La 1-a de oktobro estas la 274-a tago de la jaro (la 275-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 91 tagoj restas.
Je la 1-a de oktobro okazis, interalie:
- -331: Armeo de makedona reganto Aleksandro la Granda frakasis fortojn de la persa reĝo Dario la 3-a en la batalo de Gaŭgamela
- 366: Damaso la 1-a iĝis papo
- 959: Edgaro kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1228: En okcidenta Estonio establiĝis episkopujo Osilia, ekzistanta ĝis 1560
- 1273: Rudolfo la 1-a el habsburga dinastio iĝis unua romia-germana imperiestro de la Sankta Romia Imperio - fino de la germana kvaronjarcenta granda senreĝeco
- 1331: Reĝo de Ĉeĥio Johano de Luksemburgio, pretendanta al pola krono, interkonsente kun la ordeno de germanaj kavaliroj invadis Grandpolujon
- 1415: Ĉeĥa katolika nobelaro kunvenis en Český Brod por formi defendan union kontraŭ naskiĝanta husana movado
- 1553: Maria la 1-a kroniĝis kiel reĝino de Anglio
- 1608: Sur ferdeko de angla ŝipo Mary and Margaret alvenas al setlejo Jamestown en Virginio kvin unuaj polaj elmigrintoj en Nordameriko
- 1653: Moskvo: Rusa carlando aprobis Rus-Polan militon kontraŭ Respubliko de Ambaŭ Nacioj por subteni la kozakan hetmanon Bohdan Ĥmelnickij
- 1774: Portugalio: Markizo de Pombal publikigis dekreton, kiu malpermesas portugalan inkvizicion
- 1795: Francio aneksis Aŭstrian Nederlandon
- 1798: En Varsovio fondiĝis sekreta Societo de Polaj Respublikanoj por la prusa kaj aŭstra aneksaĵoj, kies ĉefgvidanto estis Tadeusz Kościuszko
- 1800: Surbaze de traktato el Sankta ldefinso Hispanio konsentis redoni al Francio Luizianon
- 1810: Familio de Ŝopeno kun sia 7-monata Frederiko translokiĝis de Żelazowa Wola (apud Sochaczew) al Varsovio - ekloĝis en Varsovia Universitato, en la konstruaĵo de Orientalistika Fakultato
- 1817: Sekreta studenta patriota Filomata asocio fondiĝis en Vilna Universitato
- 1829: Universitato de Kaburbo fondiĝis (kiel South African College)
- 1843: Brita semajnrevuo "News of the World" aperis kiel dimanĉa aldono al "The Sun" - ambaŭ aĉetitaj de Rupert Murdoch en 1969
- 1866: Germana astronomo Karl Theodor Robert Luther malkovris duopan asteroidon Antiopo
- 1869: Vieno: Aŭstrio-Hungario eldonis unuan poŝtkarton
- 1877: Kanada-usona astronomo James Craig Watson malkovris asteroidon Andromaĥo
- 1884: Vaŝingtona Konferenco decidis enkonduki horzonon sur la tuta Tero
- 1886: Novjorko: prezidento Grover Cleveland inaŭguris Statuon de Libereco
- 1888: Insulon Nauru en Pacifika Oceano atingis unuaj germanaj setliĝintoj
- 1890: Usona kongreso kreis Nacian Parkon Yosemite
- 1891: Kalifornio: en Palo Alto oficiale malfermiĝis privata Universitato Stanford kun 550 studentoj, fondita de Guberniestro de Kalifornio
- 1892: Universitato de Ĉikago inaŭguris sian agadon
- 1908: Usono: pasaĝera aŭto Ford Modelo T ekproduktita de Ford Motor Company - akirebla por averaĝa mezklasa usonano
- 1911: Itala-turka milito: itala armeo konkeris Tripolon
- 1916: Irlando enkondukis Mezan Tempon de Grenviĉo
- 1916: En Germanio oni enkondukis unuan en la historio tempoŝanĝon je vintra
- Unua Mondmilito
- 1919: Pola-ukraina milito finiĝis
- 1920: Respubliko Prusujo: Berlino, post alligo de kelkaj urboj kaj kelkdeko de vilaĝoj, atingis 3,8 milionojn da loĝantaro
- 1922: Litovio: nacia valuto, litova lido, estis enkondukita kiel unu el la plej stabilaj valutoj en intermilita periodo en Eŭropo
- 1922: Pollando: tiutempe germana Zabrze ricevis urborajton kiel Hindenburg in Oberschlesien
