Soveta invado en PollandoSovetia invado en Pollando (tiel nomata „la 4-a dispartigo de Pollando”) – agresmilito komencita la 17-an de septembro 1939 de Sovetunio (sen difinita en internacia juro deklaro pri la milito) kontraŭ Pollando, militanta de la 1-a de septembro 1939 kun Nazia Germanio en la defenda milito kontraŭ Germanio.

Genezo

Jozef Stalin kaj Joachim von Ribbentrop priparolas la komunan agreson kontraŭ Pollando, Moskvo, la 23-an de aŭgusto 1939
La renkontiĝlinio de la Ruĝa Armeo kun Wehrmacht dum la divido de Pollando laŭ la Pakto Ribbentrop-Molotov en septembro 1939

Stalin jam novembre 1918 konsideris Pollandon detruendan obstaklon antaŭ ligiĝo dum daŭranta germana revolucio kaj pro tio entreprenis la polan-bolŝevikan militon. Ankaŭ antaŭhitlera demokrata Vajmara Respubliko difinis Pollandon kiel nur sezonan ŝtaton.

Subskribo de la pakto: Vjaĉeslav Molotov (sidanta), malantaŭ li Joachim von Ribbentrop, apude en hela uniformo Jozefo Stalin
La divido de Pollando inter Germanio kaj Sovetunio laŭ la kaŝa pakto Ribbentrop-Molotov de la 23a de aŭgusto 1939
La kaŝa protokolo de la pakto el la 23a de aŭgusto 1939 kun la subskriboj de Joachim von Ribbentrop kaj Vjaĉeslav Molotov. La teksto en la germana
La fakta divido de Pollando inter Germanio kaj Sovetunio laŭ pakto german-sovetia pri paco kaj landlimoj de la 28a de septembro 1939
Mapo de findecidita divido de Pollando inter Germanion kaj Sovetunion kun fiksita limo (la mapo montras malveran limon inter tiutempaj Pollando kaj Litovio)
La oficira konferenco de Wehrmacht kaj de Ruĝa Armeo, Bresto, la kabineto de provinca ofico
La manpremo de la oficiroj de Wehrmacht kaj de Ruĝa Armeo en Lublin, 1939

La 4-an de oktobro 1938 kelke da tagoj post subskribo de la Munkena interkonsento, vicĉefministro pri eksterlandaj aferoj de Sovetunio Vladimir Potjomkin diris al la franca ambasadoro en Moskvo Robert Coulondre: Mi ne vidas por ni alian eliron ol la kvara dispartigo de Pollando.

Aprile 1939 franca kaj angla staboj fiksis, ke la sorto de Pollando dependos ne de rezultoj de la komencaj kunpuŝiĝoj, sed de la fina rezulto de la milito. Aŭguste 1939 dum traktadoj en Moskvo la francaj aliancanoj konsentis eniron de Ruĝa Armeo en la teritorion de la Dua Pola Respubliko.

Laŭ sekreta aldona protokolo al la pakto Ribbentrop-Molotov el la 23-a de aŭgusto 1939, Sovetunio sindevigis al armita paŝo kontraŭ Pollando en situacio, se la Nazia Germanio ektroviĝus en la stato de milito kun Pollando, kio estis eŭfemisma esprimo de antaŭvidata ankoraŭ antaŭ la eksplodo de la Dua Mondmilito germana invado en Pollandon. La 3-an de septembro 1939 marŝalo Klimient Voroŝilov ordonis altigon de batalpreteco en areoj, de kiu oni estis atakontaj, kaj la sekretan mobilizon. Stalin decidis pri la atako, kiam spionagentejo informis lin pri la decido el la 12-a de septembro de la brita-franca konferenco en Abbeville pri rezigno de ofensiva agado.

La unua scenario de la sovetia agreso premisis ne nur disdividon de la pola ŝtato, sed ankaŭ ne ekskludis enkondukon sur teritorioj inter Vistulo kaj Okcidenta Bugo de Pola Socialisma Soveta Respubliko.

Sovetia agreso komenciĝis senprokraste post ekvalido la 16-an de septembro, subskribitan tagon pli frue en Moskvo, de la fina armistica pakto inter Sovetunio kaj Japanio, finantan soveti-japanajn batalojn landlime de Manĉukuo kaj Mongolio - serion de kunpuŝiĝoj inter la Japana imperia armeo kaj Ruĝa Armeo, kies kulmina momento estis la batalo de Halhin Gol. Fera principo en la strategio de Stalina militado nur unufronte.

