La 21-a de oktobro estas la 294-a tago de la jaro (la 295-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 71 tagoj restas.
Je la 21-a de oktobro okazis, interalie:
- -54: Venko de gaŭloj kontraŭ Romia Imperio en batalo de Aduatuca (Gaŭlujo)
- 686: Trakdevena Konono iĝis papo
- 1032: Benedikto la 9-a iĝis papo
- 1187: Gregorio la 8-a iĝis papo
- 1422: Karlo la 7-a iĝis reĝo de Francio
- 1520: Dum sia ĉirkaŭmonda ekspedicio Fernão de Magalhães malkovris la insularon Sankta-Piero kaj Mikelono, kiun li nomis laŭ Sankta Ursulo de Kolonjo
- 1578: Bataloj de Cēsis: venko de pola reĝo Stefan Batory kontraŭ Ivano la Terura dum la unua pola-rusa milito (1577-1582) — malpli nombra sveda-pola armeo frakasis la rusan
- 1600: Japanio: batalo de Sekigahara - starigo de ŝoguna reĝimo por Tokugawa Ieyasu (malvenko de Toyotomi Hideyori markanta transiron de la epoko Sengoku al la epoko de Edo)
- 1671: Pola militisto Johano la 3-a Sobieski venkis kozakan–tataran armeon en batalo de Kalnik (Vinica provinco)
- 1680: Nacia teatrejo Comédie-Française fondiĝis en Parizo
- 1719: Angla armeo konkeris Vigon
- 1738: Anglio: rezulte de trafo de globa fulmo en preĝejon en Devon 4 personoj pereis kaj 60 vundiĝis
- 1792: Unua Koalicio-Milito: revolucia franca armeo konkeris germanan Majencon
- 1798: En Kairo eksplodis kontraŭfranca ribelo, subpremita la saman tagon
- 1805: Kadizo: mara batalo apud Trafalgar - venko de brita ŝiparo de Nelson super la franca-hispana, kiun la venkinto ne travivis
- 1824: Anglo Joseph Aspdin patentigis portlandan cementon
- 1831: Pollando: kapitulaco de Fortreso Zamość kaj falo de la Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio
- 1854: Florence Nightingale kun skipo de 38 flegistinoj kaj 15 monaĥinoj estis sendita al Turkio por helpi al vunditaj britaj soldatoj dum la Krimea milito
- 1879: Thomas Edison inventis komerceblajn ampolojn
- 1882: En Tokio fondiĝis privata Universitato de Ŭaseda
- 1888: Socialisma Partio de Svislando fondiĝis
- 1895: Post 5 monatoj de ekzisto la Respubliko de Tajvano estis malfondita de japana armeo - japanaj trupoj invadis la ĉefurbon de Tajvano, komencante japanan regadon
- 1907: Taĝikio: en tertremo pereis pli ol 12 mil personoj
- 1907: Unuaj konataj restaĵoj de Homo heidelbergensis estis malkovritaj apud la germana urbo Mauer, proksime al Heidelberg
- 1911: Nupto de ĉefduko Karolo la 1-a kaj princino Zita de Bourbon-Parma
- 1912: Unua Balkana milito: Karĝali estis liberigita de bulgara armeo
- Unua Mondmilito
- 1926: Belorusa Soveta Socialisma Respubliko: Ŝtata Juda Teatro malfermiĝis
- 1929: Dua Pola Respubliko: en Grodno oni inaŭguris monumenton al Eliza Orzeszkowa
- 1931: En Dua Hispana Respubliko oni cenzuris gazetaron
- 1931: Kontraŭbrita ribelo de Kipraj grekoj komenciĝis
- 1933: Germanio forlasis Ligon de Nacioj
- 1933: Malsatego en Ukrainio: proteste kontraŭ Holodomoro ukraina naciisto murdis en Lvovo ĉefon de soveta konsulejo, kaj samtempe spionon
- 1938: Japana armeo konkeris ĉinan Kantonon
- 1940: Romano de Ernest Hemingway Por kiu la sonorilo sonas unuafoje publikigita