- 1924: Rumana Ortodoksa Eklezio aprobis gregorian kalendaron
- 1930: Stalinismo: en Moskva Kremlo estis eksplodigita Ĉudov-monaĥejo
- 1930: En Jerusalemo oni unuafoje flamigis stratlanternojn
- 1936: Generalo Francisco Franco anoncis sin ŝtatestro kaj armeestro
- 1938: Germana okupo de Ĉeĥoslovakio komencita: laŭ Munkena interkonsento germana armeo eniris al Ĉeĥoslovakio kaj aneksis Sudetion kaj Pollando aneksis Zaolzie
- 1940: Albert Einstein estis ĵurigita kiel civitano de Usono
- 1940: Plena suna eklipso videbla super Amazona arbaro, Atlantiko kaj Suda Afriko
- Dua Mondmilito
- 1946: Nurenbergaj procesoj: oni anoncis verdiktojn kontraŭ gvidantoj de Tria Regno - mortkondamnitaj estis i.a. Alfred Jodl, Hermann Göring, Joachim von Ribbentrop; en la nazia centro Nurenbergo oni enkondukis novan juran kategorion: krimoj kontraŭ la homaro
- 1946: Mensa, internacia organizaĵo de homoj kun alta IQ, estas fondita en Britio
- 1949: Historio de Ĉinio
- 1950: Malfermo de la metroo de Stokholmo
- 1950: Litovio: Kaŭna Regionbiblioteko estis fondita
- 1950: Okcidenta Berlino adoptis apartan konstitucion
- 1958: Fondo de NASA, usona agentejo de kosma esplorado kaj studo
- Senkoloniigo
- 1962: Okcidenta Papuo subiĝis al kontrolo de Unuiĝintaj Nacioj - la 1-an de majo 1963 estis transdonita al Indonezio
- 1964: Japanio: malfermo de la unua en la mondo Ŝinkansena linio Tōkaidō de la grandrapida trajno Ŝinkanseno
- 1969: Metroo de Pekino malfermita
- 1971: Malfermo de Walt Disney World Resort en Florido
- 1973: Fermo de Mallarĝtrakaj tramvojoj en Ostrava-regiono
- 1977: Brazila futbalisto Pelé finis sian sportan karieron ludante en adiaŭa matĉo en la Stadiono Giants
- 1978: Tuvalo fariĝis sendependa de Britio
- 1982: Helmut Kohl iĝis kanceliero de Federacia Respubliko Germanio
- 1983: Pollando: inaŭguro de la Monumento al Eta Insurekciano en Varsovio
- 1985: Israelaj aviadiloj bombis ĉefkomandejon de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino apud Tunizo - 60 palestinanoj pereis, 70 vundiĝis
- 1988: Miĥail Gorbaĉov iĝis prezidanto de la Supera Soveto de Sovetunio
- 1989: De Varsovio foriris al Federacia Respubliko Germanio trajno kun 809 orientgermanaj rifuĝintoj
- 1990: En Ruando eksplodis enlanda milito
- 1991: Jugoslava Popola Armeo kun ĉetnikoj komencis invadi Dubrovnik kun ĉirkaŭaj urboj
- 1991: En Orientaj Katolikaj Eklezioj ekvalidis Kodo de la kanonoj de la orientaj Eklezioj
- 1993: Pollando: Frampol reakiris urborajton
- 1994: Palaŭo fariĝis sendependa de la usona (laŭ UN-mandato farita) administrado
- 1994: Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo fondiĝis
- 1998: Eŭropolo fondiĝis
- 1999: Edith Stein anoncita de Johano Paŭlo la 2-a Patronino de Eŭropo
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a sanktigis 120 ĉinajn martirojn
- 2003: Lige al alproksimiĝanta eniro de Pollando al Eŭropa Unio persona trafiko kun Belorusio, Rusio kaj Ukrainio ekpostulis vizon
- 2006: Socialdemokratia Partio de Aŭstrio gajnis parlamentan balotadon
- 2007: Ĉina Centra Televido komencis disaŭdigi en la hispana kaj franca
- 2008: Supera Kortumo de Rusia Federacio malkondamnis imperiestron Nikolaon la 2-a kaj ties familion, ekzekutitajn en 1918
- 2009: En Pollando oni malkaŝis eksterleĝan politikan lobiadon pri hazardo ene de reganta Civitana Platformo
- 2012: En kolizio de pramoj apud Honkongo 39 personoj pereis kaj 92 vundiĝis
- 2014: Estinta ĉefministro de Norvegio Jens Stoltenberg iĝis ĝenerala sekretrio de NATO
