Romano Guardini
Persona informo
Romano Guardini
Naskiĝo 17-an de februaro 1885 (1885-02-17)
en Verono
Morto 1-an de oktobro 1968 (1968-10-01) (83-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Ludwigskirche vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj germanaitala vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de TubingenoBonna universitatoUniversitato Alberto Ludoviko de Frajburgo • Rabanus-Maurus-Gymnasium vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • verkisto • teologo • universitata instruisto • filozofopresbitero vd
Aktiva en MunkenoTübingen vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Romano GUARDINI (naskiĝis la 17-an de februaro 1885 en Verono, mortis la 1-an de oktobro 1968 en Munkeno) estis katolika, italdevena germana filozofo, verkisto kaj teologo.

Onitakse, li estis unu el la plej gravaj reprezentantoj de la katolika mondkoncepto de la 20-a jarcento.

Vivo

La familio de Romano Guardini translokiĝis unu jaron post ties naskiĝo en 1886 al Majenco (Mainz), kie li en 1903 en la Rabanus-Maurus-Gymnasium faris sian abiturian ekzamenon. Post la dusemestra studado de ĥemio en Tübingen kaj tri semestroj de nacia ekonomio en Munkeno kaj Berlino li decidis fariĝi teologo. Li studis katolikan teologion en Freiburg im Breisgau kaj Tübingen. En 1910 li sacerdotiĝis en Majenco Mainz, kaj post mallonga laboro en la animzorgado li promociis en Freiburg im Breisgau kun laboro pri Bonaventura. 1922 li habilitiĝis pri dogmatiko en Bonn denove per laboro pri Bonaventura.

En 1923 li ricevis katedron por Religifilozofio kaj Kristanan Mondkoncepto ĉe la "Humboldt-Universität" en Berlino, kie li laboris ĝis la emeritiĝo en 1939 eldevigita de la nazioj. En 1935 per sia skribaĵo Der Heiland li publike kontraŭis la nazian mitigon de la persono de Jesuo Kristo propaganditan de la Germanaj Kristanoj kaj montris stretan ligojn inter kristanismo kaj judismo.

Li kunlaboris ekde 1920 precipe en la junular-movado de kvikborno, kies spirita centro estis Burg Rothenfels super la rivero Main. En 1927 li fariĝis la kvikborn-gvidanto kaj forte influis ties klerigan laboron precipe en junularaj rondoj. En 1939 la kastelo Rotenfels estis konfiskita de la nazioj. Ĝis 1945 li vivis ĉe lia pastra amiko Josef Weiger.

Ekde 1945 li denove instruis sur katedro por Religifilozofio kaj Kristana Mondkoncepto unue ĝis 1948 en la Eberhard-Karls-Universitato en Tübingen poste en la Ludwig-Maximilians-Universitato en Munkeno ĝis 1962.

Laboro kaj efiko

Guardini laboris pri poetoj kiel Rilke, Raabe kaj Dostojevskij. Li reprezentis la vivojn kaj verkojn de filozofoj kiel Sokrato, Platono, Augustinus, Dante Alighieri, Pascal, Kierkegaard kaj Friedrich Nietzsche. Li klopodis anstataŭi la dialektikon de Hegel per ne-hegela dialogo. Estas interese, ke la "dialogo" en la post-koncilia katolika eklezio gajnis altan rangon, precipe en la ekumenaj rilatoj kaj inter la religioj.

Liaj libroj (vidu je la fino) multe influis la teologiajn interesiĝantojn de la 20a jarcento, precipe jam antaŭ al Dua Vatikana Koncilio. Li estas nomata konservulo kun rigardo antaŭen kaj renovulo kun rigardo malantaŭen.

La katolika akademio en Bavario donas regule la renoman Romano-Guardini-Premion.

Guardini-katedroj

Du katedroj portas la nomon Guardini:

Efiko

Al liaj disĉiploj oni povas kalkuli: Max Müller (filozofo), Josef Pieper, Felix Messerschmid, Heinrich Getzeny, Rudolf Schwarz (arkitekto), Fritz Leist, Walter Dirks, Urs von Balthasar, Karl Rahner kaj Hanna-Barbara Gerl-Falkovitz. Eĉ ĉe Hannah Arendt kaj Iring Fetscher troviĝas imponaj atestoj por la scienc-karisma elradiado de Romano Guardini.

Romano Guardini ricevis multajn distingojn, i.a. 1952 la paco-premion de la germana librokomerco kaj 1965 la honordoktorecon de la universitato Padua.

Verkoj

Vidu ankaŭ

Renouveau catholique

Literaturo