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana teroro en okupata Pollando: kadre de Operaco Tannenberg germanoj ekzekutis polajn ostaĝojn en ses urboj kaj unu vilaĝo: Leszno, Śrem, Osieczna, Włoszakowice (distrikto Leszczyński), Gostyń (30 pafmortigitoj), Krobia, Poniec, kaj en Tczew pafmortigis Edmund Raduński; laŭ Wehrmacht la germanaj armitaj fortoj enprizonigis en Pollando 11 452 oficirojn kaj 576 852 suboficirojn kun soldatoj; germana polico denove arestis katolikajn pastrojn en Włocławek, krom tio malliberigis 15 de Nieszawa-regiono kaj 5 monaĥojn de Aleksandrów Kujawski; unua soveta okupado de Pollando: sovetaj regopovoj forveturigis de Lvovo al Donecko 1 680 inĝenierojn, teknikistojn kaj kvalifikitajn laboristojn; en Uhnów (Lviva provinco) NKVD arestis pastron d-ron Fabian Abrantowicz - verŝajne pereinta en Lubjanka post 1943; Pola ekzila registaro: en Parizo pola ministro pri eksterlandaj aferoj August Zaleski dissendis skribaĵon al diplomatiejoj pri malkonkordo kun internacia juro de entreprenita de Sovetunio la plebiscito sub armea okupado sur enkorpigitaj teritorioj de la Dua Pola Respubliko; Norda Maro: 6 germanaj destrojeroj lokis minojn ĉe elfluejo de la rivero Humber
- 1940: En Provinco Vartlando germanoj malpermesis al poloj okupiĝi pri akvosporto sur lagoj kaj riveroj inter Odra kaj Vistulo; Hungario: eksa ĉefministro Béla Imrédy formis Hungaran Renovigan Partion, reprezentantan ideojn de dekstra ekstremismo
- 1941: Germanaj okupaciaj regopovoj konstatis, ke la distrikton Galicio enloĝigas 64% de ukrainoj, 22% de poloj kaj 14% de judoj; Holokaŭsto: germanoj likvidis unu el du getoj en Vilno kaj pafmortigis 2 367 judojn; Orienta Fronto: germana 49-a Montarana Korpuso konkeris la urbon Stalinon; Militkrimoj: en Nanto germanoj pafmortigis 50 ostaĝojn; Militkrimoj: en Serbio pro perdoj suferitaj de faŝismaj unuoj en bataloj kun partizanoj, germanoj venĝe faris amasan krimon en Kragujevac - de la 21-a ĝis la 23-a de oktobro, ĉirkaŭ 7000 civitanoj estis pafitaj, inkluzive de multaj studentoj kaj infanoj
- 1942: Militkrimoj: germana polico pafmortigis en Chełm 21 personojn; en Poznan germanoj ekzekutis 5 polojn; en malliberejo en Krakovo hundoj de Gestapo disŝiris junan polon pro provo fuĝi
- 1943: Diversaj germanaj policoj pafmortigis preskaŭ 100 polojn en 8 lokoj de la lando — apud Nałęczów murdis dekkelkajn vilaĝanojn, ankaŭ kun vivbruligo; en Varsovio estis en sia hejmo arestita de Gestapo Irena Sendlerowa; en Provinco Vartlando germanoj konfiskis dentistan aparataron troviĝantan ĉe poloj; germanoj detruis sekretan radiostacion de Pola Enlanda Armeo en Skarżysko-Kamienna; Pola Rezistomovado: partizanoj apud Otwock eksplodigis germanan trajnon por libertempuloj; Pola Scienca Instituto en Novjorko fondis filion en Montrealo; en Londono oni subskribis valutan interkonsenton inter Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo (unua etapo de la kreado de Benelukso); en Indonezio japanoj kreis marionetan registaron de Subhas Chandra Bose
- 1944: Germanaj regopovoj sendis 78 neplenaĝajn ribelintojn de Varsovio de militprizono en Łambinowice (apud Nisko) al St. Johann im Pongau; dua soveta okupado de Pollando: en Krasnystaw taĉmento de la Pola Enlanda Armeo frakasis skipon de malliberejo liberigante 10 siajn soldatojn, enprizonigitajn de komunista Sekureca Oficejo; Konkero de Nemmersdorf: Ruĝa Armeo militkrimis kontraŭ civila loĝantaro en la nuna Kaliningrada provinco; trisemajna batalo pri Aachen permesis al Aliancanoj transpreni la unuan pli grandan germanan urbon; Batalo de Lejteo: unua japana kamikaza atako okazis, kies celo estis aŭstralia krozŝipo ĉe la marbordo de Filipinaj insuloj - 30 viroj mortis, inkluzive de la ŝipestro; brita Reĝa aerarmeo kaj Usona aerarmeo faris grandajn aviadilajn detruajn atakojn kontraŭ la stacidomoj de Győr, Ipolyság, Feketehalom kaj Ózd