- 2015: En Varsovio komenciĝis la 17-a Internacia Pianista Konkurso nome de Frederiko Chopin
- 2017: Referendumo pri sendependiĝo de Katalunio en 2017
- 2017: Senkomunismigo: en Pollando ĝis 50 mil funkciuloj de totalisma reĝimo, laborintaj en 1944-1990, perdis altajn pensiojn — oni reduktis ilin al la averaĝaj
- 2018: Rusio: sur la Krimea ponto komenciĝis trafikado de ĉiuj veturiloj
- 2020: En Ĝenevo pola futbalisto Robert Lewandowski estis honorigita kiel la plej bona futbalisto kaj avanulo de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA en Eŭropo por la sezono 2019/20
- 2021: En Pollando pro multnombraj kontraŭleĝaj enmigrintoj ekvalidis por pluaj 60 tagoj la eksterordinara stato ĉe la landlimo kun Belorusio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- -86: Salustio, romia historiisto, politikisto kaj poeto inklinanta al pitagorismo (m. -34)
- 208: Aleksandro Severo, imperiestro de Romio, adepto de sinkretismo (m. 235)
- 1207: Henriko la 3-a, reĝo de Anglio (m. 1272)
- 1480: Gaetano Thiene, itala juristo, pastro kaj sanktulo (m. 1547)
- 1507: Jacopo Vignola, itala arkitekto kaj teoriulo de la Itala Renesanco (m. 1573)
- 1539: Petr Vok z Rožmberka, ĉeĥa nobelo, kies kastelo en Třeboň estis grava renkontiĝloko de ĉeĥaj kaj eŭropaj politikistoj (m. 1611)
- 1541: Álvaro de Mendaña de Neira, hispana navigisto malkovrinta Salomoninsulojn (m. 1595)
- 1554: Leonardus Lessius, flandra jezuito kaj moralteologo, kritikanto de antaŭdestinismo, akuzita pri duonpelagianismo (m. 1623)
- 1678: Michael Richey, germana poeto, filologo, naturscienculo (m. 1761)
- 1685: Karolo la 6-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1740)
- 1713: Gedeon Ráday, hungara poeto, tradukisto kaj politikisto (m. 1792)
- 1754: Paŭlo la 1-a, imperiestro de la Rusia Imperio, murdita (m. 1801)
- 1762: Anton Bernolák, slovaka pastro kaj lingvisto, kodiganto de ortografio kaj gramatiko de la slovaka lingvo (m. 1813)
- 1791: Sergio Aksakov, rusa verkisto, tradukisto el la malnovgreka kaj franca lingvoj, amanto de slavaj kulturoj (m. 1859)
- 1826: Carl Theodor von Piloty, germana historia pentristo, reprezentanto de realisma historiismo (m. 1886)
- 1835: Ádám Politzer, hungara-aŭstria kuracisto kaj anatomo, otorinolaringologo (m. 1920)
- 1839: Ferenc Sólyom Fekete, hungara juristo, prezidanto de tribunalo de Deva (m. 1906)
- 1847: Annie Besant, angla-barata teozofino, feministino kaj verkistino, la dua gvidantino de Teozofia societo (m. 1933)
- 1852: Richard Kralik aŭstra historiisto, verkisto kaj filozofo, membro de la movado Revivigo katolika (m. 1934)
- 1862: Karel Macháček, ĉeĥa ŝtata oficisto, prezidanto de Bohema Klubo Esperantista (m. 1913)
- 1865: Paul Dukas, franca komponisto kaj muzikinstruisto (m. 1935)
- 1872: Theodor Scheffer, germana pedagogo (m. 1945)
- 1876: Béla Tankó, hungara filozofo, profesoro (m. 1946)
- 1884: Sándor Ferenczi, hungara arkeologo (m. 1945)
- 1887: Hector Hodler, svisa esperantisto debutinta kiel adoleskulo per kunfondo kun Edmond Privat de junulara Esperanto-klubo kaj gazeto "Juna Esperantisto", verkinto de artikoloj en "Tra la Mondo", organizanto de la 2-a UK 1906, redaktoro de "Esperanto", fondinto de UEA kaj ties direktoro (m. 1920)
- 1889: Hector Vermuyten, flandra esperantisto, aktivulo de La Verda Stelo (Antverpeno), tradukisto, ĉefa kontribuinto al Belga Antologio (m. 1966)
- 1899: Lajos Bárdos, hungara komponisto, muziksciencisto (m. 1986)
