Universitato Rutgers | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
publika esplorada universitato • Colonial Colleges • land-grant university • sea grant institution | |||||
moto | Sol iustitiae et occidentem illustra "Suno de justeco, | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 10-a de novembro 1766 | ||||
speco | Privata (1766-1945) Publika terkoncesa esploruniversitato | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 40° 30′ 6″ N, 74° 26′ 53″ U (mapo)40.501666666667-74.448055555556Koordinatoj: 40° 30′ 6″ N, 74° 26′ 53″ U (mapo) | ||||
lando | Usono | ||||
Estraro | |||||
ĉefestro(j) | Jonathan Scott Holloway vd | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 61 260 vd (stato: 1-a de septembro 2021) | ||||
retejo | [Oficiala retejo Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• Oak Ridge Associated Universities • ORCID • Asocio de Esploradaj Bibliotekoj • Konsorcio de Socisciencaj Asocioj • arXiv • American Council on Education • National Humanities Alliance • Koalicio por Retigita Informo • Association of Public and Land-grant Universities • Centro por Esploradaj Bibliotekoj • Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd | |||||
filioj | |||||
• Dean and Betty Gallo Prostate Cancer Center, Rutgers Cancer Institute of New Jersey • Institute on Ethnicity, Culture, and the Modern Experience, Rutgers University • DIMACS • New Jersey Space Grant Consortium vd | |||||
| |||||
| |||||
Universitato Rutgers (angle Rutgers, The State University of New Jersey ; mallongigita : RU) estas publika universitato kaj la plej granda institucio de alteduko en la ŝtato Nov-Ĵerzejo, Usono.
La kolegio estis fondita fare de devene nederlanda akademiano Johannes Frelinghuysen, origine nomita Queen's College kaj ricevis rekonon en 1766. Ĝi estas la oka plej maljuna kolegio en Usono kaj unu el la naŭ koloniaj kolegioj kiuj estis establita antaŭ la Milito de Sendependeco de Usono [1]. Origine estis privata universitato, kiu akceptis nur virojn, sed kun la paso de la tempo ĝi ŝanĝis tion kaj ekde tiam permesas al ambaŭ seksoj studi tie [2]. Ĝi estas unu el nur du altlernejoj de tiu epoko por iĝi publika, kaj estis deklarita la Universitato de Nov-Ĵerzejo en 1945 [3].
Rutgers havas tri kampusojn, la ĉefa kaj plej granda kampuso situas en la urbo de New Brunswick kaj la aliaj du kampusoj situas en Newark kaj Camden. Antaŭe, la kampuso situanta en Newark konsistigis "Newark University", sed en 1946 ĝi kunfandiĝis kun la Rutgers-sistemo, kaj simila afero okazis kun la Camden-kampuso.
Rutgers estas la plej granda ŝtata universitato en Nov-Ĵerzejo. Ĝi ofertas pli ol 100 malsamajn specojn de bakalaŭro, 80 malsamaj specoj de magistro, 80 malsamaj specoj de doktoreco kaj profesiaj gradoj en ĉirkaŭ 175 akademiaj fakoj [4].
La universitato estas membro de la Asocio de Amerikaj Universitatoj, membro de la Asocio de Esploraj Universitatoj kaj membro de la akademia alianco BIG10 [5].
En 2019, Universitato Rutgers en Nov-Brunsviko estis klasifikita kiel unu el la 150 plej bonaj universitatoj en la mondo laŭ la Ŝanhaja Rangingo.