- Stalinismo
- 1955: Chivu Stoica iĝis ĉefministro de Rumanio
- 1956: Władysław Gomułka iĝis unua sekretario de Pola Unuiĝinta Laborista Partio por konvinki la polan socion pri destalinigo — reginta 14 jarojn, la plej longe el polaj komunistaj gvidantoj
- 1959: Malfermo de la Solomon R. Guggenheim Museum en Novjorko, projektita de Frank Lloyd Wright
- 1959: D-ro Wernher von Braun, altranga raketinĝeniero en la Tria Regno, aliĝis al NASA
- 1963: Lasta pola partizano de la subtera sendependiga kaj kontraŭkomunisma movado, soldato de la Asocio de Armita Batalado kaj Libero kaj Sendependo serĝento Józef Franczak mortfalis dum traserĉo de Sekureca Servo
- 1966: En Historia Fakultato de Varsovia Universitato dum kunsido de la Asocio de Socialisma Junularo profesoro Leszek Kołakowski kritikis situacion regantan en Pollando
- 1966: Kunveno de prezidentoj el Barato, Egiptio kaj Jugoslavio Indira Gandhi, Naser kaj Josip Broz Tito komenciĝis en Delhio instigante ĉesigi la bombadon kontraŭ Vjetnamio
- 1967: Konsuma milito: soveta raketa militoŝipo sinkigis israelan destrojeron — 47 maristoj pereis
- 1969: Willy Brandt, gvidanto de Socialdemokratia Partio de Germanio, iĝis kanceliero de Federacia Respubliko Germanio
- 1969: Generalo Siad Barre rezulte de sia puĉo kontraŭ antaŭa prezidento transprenis la regopovon en Somalio
- 1970: Usonano Garrick Ohlsson gajnas la Ŝopeno-konkurson en Varsovio
- 1972: Aviadilo de Olympic Airlines kraŝis ĉe marbordo de Atiko - 37 pasaĝeroj dronis, 19 sukcesis atingi la marbordon
- 1978: Pilotanta aviadileton Frederic Valentich pereis super Markolo Bass flugante direkte al Reĝinsulo - pli frue li informis aviadilejon en Melburno pri postkuranta lin Nifo
- 1983: Konferenco Ĝenerala pri Pezoj kaj Mezuroj fiksis redifinon de metro
- 1984: En la provinco Vorarlbergo, La Verduloj - La Verda Alternativo unuafoje eniris al Aŭstria parlamento
- 1986: Marŝala Insularo sendependiĝis (de Usono)
- 1987: En malsanulejo de Ĝafna, norde de Srilanko, barataj soldatoj masakris 68-70 malsanulojn kaj skipon de tamila nacieco
- 1988: En Vilno komenciĝis fonda kongreso de Litova Rekonstrua Movado - inter la unuaj estis renovigita Arkikatedralo Baziliko de Vilno
- 1993: Murdo de prezidento Melchior Ndadaye kaŭzis eksplodon de Burunda enlanda milito
- 1994: Usono kaj Nord-Koreio subskribis interkonsenton deviganta ĉi-lastan ĉesigi sian programon pri nukleaj armiloj
- 1999: Dua Ĉeĉenia milito: 140 personoj pereis kaj kelkcent vundiĝis rezulte de misila pripafo de la centro de Grozno fare de armeaj trupoj
- 2001: Kadre de Projekto Sojuz en la Internacia Kosmostacio ekflugis sudafrika kosmoturisto Mark Shuttleworth
- 2002: En Munkeno komenciĝis laboroj ĉe Allianz Arena, unu el la plej modernaj stadionoj en la mondo
- 2003: Malkovro de Eriso, la plej granda nanoplanedo
- 2003: Papo Johano Paŭlo la 2-a nomumis 30 novajn kardinalojn
- 2004: Demisio de la ĉefministro de Libano Rafik Hariri
