Paleno | |
Natura satelito de Saturno (XXXIII) | |
satelito de Saturno • regula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Saturno XXXIII[1] |
Aliaj nomoj | S/1981 S 14, S/2004 S 2 vd |
Nomita laŭ | Pallene vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Sébastien Charnoz, Cassini Imaging Team |
Dato de malkovro | 2004[1] |
Loko de malkovro | (internacia kunlaborado) |
Unua superflugo | Cassini (1-an de junio 1980)[2] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 212 280 km |
Discentreco | 0,004 |
Klinangulo | 0,181° |
Periodo | 1,15376 tago |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~4 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
3,92 × 1013 kg hipoteze 1,17 × 103 kg/m3 hipoteze vidu tekston vidu tekston |
Rotacia periodo | ? |
Aksa kliniteco | ? |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | 0 |
Surfaca temperaturo | ? |
Albedo | ? |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 25 |
Paleno estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno.
Prilaborante bildojn de Cassini faritaj la 1-an de junio 2004, Sébastien Charnoz[3], (teamano de Carolyn Porco) malkovris du lunojn maldaŭre nomataj S/2004 S 1 kaj S/2004 S 2.
la 21-an de januaro 2005, S/2004 S 2 ricevis de AUI la nomon de Paleno[4], unu el la filinoj de la giganto Alciono.
Se oni hipotezas ĝian denson egala al tiu de Mimaso (1,17 × 103 kg/m3) oni estimas ĝian mason al 3,92 × 1013 kg, ĝia falakcelo al 0,000 65 m/s2 kaj ĝia liberiga rapido al 0,0016 m/s
La orbito de Paleno estas iomete perturbata de Encelado. Ĝia granda duonakso varias de 4 km, ĝia discentreco varias inter 0,002 kaj 0,006, kaj ĝia inklinacio inter 0.178° kaj 0.184°.
La ringo de Paleno, malkovrita ankaŭ de Cassini[5] sekvas la orbiton de Paleno. Ĝia larĝo estas ĉirkaŭ 2 500 km, ĝi eble konsistas el polveroj elĵetitaj de la luno pro meteoroidaj frapoj.