Maragha · مراغه · ماراغا | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo de Irano | |||||
Administrado | |||||
Lando | ![]() | ||||
Provinco | Orienta Azerbajĝano | ||||
| |||||
Telefonkodo | 0421 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 175 255 (2016) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 24′ N, 46° 14′ O (mapo)37.39194444444446.239166666667Koordinatoj: 37° 24′ N, 46° 14′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 456 m [+] | ||||
Horzono | UTC+03:30 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Maragha (perse مراغه, Marāgha, azere ماراغا) estas pratempa urbo, universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Orienta Azerbajĝano, en nordokcidenta Irano. La populacio konsistas plejparte el iraniaj azerioj parolantaj azere.
Maragha situas sur altebenaĵo en mallarĝa valo laŭ rivero 30 kilometrojn de la sala lago Urmia, 47 kilometrojn de Azarŝahr, 77 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Tabrizo (voje 131 kilometrojn), 238 kilometrojn de la alia provinca ĉefurbo Sanandaĝo, 501 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano, 806 kilometrojn de Abadano same de Persa Golfo [1].
Maragha en la pratempo havis altajn murojn kun kvar pordegoj. Baldaŭ ĝi iĝis sidloko de patriarko. Dum dominado de mongoloj en la 13-a jarcento Maragha estis regiona ĉrfurbo kaj ĝi ludis elstaran rolon sub pluraj turkaj princoj dum la mezepoko. Maragha estis deklarita urbo en 1921.
La montoj protektas Maragha-n kontraŭ la nordaj ventoj, tial agrikulturo kaj hortikulturo disvolviĝis. La urbego estas centro de la regiona agrikulturo. Maragha estas ĉirkaŭita de ampleksaj vitejoj kaj fruktoplantejoj, krome oni kultivas cerealojn kaj kotonojn. Sekigitaj fruktoj, ĉefe sekvinberoj estas eksportitaj. Oni produktas ankaŭ tapiŝojn. Karboj kaj konstruŝtonoj estas minitaj proksime de la urbo.
Maragha havas rektan fervojan kaj ĉefvojan kontaktojn kun Teherano kaj Azarŝahr, krome estas alia ĉefvojo al Sanandaĝo.
En Maragha 3 universitatoj funkcias.
Klimato de Maragha estas modera, sed malseka pro la fakto, ke la urbo estas fermita de montego Sahand de la nordo.