- 2005: Ĉeĥio: komenco de regula cifereca televida elsendo, komence nur por Prago kaj parto de la Mezbohemia regiono
- 2007: Svisa Popolpartio gajnis parlamentan voĉdonon
- 2010: Nova flago de Birmo oficialiĝis
- 2010: Sergej Sobjanin iĝis urbestro de Moskvo
- 2013: 7 personoj (inkluzive de atencintino, la edzino de Doku Umarov) pereis, kaj 37 estis vunditaj rezulte de bombeksplodo en aŭtoĉaro en la urbo Volgogrado (Rusio)
- 2013: Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj en Strasburgo agnoskis, ke oni ne povas pritaksi la rusian enketon pri la Katina murdado de polaj oficiroj, kaj Rusio ne allasis nehoman kaj humilan traktadon de viktim-parencoj — decida argumento por juĝistoj estis tro longa tempoperiodo
- 2014: Sudafrika kuristo Oscar Pistorius estis kondamnita al 5 jaroj de mallibero pro senatenta murdo de sia kunulino
- 2015: Sudkoreo Seong-Jin Cho gajnis unuan lokon en la 17-a Internacia Piana Konkurso Fryderyk Chopin en Varsovio
- 2016: Kameruno: troŝarĝita pasaĝera trajno veturanta de Jaundo ĝis Dualao elreliĝis en Eseka - 73 personoj pereis kaj ĉ. 600 vundiĝis
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 240-a tago de la rusa agreso: Pasintsemajne pro ukrainaj pripafoj pereis 10 irananoj, kiuj instruis rusiajn soldatojn uzi senpilotajn aviadilojn, i.a. kontrolis atakojn al Mikolajiv kaj Odeso; pasinttage rusoj perdis i.a. 28 soldatojn kaj 2 magazenojn kun municio; ĝis 2 mil mobilizitajn rusojn atingis Ĥersonan provincon por kompletigi perdojn — en la provinco Armitaj Fortoj de Ukrainio liberigis 88 setlejojn, kie vivas ĉ. 12 mil personoj; en Donecka provinco en 7 el 43 liberigitaj lokoj praktike mankas loĝantoj; unua nokto sen bomba alarmo en Dnipropetrovska provinco depost pli ol 3 monatoj
- Mondreago: Konsilio de Eŭropo: Eŭropa Unio destinos 40 mld da eŭroj el sankcie frostigita rusia mono por rekonstrui Ukrainion, kaj sekvajare transdonados pomonate 1,5 mld da euroj kiel helpo; Britio transdonos 10 mln da britaj pundoj por humanitara helpo al ukrainoj en Pollando; en Rusio 10 mil rekrutoj kadre de mobilizo revenis hejmen pro diversaj kialoj; nepo de pli juna frato de John F. Kennedy malkaŝis, ke batalis en Ukrainio; poloj komencis kolekti monon por 3 helikopteroj, evakuontaj vunditajn soldatojn en Ukrainio; UN informis, ke preskaŭ 18 mln de ukrainoj, t.e. pli ol 40%, bezonas humanitaran helpon
- 2023: Memormarŝo laŭ itinero de Józef Franczak (Świdnik-Piaski), lasta partizano en Pollando
- 1328: Ĵu Juanĵang, ĉina fondinto de la Dinastio Ming kaj ties unua imperiestro (m. 1398)
- 1449: Aleksandro Sforza, itala kondotiero (m. 1473)
- 1449: Georgo Plantaĝeneto (duko de Clarence), frato de Eduardo la 4-a (Anglio) kaj Rikardo la 3-a (Anglio) (m. 1478)
- 1650: Jean Bart, flandra korsaro, franca admiralo (m. 1702)
- 1668: Mihály Cserei, hungara historiverkisto, sikula nobelo (m. 1756)
- 1701: Johann Friedrich Schönemann, germana aktoro kaj teatra pioniro (m. 1782)
- 1706: Johann Rudolf Kiesling, germana teologo kaj orientalisto (m. 1778)
- 1764: János Bihari, hungara violonisto (m. 1827)
- 1772: Samuel Taylor Coleridge, angla poeto (m. 1834)
- 1790: Alphonse de Lamartine, franca poeto, politikisto, unua kreinto de la franca romantikismo (m. 1869)
- 1833: Alfred Nobel, sveda kemiisto, inventisto de dinamito kaj fondinto de la Nobel-premio (m. 1896)
