Quintana del Pidio | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09443 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 150 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 46′ N, 3° 45′ U (mapo)41.759444444444-3.7513888888889Koordinatoj: 41° 46′ N, 3° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 845 m [+] | ||
Areo | 10,74 km² (1 074 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Quintana del Pidio [+] | |||
Quintana del Pidio [kinTAna delPIdjo] estas vilaĝo kaj municipo, kodo-281, en la sudo de la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero. La loknomo Quintana del Pidio estas komprenebla kiel Bieno de Elpidio, alude al iama loĝanto.
Ĝi havas areon de 10.74 km² kun 157 enloĝantoj (2021). Quintana del Pidio estas je 70 km de Burgoso (provinca ĉefurbo) kaj je 15 km de Aranda de Duero. Ĝi limas norde kun Gumiel de Mercado kaj Gumiel de Izán, sude kun La Aguilera, okcidente kun Gumiel de Mercado kaj oriente kun Gumiel de Izán.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Disvolviĝo rilatis al monaĥejo benediktano kaj poste al la monaĥejo de Santo Domingo de Silos.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, du ermitejoj kaj vinkeloj.