| ||||
---|---|---|---|---|
Simbolo | ||||
Nomo | Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko | |||
Regiono | Slovakio (ekde 2010), Ĉeĥio, iama Ĉeĥoslovakio | |||
Periodo | ĉiu dua jaro | |||
Organizanto | E@I | |||
Ekzistas ekde | 1978 | |||
Celgrupo | sciencistoj, teknikistoj | |||
Informa retpaĝo | kaest | |||
Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas serio de seminarioj kaj konferencoj ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de esperanto okazantaj sur la teritorio de hodiaŭaj Ĉeĥio kaj Slovakio. Inter 1978 kaj 1989 organizis ilin la scienc-teknika sekcio de ĉeĥoslovakaj esperantistoj, tiam sub la mallongigoj AEST aŭ SAEST (Seminario pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko). Post paŭzo ekde 1998 daŭrigis la organizadon Ĉeĥa Esperanto-Asocio kunlabore kun la agentejo KAVA-PECH. Ekde 2010 transprenis la organizadon E@I.
Dum KAEST 2002, Chuck Smith kadre de sia prelegvojaĝo tra Eŭropo faris prelegon kun la temo "Vikipedio: Multlingva Reta Enciklopedio" kun celo popularigi la Vikipedion en Esperanto kiu tiam aĝis apenaŭ unu jaron. Tio instigis la ĉeestantan ĉeĥan esperantiston Miroslav Malovec al fondo de Ĉeĥa Vikipedio, kies unuan uzantointerfacon li tradukis en la ĉeĥan lingvon ĝuste el esperanto pere de Chuck Smith.[1]
Dum KAEST en 2004 okazis 11 prelegoj ĉiam sekvataj de ĝenerala diskuto. Prelegis Marc Bavant kaj Otto Haszpra (akademianoj), Wera kaj Detlev Blanke, Jan Werner, Miroslav Malovec, Rüdiger Sachs, Boĵidar Leonov, Heinz Hoffmann, Martin Minich kaj Josef Hron. Oni prezentis plurajn projektojn.
KAEST 2006 kundividis sian temon kun tiu de semajnlonga trejnseminario "Lingvoj en interreto" organizita antaŭe en Brno de E@I kunlabore kun Ĉeĥa Esperanto-Junularo. Partoprenantoj de tiu trejnseminario, precipe junuloj, poste partoprenis ankaŭ KAEST kaj kelkaj el ili prelegis tie (Peter Baláž, Marek Blahuš, Viliam Búr, Alla Kudryashova, Clayton Smith).
Dum KAEST 2008 prelegis ia. Francesco Maurelli pri projekto de aŭtonoma submara roboto. Pri liaj aktivaĵoj sekve en la ĉeĥa lingvo informis la Ĉeĥa radio.[2] Kiel nova programa iniciato okazis duontaga praktika trejnseminario pri Vikipedio, kiun gvidis Pavla Dvořáková kaj Yves Nevelsteen.
KAEST en 2010, unuafoje organizata de E@I, revenis post 22 jaroj al Slovakio (ĝi okazis en Modra-Harmónia) kaj akceptis 52 partoprenantojn el 15 landoj. Ĵaŭde vespere post la alveno okazis solena malfermo, interkona vespero, vingustumado kaj komuna kantado. Vendrede antaŭtagmeze okazis trihora vikipedia trejnado (gvidata de Pavla Dvořáková kaj Marek Blahuš) kaj ekskurso al Červený Kameň, posttagmeze komputila ateliero kaj jam unua prelego. Sekve donis Petr Chrdle prelegon pri la ĝisnuna historio de KAEST kaj SAEST kaj prezentiĝis E@I kaj ĝia agado. Vespere okazis prezento de WikiTrans, filmoj el TED kaj esperanto-retpaĝaroj. Sabate dumtage kaj dimanĉe ĝis la tagmanĝo okazadis la ĉefa prelega programo, en du paralelaj blokoj. Sabate vespere kunsidis ISAE, projekciiĝis filmo pri Ján Maliarik kaj okazis kantado de popolkantoj. La aranĝo finiĝis dimanĉe post la tagmanĝo per ekskurso al Bratislavo.