- 1903: Julián Borsányi, hungara milithistoriisto, ĵurnalisto, laboranto kaj spertulo de Radio Libera Eŭropo (m. 1992)
- 1903: Vladimir Horowitz, usona pianisto, unu el la plej grandaj pianistoj de la 20-a jarcento (m. 1989)
- 1906: Jiří Kořínek, ĉeĥa esperantista poezia tradukisto de ĉirkaŭ 500 originalaj kaj 550 tradukitaj poemoj kaj muziktekstoj, kontribuanta al Slovaka Antologio, honora membro de ĈEA, enestanta en Esperanta antologio (m. 1988)
- 1910: Bonnie Parker, usona eksterleĝulo, murdita (m. 1934)
- 1913: Erzsébet Zsombory, rumania hungara pentristino, operkantistino (m. 1997)
- 1920: Walter Matthau, usona aktoro (m. 2000)
- 1922: Chen Ning Yang, ĉina-usona Nobelpremiita teoria fizikisto, okupiĝanta pri malfortaj nukleaj fortoj
- 1924: Jimmy Carter, usona Nobelpremiita prezidento, membro de la Klubo de Madrido
- 1928: Ĵu Ronĝi, ĉefministro de Ĉinio, posteulo de la dinastio Ming
- 1930: Philippe Noiret, franca teatra, filma kaj televida aktoro (m. 2006)
- 1935: Julie Andrews, angla aktorino, kantistino, kaj verkistino
- 1938: Andrzej Paczkowski, pola historiisto, montogrimpisto, konsiliano de la Instituto pri Nacia Memoro
- 1939: Enikő Máthé, rumania hungara kemiistino
- 1940: Richard Corben, usona ilustristo kaj bildliteratursto, aŭtoro de komiksoj (m. 2020)
- 1943: Jean-Jacques Annaud, franca reĝisoro
- 1945: Piroska Molnár, hungara aktorino, voĉoaktoro, aktoro de la nacio
- 1947: Aaron Ciechanover, israela Nobelpremiita biokemiisto
- 1952: Károly Bari, hungara cigano, poeto, tradukisto, grafikisto
- 1952: István Szedlacsek, rumania hungara kemiisto laboranta en kuracilfabriko, fakverkisto
- 1954: Stanislava Chrdlová, ĉeĥa pedagogino instruanta la ĉeĥan lingvon kaj esperanton, edzino de Petr Chrdle, gvidanto de Esperanto-eldonejo KAVA-PECH (m. 2000)
- 1956: Andrus Ansip, estona politikisto, ĉefministro de Estonio
- 1956: Theresa May, brita politikistino, gvidantino de Konservisma Partio, ĉefministrino de Britio
- 1957: Éva Tardos, hungara-usona matematikistino, profesorino, membrino de Hungara Scienca Akademio
- 1963: Béla Buzogány, rumania hungara/hungara aktoro, redaktoro
- 1984: Mónica Spear, venezuela aktorino kaj manekeno, partoprenantino de Fraŭlino Universo, murdita (m. 2014)
- 1989: Brie Larson, usona aktorino, reĝisorino kaj kantistino
- 654: Sankta Bavo, belga sanktulo de katolika kaj ortodoksa eklezioj (n. ĉirkaŭ 589)
- 686: Temmu, imperiestro de Japanio ordoninta skribe reverki japanan mitologion, kio rezultigis Koĝiki (n. 631)
- 959: Edwy, reĝo de Anglio (n. ĉirkaŭ 941)
- 1040: Alano la 3-a, duko de Bretonio, murdita (n. 997)
- 1404: Bonifaco la 9-a, papo (n. 1356)
- 1499: Marsilio Ficino, itala poeto, filologo, astrologo, filozofo, renesanca humanisto, tradukisto kaj komentisto de Platono kaj Plotino, aŭtoro de la termino "platona amo" (n. 1433)
- 1574: Maarten van Heemskerck, nederlanda pentristo (n. 1498)
- 1640: Claudio Achillini, itala teologo, juristo, filozofo, matematikisto kaj poeto (n. 1574)
- 1684: Pierre Corneille, franca dramisto, ano de Franca Akademio (n. 1606)
- 1708: John Blow, angla komponisto kaj orgenisto (n. ĉirkaŭ 1649)
- 1716: Giovanni Battista Bassani, itala komponisto, violonisto kaj orgenisto (n. ĉirkaŭ 1657)
- 1778: Washington Shirley, angla grafo, amatora astronomo (n. 1722)
- 1789: Jerónimo Grimaldi, ital-hispana politikisto kaj diplomato (n. 1710)
- 1808: Thomas Thorild, sveda poeto, feministo, literatura kritikisto, filozofo (n. 1759)
- 1827: Wilhelm Müller, germana poeto (n. 1794)
