esperanto: kiel la ĉina, ĝi posedas neniajn devigitajn finaĵojn, eĉ ne por la pluralo.
Peano enkondukis sian lingvon per artikolo de 1903[1], kiun li komence skribis en la klasika latina. Post klarigo pri la malnepreco de iuj finaĵoj, li faligis ĝin for de sia latina. Li ripetis tion ĝis li skribis en latina tute sen iu ajn finaĵo—Latino sen fleksio.
Lia latina estas neatendite legebla:
|
Oktobre 1907 Peano prezentis sian lingvoprojekton al la Komisiono de la Delegacio por alpreno de la lingvo internacia, sed malsukcesis. Tamen en 1909 membroj de la Akademi Internasional de Lingu Universal elektis lin direktoro de Akademio. En 1910 Akademio decidis disvastigi nur la lingvon de Peano. La lingvo eknomiĝis Interlingua kaj Akademio - Academia pro Interlingua. Akademio okupiĝis pri perfektigo kaj disvastigo de la "simpligita latina" de Peano ĝis sia malapero en 1939.
Peano akceptis la vortojn de la klasika latina kaj iun ajn vorton kiu ekzistas en almenaŭ du latinidaj lingvoj. Tial li ne devis utili kuriozan ĉirkaŭparolon por modernaĵoj. Sed ĉar Peano forŝiris la tradician gramatikon, la formoj de vortoj ŝajnas eĉ pli kaprica kaj tial pli malfacila lerni ol en la klasika latina.
Por deveni vortojn de vortaro de la klasika latina:
Substantivoj: Peano uzas la ablativan formon, kiu estas devenigita el la genetiva formo de la vortaro per la jenaj ŝanĝoj: -ae → a, -i → -o, -us → -u, -ei → -e, -is → -e. Ekzemple:
rosa, rosae → rosa annus, anni → anno puer, pueri → puero casus, casus → casu cornu, cornus → cornu dies, diei → die pax, pacis → pace dens, dentis → dente doctor, doctoris → doctore genus, generis → genere corpus, corporis → corporeAdjektivoj: estas formata el la neŭtra nominativo laŭ la jenaj ŝanĝoj: -e → -e, -um → -o, -is → -e. Ekzemple:
breve → breve nigrum → nigro audacis → audace
Latino sen fleksio ne posedas finaĵojn. Anstataŭ ĝi dependas de vortordo, kunteksto kaj helpvortoj por klarigi la interrilaton de vortoj.
|
|
Latino sen fleksio/Interlingvao-IL | Interlingvao(IA) de IALA | Latino | Esperanto |
---|---|---|---|
Patre nostro, que es in coelo, |
Patre nostre, qui es in le celos, |
Pater noster, qui es in caelis, |
Patro nia, kiu estas en la ĉielo, |
....
Kvankam Peano forigis la finaĵojn de la klasika latina, li retenis la vortprovizon en ĝia tuta malfacila gloro. Simile al la Interlingvao-IA de Gode, la baza radikaro de Latino sen fleksio estas tro granda por la vulgarulo. Kaj la manko de finaĵoj ne signifas mankon de gramatiko, ĝi estas nur gramatiko, kiu agas per aliaj rimedoj: vi ankoraŭ devas lerni la vortordon kaj ĉirkaŭparolojn necesajn por efika esprimado en la lingvo.
Nuntempe ekzistas malgrandaj grupoj en Interlingva-IL de Peano, restante kuriozaĵo; kaj ĉirkaŭ 3000+ paĝoj de artikoloj fakaj. Simpligita versio de la latina lingvo, Interlingva-IL estas akceptita hodiaŭ de homoj kiuj ordinare malakceptas planlingvojn.
Sed la Interlingvao de la Akademio pro Interlingvao-IL inspiris Godeon kontribui sian Interlingvaon-IA, kiu evitis la „difektojn“ de Peano: Gode uzis vortojn latinidajn, ne klasikajn, kaj li konservis sufiĉajn finaĵojn por fari la lingvon natura kaj facile lernebla por angloj kaj latinida-parolantoj. Planlingvo kiu havas ĝian propran gramatikon kaj ĝian propran vortaron hodiaŭ estas malakceptata: Nuntempe Interlingvao-IA de IALA/GODE estas eĉ pli morta ol la klasika latina.
Se la IALA reklamis Interlingva-IL de API anstataŭ inventi sian propran lingvon (efekto „ne inventita ĉi tie“) kaj ne aldonis la konfuzon per uzi la nomon de la establita lingvo, la movado por la adopto de internacia neŭtrala lingvo multe progresis. Vidu planlingvo Ido.
Artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (1934)
|
|