- 1843: Austin Richardson, brita esperantisto, abato, partoprenanto de UK 1913, animo de Katolika Esperanto-movado, prezidanto de IKUE, direktoro de "Espero Katolika", vic-prezidanto de Belga Ligo Esperantista, defendanto de Lingvo Internacia kontraŭ idistoj (m. 1913)
- 1846: Edmondo De Amicis, itala verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1908)
- 1869: József Tóthfalusi, hungara reformita pastro, eklezia verkisto (m. 1940)
- 1873: Josef Riedler, aŭstra politikisto kaj pedagogo (m. 1965)
- 1874: Henri Guisan, svisa generalo, ĉefkomandanto de Svisa Armeo (m. 1960)
- 1878: Gyula Krúdy, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1933)
- 1880: Viking Eggeling, sveda grafikisto kaj filmisto (m. 1925)
- 1881: Paul Franke, germana eldonisto, reklama fakulo (m. 1984)
- 1882: Maximiliano Hernández Martínez, salvadora generalo, politikisto, teozofo, prezidento (m. 1966)
- 1894: Edogawa Ranpo, japana krimromanisto (m. 1965)
- 1903: Marek Wajsblum, pola-juda historiisto, pedagogo kaj redaktoro, doktoro de filozofio, soldato de la Pola Armeo en Sovetunio, publikiginta en "Esperantologio", interlingvisto, kunkreinto de Laborista Esperanto-movado en Pollando, instruanta Esperanton en Islando, redaktoro de "The Worker Esperantist", populariganto de kvakerismo (m. 1962)
- 1907: Katarzyna Szymon, pola mistikulino, stigmatulino kaj viziulino (m. 1986)
- 1911: Helena Bušová, ĉeĥa aktorino (m. 1986)
- 1912: Georg Solti, brita-hungara dirigento (m. 1997)
- 1914: Martin Gardner, usona verkisto, iluziisto kaj matematikisto (m. 2010)
- 1916: František Roman Dragoun, ĉeĥa portretisto (m. 2005)
- 1917: Dizzy Gillespie, usona pionira ĵaza trumpetisto kaj kantisto (m. 1993)
- 1925: Celia Cruz, kuba kantistino (salso) (m. 2003)
- 1927: János Körmendi, hungara aktoro kaj verkisto (m. 2008)
- 1929: Ursula K. Le Guin, usona verkistino de sciencfikcio kaj fantasto (m. 2018)
- 1937: Zsigmond Bálint, rumania hungara inĝeniero kaj fotisto
- 1940: Manfred Mann, sudafrika-brita muzikisto
- 1941: Marcell Jankovics, hungara grafikisto, reĝisoro, verkisto
- 1943: Tariq Ali, pakistana verkisto, historiisto kaj reĝisoro
- 1943: István Preitl, rumania hungara inĝeniero pri elektro, profesoro
- 1944: Ferenc Wanek, rumania hungara geologo, scienchistoriisto
- 1949: Benjamin Netanjahu, ĉefministro de Israelo
- 1953: Peter Mandelson, brita politikisto, membro de la Eŭropa Komisiono
- 1954: József Szabó, rumania hungara agronomo
- 1957: Miron, pola ortodoksa kleriko, brigada generalo, pereinta dum la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010
- 1958: Andre Geim, soveta, nederlanda fizikisto, Nobelpremiita pri grafeno
- 1959: Vilmos Tánczos, hungara etnografo esploranta spiritecon de ĉangohungaroj
- 1963: István Mihály, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, verkisto
- 1969: Salman bin Hamad Al Ĥalifa, kronprinco de Barejno
- 1975: Andrej Turkin, rusia militisto, partopreninto de liberigo de la ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano, Heroo de Rusio
- 1980: Kim Kardashian, usona fotomodelulino
- 310: Eŭsebio, greka papo, ekziligito, sanktulo
- 1125: Kosmas, ĉeĥa kronikisto (n. 1045)
- 1221: Alix de Thouars, dukino de Bretonio (n. 1201)
- 1422: Karlo la 6-a, reĝo de Francio (n. 1368)
- 1460: Dominiko el Prusio, germana teologo (n. ĉirkaŭ 1384)