Germana ambasadoro en Moskvo Friedrich-Werner von der Schulenburg la 16-an de septembro je la 18-a horo alvenis al la sidejo de Molotov, por postuli, konforme al la instrukcio de Ribbentrop, tujan atakon al Pollando. Tio estis lia laŭvica interveno en tiu ĉi afero.

Oficiala preteksto de la agreso estis en transdonita je la 3:00 nokte la 17-an de septembro pere de anstataŭanto de Popolkomisaro (ministro) de Eksterlandaj Aferoj Potjomkin al la pola ambasadoro Grzybowski en diplomatia noto: tie oni skribis pri malvera deklaro pri disfalo de la pola ŝtato, fuĝo de la pola registaro, nepreco protekti havaĵon kaj vivon de loĝataj sur la polaj orientaj teritorioj ukrainoj kaj belorusoj kaj liberigado de pola popolo de la milito. Konsekvence Sovetunio agnoskis ĉiujn pli fruajn paktojn kun Pollando (en tio la traktaton de Rigo el 1921 kaj la pakton pri neagreso el 1932) kiel nevalidaj – subskribitaj kun neekzistanta ŝtato. Tial oni ankaŭ rifuzis al polaj soldatoj en mallibero statuson de militkaptitoj.

Potjomkin transdonis la noton en la momento de komenciĝo de militaj agoj fare de la Ruĝa Armeo. La ambasadoro rifuzis akcepti la noton kaj ekpostulis forveturajn vizojn por polaj diplomatoj.

Regopovoj de Sovetunio provis malgraŭ internacia juro (la diplomata konvencio de Ĝenevo) malebligi forlason de Sovetunio al polaj diplomatoj kaj aresti ilin (konstatante la perdon de diplomatia statuso). Polojn savis dekano de la diplomatia korpuso en Moskvo, ambasadoro de Nazia Germanio Schulenburg, persone devigante la registaron de Sovetunio konsenti por forveturo de la diplomatoj. Soveta ambasadoro en Pollando Nikolaj Ŝaronov forlasis la teritorion de Pollando (kune kun la armea ataŝeo Pavel Ribalko – posta marŝalo de Sovetunio) jam la 11-an de septembro pretekste de ligo de kontaktoj kun Moskvo (Potjomkin rifuzis al ambasadoro Grzybowski rajton forveturi unue sub la preteksto de revennepreco al Sovetunio de la sovetaj diplomatoj en Pollando, kiuj de semajno jam troviĝis sur la teritorio de Sovetunio). Ĝenerala konsulo de Pollando en Kievo Jerzy Matusiński alvokita la 30-an de septembro de sovetaj regopovoj pereis (post aresto estis murdita de NKVD).

Valoras substreki, ke laŭleĝa registaro de la Dua Pola Respubliko forlasis limojn de Pollando nur malfruvespere la 17-an de septembro, post sciiĝo pri eniro de la Ruĝa Armeo matene de la sama tago kaj konfirmita informo pri alproksimiĝado de la soveta kavalerio de kirasitaj taĉmentoj al la loko de la restado de la polaj regopovoj. Prezidento Ignacy Mościcki, en eldonita en Kosów mesaĝo al la nacio, unusignife difinis sovetan armean aktivadon kiel la agon de agreso.

Kalendaro de eventoj

(pli ĝeneralaj eventoj en la Vikipedia kalendaro)

(...)

1940

Interesaĵoj

La 1-an de septembro 2016 juĝejo en Permjo (Rusio) kondamnis al monpuno je 200 mil rubloj Vladimiron Luzgin, kiu la 20-an de decembro 2014 republikigis artikolon "15 faktoj pri la banderanoj aŭ Pri kio silentas la Kremlo" en la interkona retejo VKontakte. La teksto interalie asertis ke Sovetunio kaj Nazia Germanio kune komencis la Duan Mondmiliton atakinte Pollandon kaj ke naziismo kaj komunismo kunlaboris en tiu tempo. Li estis akuzita pri publika neado de la faktoj, konfirmitaj de la verdikto de la Nurenberga tribunalo kaj disvastigo de falsaj informoj pri la agado de Sovetunio dum la Dua Mondmilito. Publika rehabilitado de naziismo estas malpermesita en Rusio laŭleĝe (parto 1 de la artikolo 354.1 de la Krima Kodekso de Rusio)[1].

Biliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Максим Стругов (30-06-2016) Ссылка в Нюрнберг (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 11-05-2020. Alirita 01-09-2020.