Baza Angla | |
reguligita lingvo | |
---|---|
angla lingvo | |
Skribo | Latina alfabeto |
Kreinto | Charles Kay Ogden |
Dato | 1925 |
Lingvistika klasifiko | |
Konstruita lingvo | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | sen valoro |
Angla nomo | Basic English |
Franca nomo | Basic English |
Baza Angla (angle Basic English [elp. bejsik ingliŝ]) estas simpligita, baza formo de la angla lingvo[1], kodigita en 1925 far la filozofo kaj lingvisto Charles Kay Ogden kiel internacia helplingvo bazita sur natura lingvo kaj kiel helpilo por instrui la anglan kiel duan lingvon, post kiam ĝi estis priskribita en la libro Basic English: A General Introduction with Rules and Grammar, aperinta en 1930[2], verkita de C.K. Ogden, de la Cambridge University, Anglio, en kunlaboro kun sia kolego Ivor Richards, Universitato de Harvard, Usono. Temas pri ideo disvastigi en pli facila maniero kaj la konon kaj iagrade scipovon de la angla lingvo al ĉiuj, ĉefe al homoj kiuj estas denaskaj parolantoj de ne-hindeŭropajn lingvoj, do en Azio kaj Afriko [2].
Basic English kaj la koncepto de simpligita angla lingvo, akiris sian plej grandan publikecon tuj post la venko en la Dua Mondmilito kiel rimedo por monda paco. Ogden estis konvinkita, ke la mondo bezonas malaperigi iom post iom minoritatajn lingvojn kaj laŭeble uzi nur unu, prefere la anglan lingvon en formo simpla aŭ en kompleta, ne-planita formo[3].
What the World needs most is about 1,000 more dead languages—and one more alive.
Kion la mondo plej bezonas estas ĉirkaŭ 1000 pliaj mortaj lingvoj—kaj unu plia vivanta
— C. K. Ogden, The System of Basic English
Basic English ankaŭ influis la kreadon de speciala angla (en: Special English) por novaĵdissendoj de Voice of America (Voĉo de Usono).
Simpligita teknika angla, alia varianto de la reguligita angla surbaze de lingvoplanado (en: English-based controlled language) dezajnita por verki teknikajn manlibrojn.
Kio postvivas de la Basic English de Ogden estas listo de 850 bazaj vortoj, sufiĉaj por ĉiutaga vivo, uzata por instrui la anglan al komencantoj tutmonde, precipe en Azio [4].
La skribo estas latina en ĝia angla varianto. Ankaŭ la literumado de ĉiu vorto estas ekzakte samkiel en la nuntempa brita angla.[5]
Basic English (baza angla) estas angla tiel malgranda kaj simpla, ke ĝi havas nur 850 vortojn (kaj 78 internaciajn vortojn). Sed spite de tio, laŭ Ogden, ĝi povas esprimi ĉion ajn, kiun la plena angla povas esprimi. Verbojn, substantivojn ktp., por kiuj mankas vorto en la sistemo, oni devas esprimi per anstataŭigo, parafrazo, difino aŭ analizo.
La vorto Basic en la nomo formiĝis el la unuaj literoj de la vortoj British, American, Scientific, International, Commercial ("Brita, Usona, Scienca, Internacia, Komerca") kaj samtempe signifas "baza".
La ideo por la baza angla venis al Ogden dum liaj esploroj kun sia kolego I. A. Richards en la 1920-aj jaroj pri la naturo de signifo de vortoj. Ili kune verkis vortaron de la angla, difininte ĉiun ajn vorton per vortoj pli simplaj kaj bazaj. Ili rimarkis, ke la samaj kelkaj vortoj ade reaperis en iliaj difinoj. Per tio ili eltrovis, ke kerna vortprovizo de la angla estas tre malgranda – tute malsimile al la latinidaj lingvoj (ekzemple, la franca)[mankas fonto].
La angla edukisto, literatura kritikisto kaj retorikisto I. A. Richards antaŭenigis la uzon de Basic English en lernejoj de Ĉinio [6].
George Orwell estis unu el la subtenantoj ĝis la jaro 1945, sed poste li iĝis kritika. Basic English poste inspiris lian uzon de Newspeak (Novparolo) en la verko "1984".[7]
Winston Churchill rekomendis la bazan anglan kiel internacian lingvon dum parolado en 1944 ĉe la Universitato Harvard okaze de honora titolo[2]. Li same konvinkis la britan ministraron starigi ministran komitaton por pristudi Basic English kaj raporti pri ĝi kun la celo uzi ĝin kiel rimedon por helpi disvastigi la anglan lingvon kaj kulturon, laŭ la devizo "la imperioj de la estonto estos la imperioj de la menso" Tial la brita registaro ankaŭ pagis por la rajtoj uzi Basic English[2].