- 1494: Gian Galeazzo Maria Sforza, duko de Milano (n. 1469)
- 1556: Pietro Aretino, itala verkisto (n. 1492)
- 1558: Julius Caesar Scaliger, itala humanisto, poeto, naturalisto, erudiciulo, kuracisto, filozofo kaj botanikisto (n. 1484)
- 1638: Willem Blaeu, nederlanda kartografo kaj eldonisto (n. 1571)
- 1708: Kata Szidónia Petrőczi, hungara poetino kaj tradukistino (n. ĉirkaŭ 1658)
- 1773: Johann Conrad Schlaun, germana arkitekto de baroko (n. 1695)
- 1803: Anton Georg Hauptmann, germana arkitekto kaj ĉasisto
- 1805: Horatio Nelson, brita mararmea oficiro, venkinto en la batalo apud Trafalgar (n. 1758)
- 1805: Cosme de Churruca, hispana nobelo, maristo kaj sciencisto (n. 1761)
- 1849: Friedrich von Müller, germana juristo kaj politikisto (n. 1779)
- 1874: Mariano Fortuny, hispana pentristo, reprezentanto de orientismo (n. 1838)
- 1884: Friedrich Adolf Wandersleb, germana muzikisto kaj pedagogo (n. 1810)
- 1886: José Hernández, argentina verkisto, ĵurnalisto, poeto (n. 1834)
- 1905: Hermann Usener, germana filologo kaj religiosciencisto (n. 1834)
- 1905: Karl Kehrbach, germana pedagogo kaj eldonisto (n. 1846)
- 1914: Adam Massinger, germana astronomo (n. 1888)
- 1931: Arthur Schnitzler, aŭstra kuracisto kaj dramaturgo (n. 1862)
- 1940: Eduard Stettler, svisa juristo kaj esperantisto, aŭtoro de la statuto de UEA kaj biografio pri Hector Hodler, vicdirektoro de UEA kaj ties prezidanto ĝis UK 1934 (n. 1880)
- 1940: Willi Münzenberg, germana eldonisto, politikisto kaj entreprenisto amaskomunikila (n. 1889)
- 1942: Władysław Jougan, aŭstra kaj pola teologo kaj historiisto
- 1944: Hilma af Klint, sveda pentristino (n. 1862)
- 1958: Christian Graversen, dana esperantisto, tradukisto de filozofo kaj mistikulo Martinus (n. 1885)
- 1963: Józef Franczak, lasta pola partizano de kontraŭkomunista kaj sendependiga movado, murdita (n. 1918)
- 1967: Ejnar Hertzsprung, dana astronomo kaj kemiisto, kontribuinto al la diagramo de Hertzsprung-Russell (n. 1873)
- 1968: Gábor Pál, rumania hungara politikisto, publicisto (n. 1883)
- 1969: Wacław Sierpiński, pola matematikisto, kunfondinto de la pola skolo matematika kaj la unua matematika revuo "Fundamenta Mathematicae", dum la Soveta-Pola Milito kontribuinta al rompo de soveta militista ĉifro (n. 1886)
- 1969: Jack Kerouac, usona verkisto (n. 1922)
- 1979: Antal Madarász, hungara instruisto, geografo (n. 1933)
- 1980: Hans Asperger, aŭstra pediatro priskribinta perturbon nomatan sindromo de Asperger (n. 1906)
- 1984: François Truffaut, franca filmreĝisoro, aktoro kaj produktoro (n. 1932)
- 1984: Carl Holböck, aŭstra pastro romkatolika kaj profesoro pri kanona juro (n. 1905)
- 1984: Lajos Őze, hungara aktoro (n. 1935)
- 1990: Prabhat Ranjan Sarkar, barata filozofo, socia revoluciulo, spirita gvidanto (n. 1921)
- 1991: Grzegorz Grzeban, ĥemiisto kaj ŝakludanto pola (n. 1902)
- 1994: Burt Lancaster, usona akrobato kaj aktoro (n. 1913)
- 2004: Jean Dondelinger, luksemburgia politikisto kaj diplomato (n. 1931)
- 2012: Antoni Dobrowolski, pola pedagogo, la plej aĝa malliberulo de koncentrejo Aŭŝvico (n. 1904)
- 2014: Gough Whitlam, ĉefministro de Aŭstralio (n. 1916)
- 2016: Manfred Krug, germana aktoro kaj kantisto (n. 1937)
- 2021: Bernard Haitink, nederlanda dirigento (n. 1929)
La 21-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):