- 1858: Alois Negrelli, itala inĝeniero kaj fervojpioniro (n. 1799)
- 1864: Christian Friedrich Buschmann, germana instrumentfaristo ŝatanta buŝharmonikon (n. 1805)
- 1885: Anthony Ashley-Cooper, angla politikisto, filantropo, socia reformisto, gvidanto de la Eklezio de Anglio (n. 1801)
- 1901: Abdur Rahman Ĥano, emiro de Afganio, konata de la masakro de hazaroj kaj nuristananoj (n. 1844)
- 1906: Christian Mali, germana artopentristo kaj profesoro, kies pentraĵoj enestas en Biberach (Riß) (n. 1832)
- 1911: Wilhelm Dilthey, germana filozofo (n. 1833)
- 1935: Vladimir Giljarovskij, rusa verkisto kaj raportisto, memoraĵisto pri vivo en la antaŭrevolucia Moskvo (n. 1855)
- 1938: Aĥilo Tellini, itala friula geologo, lingvisto pri ladina lingvo, tradukisto, vortaristo kaj fondinto de itala Katedro de Esperanto (n. 1866)
- 1944: Stefan Kwaśniewski, pola ĵurnalisto, felietonisto, soldato de Pola Enlanda Armeo, partoprenanto de la ribelo de Varsovio kiel kaŝpafisto (n. 1898)
- 1945: Sándor Mikola, hungara fizikisto, instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1871)
- 1952: John Langenus, belga futbal-arbitraciisto (n. 1891)
- 1959: Enrico de Nicola, unua prezidento de Italio, prezidanto de la senato, prezidanto de la konstitucia kortumo (n. 1877)
- 1959: János Palkó, rumania hungara pedagogo, lernolibroverkisto (n. 1904)
- 1968: Romano Guardini, itala-germana katolika filozofo de religio, verkisto, teologo (n. 1885)
- 1972: Louis Leakey, kenja-brita paleoantropologisto kaj arkeologo, malkovrinto de homo habilis (n. 1903)
- 1974: László Ady, rumania hungara lokhistoriisto (n. 1900)
- 1977: Rudi Graetz, germana financoficisto kaj komunisto, kunfondinto de la Internacio de Proleta Esperantistaro, funkciulo de la Mondpaca Esperantista Movado, prezidanto de la Centra Laborrondo Esperanto en la Kulturligo de GDR, iniciatinto de konsultiĝoj de Esperanto-asocioj en Orienta Bloko (n. 1907)
- 1980: Éva Maxim, rumania hungara muzikinstruistino, lernolibroverkistino (n. 1900)
- 1981: István Kádár, rumania hungara matematikisto, instruisto (n. 1930)
- 1982: Andor Kolozsvári, hungara grafikisto, scenarlibretisto (n. 1900)
- 1986: Artur Bormann, germana interlingvisto, aktivulo de Esperanto-movado en Germanio, honora membro de UEA, (n. 1903)
- 1986: Barbara Sadowska, pola poetino kaj kontraŭkomunisma aktivulino (n. 1940)
- 1994: Arminio Rothstein, aŭstra pedagogo, klaŭno kaj pupludisto (n. 1927)
- 1996: Miklós Dános, rumania hungara ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1923)
- 2002: Marem Arapĥanova, unua kaŭkazanino honorita kiel Heroo de Rusio, murdita de ĉeĉenaj teroristoj (n. 1963)
- 2009: Otar Ĉiladze, kartvela verkisto (n. 1933)
- 2010: Audouin Dollfus, franca astronomo (m. 1924)
- 2012: Eric Hobsbawm, brita marksisma historiisto (n. 1917)
- 2013: Tom Clancy, usona verkisto (n. 1947)
- 2014: Andrzej Zaborski, pola orientalisto, profesoro de Jagelona Universitato, redaktoro de "Folia Orientalia" (n. 1942)
- 2014: Lynsey de Paul, angla kantistino kaj kantaŭtorino (n. 1950)
- 2018: Charles Aznavour, franca kantisto kaj kantverkisto armendevena (n. 1924)
- 2019: Karol Tendera, pola malliberulo de la koncentrejo Aŭŝvico-Birkenau kaj de aliaj, gajninta proceson kontraŭ la germana televido ZDF, kiu disvastigas falsajn informojn pri la polaj koncentrejoj (n. 1917)
- 2019: Karel Gott, ĉeĥa kantisto (tenorulo) (n. 1939)
- 2021: Bob Mendes, flandra aŭtoro de krimromanoj (n. 1928)
La 1-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):