Roy Scheider | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Roy Scheider | ||
Naskonomo | Roy Richard Scheider | |
Naskiĝo | 10-an de novembro 1932 en Oranĝo, Nov-Ĵerzejo | |
Morto | 10-an de februaro 2008 (75-jaraĝa) en Little Rock, Arkansaso | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | multipla mjelomo vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Universitato Rutgers • Franklin & Marshall College • Columbia High School vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Cynthia Scheider • Brenda Siemer Scheider vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro • boksisto vd | |
Aktiva dum | 1961–2008 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Roy Richard SCHEIDER [roj RIĉard ŜAJder] (naskiĝis la 10-an de novembro 1932, mortis la 10-an de februaro 2008) estis usona aktoro, duoble kandidatigita por Akademia Premio. Li estis verŝajne plej konata pro sia rolo kiel policestro Martin Brody en la filmserio de Jaws.
La unua film-rolo por Scheider estis hororfilmo el la jaro 1963 Curse of the Living Corpse ("Malbeno de la Vivanta Kadavro"). En 1971 li aperis en du tre popularaj filmoj: Klute kaj The French Connection, la dua kandidatiganta lin por Akademia Premio por plej bona subtena aktoro. Post kvar jaroj li rolis Martin Brody en Jaws kun Robert Shaw kaj Richard Dreyfuss. En 1976 li aktoris kiel "Doc" (spiono) en Marathon Man kun Dustin Hoffman kaj Laurence Olivier. Li ankaŭ estis kandidatigita por plia Akademia Premio por plej bona aktoro en All That Jazz.