La vortlistoj de Ogden sole inkluzivas vortradikojn, kiujn en la praktiko estas etenditaj kun aro de afiksoj ebligantaj iun ajn vorton (substantivo, pronomo aŭ la limigita nombro de verboj)[8]. La 850 kernaj vortoj de Basic English troveblas en la baza angla vortlisto | en.vikipedio | de Wiktionary, la angla vikivortaro. Ĉi tiu kerno teorie sufiĉas por la ĉiutaga vivo. Tamen, Ogden preskribis ke ajna studento devus lerni aldonan liston de 150 vortoj por la ĉiutaga laboro en iu specifa kampo, aldonante liston de 100 vortoj precipe utilaj en ĝenerala kampo (ekz., scienco, komerco, ktp.), kune kun listo de 50 vortoj de pli specialigita subgrupo de tiu ĝenerala kampo, por fari leksikon de 1000 bazaj vortoj | en.vikipedio |, por la ĉiutaga laboro kaj vivo.
Cetere, Ogden supozis ke ajna studento jam devus fidi al kerna subgrupo de ĉirkaŭ 200 "internaciaj" vortoj[9]. Sekve, baznivela studento devus diplomiĝi kun kerna leksiko de ĉirkaŭ 1200 vortoj. Realisma ĝenerala kerna leksiko povus enhavi ĉirkaŭ 2 000 vortojn (la kernaj 850 vortoj, la utilaj 200 'internaciaj' vortoj kaj 1 000 vortoj por la ĝeneralaj kampoj de komerco, ekonomiko kaj scienco). Ĝi estas sufiĉe por "norma" angla nivelo[10][11]. Ĉi tiu leksiko de 2 000 vortoj reprezentas "tion kion ajna studento devus scii". Je tiu nivelo studentoj povus komenci memstare plustudi la lingvon.
La kombinta leksikono de 2 000 vortoj de Ogden[12] kaj la leksiko de 1500 vortoj de Special English (speciala angla) de Voĉo de Usono servas kiel vortaroj por la Vikipedio en 'Simple English' (simpla angla).
Gramatiko de baza angla helpas homojn uzi 850 vortojn de la lingvo.
La fama diraĵo de Churchill, “blood, toil, tears and sweat” – sango, laborego, larmoj kaj ŝvito – estis tradukita kiel blood, hard work, eyewash and body water – sango, streĉa laboro, okullavo kaj korpo-akvo.
Kiel ĉiuj internaciaj helplingvoj, ankaŭ Basic English ricevis la kritikon ke ĝi neeviteble estas bazita sur personaj preferoj kaj tiel, paradokse, ekskludema[13].
Kelkaj kritikantoj de Baza Angla vidis ĝin kiel ne neŭtrala kaj ilo de lingva imperiismo favore al la angla. Kiel ĉiuj planlingvoj bazitaj sur natura lingvo, ankaŭ Basic English ricevis la kritikon ke ĝi maljuste favoras la denaske parolanta komunumo de tiu lingvo[14].
Basic English anstataŭigas vortojn per idiotismaj frazoj, kiuj estas ankaŭ pene lernendaj de studanto.
Ogden ne forigis neregulaĵojn por kongrui kun plena angla lingvo. Tiel, Baza Angla estas malregula kaj parte ne-fonetika.
Aperis kritiko en la 50-a kaj 51-a numeroj de Heroldo de Esperanto, 1933, de M. C. Butler.
Ekzistas vikipedio en baza angla lingvo konata sub la nomo "simple English", sed la lingvaĵo en ĝi uzata ne estas vera planlingvo, sed simpla angla en kiu estas uzata pli da vortoj ol Basic English (baza angla). Mankas difinoj pri la uzendaj vortoj kaj gramatikaĵoj kaj sekve apud facile kompreneblaj tekstoj troviĝas aliaj, kies lingvo ne esence diferencas de la ĝenerale uzata angla.
Komparite, la tuta baza radikaro de Esperanto (BRO) kun ĉiuj grupoj enhavas pli ol 2 500 elementoj, de kiu plu ol 800 estas en la lasta grupo.[15] Kredeble, pro la vasteco kaj pro la sufiksa sistemo de Esperanto, la BRO havas pli grandan esprimkapablecon ol la kutima vortprovizo de Basic English (baza angla). La 5–6 plej bazaj niveloj de BRO kune, estas simile malgranda kiel la kutima Baza Angla. Esperanto ankaŭ estas multe pli regula ol la angla kaj havas tute fonetikan ortografion.
Ogden dirintus, ke oni devas studi sep jarojn por lerni la anglan, sep monatojn por lerni Esperanton, kaj sep semajnojn por lerni Bazan Anglan.[mankas fonto].
Vaste konata libro pri tio aperinta en la jaro 1933 estas sciencfikcia verko pri historio ĝis la jaro 2106 titolita The Shape of Things to Come (La formo de venontaj aĵoj) de H. G. Wells. En ĉi tiu verko, Basic English estas la interlingvo de la estonta mondo, mondo en kiu post longaj luktoj tutmonda aŭtoritatisma registaro sukcesas unuigi la homaron kaj devigi ĉiujn lerni ĝin kiel duan lingvon.
En la rakonto Gulf (Golfo), sciencfikcia verkisto Robert Heinlein uzis artefaritan lingvon nomatan Speedtalk, en kiu ĉiu vorto en baza angla estis anstataŭigita de ununura fonemo, kiel konvena rimedo de komunikado por vetkuro de geniuloj.[16]