Tunizio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Olimpika historio | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 | ||||||||||||
Tuniziaj sportistoj unue en 1960 partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala tunizia teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom en la Somera Olimpiko 1980, kiam la teamo aliĝis al bojkoto de la ludoj en protesto pri la invado de armeaj unuoj Sovetunio je Afganion fine de 1979. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis tuniziaj partoprenantoj. Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, la teamo sume atingis 5 orajn, 3 arĝentajn kaj 7 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 72-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
La Tunizia Nacia Olimpika Komitato (france Comité national olympique tunisien (CNOT), arabe اللجنة الوطنية الأولمبية التونسية) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1957 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato samjare.
En la Somera Olimpiko 1960 en Romo partoprenis 7 tuniziaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.
En la Somera Olimpiko 1964 en Tokio partoprenis 9 tuniziaj sportistoj.
En la Somera Olimpiko 1960 en Meksik-Urbo partoprenis 7 tuniziaj sportistoj.
En la Somera Olimpiko 1972 en Munkeno partoprenis 35 tuniziaj sportistoj.
En la Somera Olimpiko 1976 en Montrealo partoprenis 15 tuniziaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.
En la Somera Olimpiko 1984 en Los-Anĝeleso, post okjara pauzo, partoprenis 23 tuniziaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.
En la Somera Olimpiko 1988 en Seulo partoprenis 41 tuniziaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.
En la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono partoprenis 13 tuniziaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.
En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 51 tuniziaj sportistoj.
En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 47 tuniziaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.
En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 54 tuniziaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.
En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 28 tuniziaj sportistoj.
En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 83 tuniziaj sportistoj.
En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 61 tuniziaj sportistoj.
En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 63 tuniziaj sportistoj.