Dum KAEST 2010 okazis 34 prelegoj.[3][4] La uzitajn prezentaĵojn la organizantoj disponigis rete[5] kaj en julio de 2011 eldoniĝis ankaŭ libra kolekto (cifereca kaj papera) de la plenaj prelegtekstoj (323 paĝoj). Kelkajn prelegojn oni ankaŭ registris filme. Prelegis jenaj 27 personoj:[6] Hèctor Alòs i Font, Peter Baláž, Eckhard Bick, Marek Blahuš, Detlev Blanke, Wera Blanke, Iván Bujdosó, Petr Chrdle, Marcos Cramer, Bart Demeyere, Zbigniew Galor, Sean Healy, Konstantin Ĥlyzov, Ilona Koutny, Mélanie Maradan, Stano Marček, Francesco Maurelli, Johannes Mueller, Jan Uldal Niemann, Jacob Nordfalk, Katarína Nosková, Konstantin Obraztsov, Stefan Panka, Sonja Petrović Lundberg, Barbara Pietrzak, Ján Vajs, Toon Witkam.[5][7]
Post KAEST 2010 samloke kaj kun parto de partoprenintoj kiuj restis okazis aparta komputillingvistika kolokvo, kiu daŭris ĝis lunda vespero.
KAEST 2012 okazis ekde la 15-a ĝis la 18-a de novembro 2012 en Modra-Harmónia en Slovakio, samloke kiel KAEST 2010. Kunlabore kun Vikimedio Slovakio okazis dum ĝi vikipedia trejnado por komencantoj kaj progresintoj.[8]
KAEST 2014 okazis ekde la 13-a ĝis 16-a de Novembro 2014 en Modra-Harmónia en Slovakio, samloke kiel KAEST 2010 kaj KAEST 2012. La ĉeftemo estis „Arkivoj kaj bibliotekoj — kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon“. Paralele kun la konferenco okazis Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO-6) de UEA.
KAEST 2016 okazis ekde la 17-a ĝis la 20-a de novembro 2016 en Modra-Harmónia en Slovakio, samloke kiel KAEST 2010, KAEST 2012 kaj KAEST 2014. Ĝia temo estis Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado.
KAEST 2018 okazis ekde la 18-a ĝis la 21-a de oktobro 2018, en Modra-Harmónia en Slovakio, samloke kiel KAEST 2010, KAEST 2012, KAEST 2014 kaj KAEST 2016. Ĝia temo estis Evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko[9].
Dum KAEST 2018 oni festis datrevenon, ĉar KAEST estis kreita antaŭ 40 jaroj: ĝin unuafoje okazigis la scienc-teknika sekcio de ĉeĥoslovakaj esperantistoj en la jaro 1978.
En 2018 al KAEST partoprenis 69 homoj el 13 landoj por aŭskulti pli ol 30 prelegojn pri evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko (la ĉeftemo de la konferenco), aŭ pri aliaj temoj kiel biologio, astronomio, lingvistiko, kulturo. Unuafoje en KAEST, dank'al subteno de Fondaĵo pri Esperantaj Studoj, Pavol Kaščák filmis plurajn prelegojn kaj rekte enrete elsendataj. Tiuj filmitaj prelegoj ankaŭ troveblas pere de la retejo de KAEST 2018.
Okazis dum KAEST 2018 interalie jenaj prelegoj:
Krome okazis aldonaj ludaj programeroj: dum la unua vespero interkonaj ludoj estis proponitaj por volontuloj, kaj dum la aranĝo eblis ankaŭ provi la ludon “Paŝklaku”, danctapiŝan seriozan ludeton kiun kreis Kryštof Klestil dum sia volontulado ĉe E@I kadre de Eŭropa Volontula Servo. Charlotte Scherping Larsson kaj Sasha Murr siaflanke prezentis “Tiel La Viv’”, seriozan rolludon, kies celo estas konsciigadi pri malhelpoj kiujn povas renkonti diversgrupaj homoj kiaj ekzemple samseksemaj, fremdaj aŭ handikapitaj homoj dum sia vivo.
Inter aliaj ekster-prelegejaj programeroj okazis ankaŭ vingustumado dum vendreda vespero kaj agrabla suna ekskurso al kastelo Červený Kameň dimanĉe posttagmeze. Dum la aranĝo funkciadis samtempe libroservo kaj “lib(e)ra interŝanĝo” por homoj, kiuj ŝatas donaci siajn superfluajn librojn anstataŭ lasi ilin sur breto.[10]
|