La 15-a de oktobro estas la 288-a tago de la jaro (la 289-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 77 tagoj restas.
Je la 15-a de oktobro okazis, interalie:
- 1080: Dum bataloj pri la germana trono okazis la batalo apud Blanka Elster
- 1401: Jan Hus estis elektita dekano de la Fakultato de Artoj ĉe la Universitato de Karolo por la vintra semestro
- 1432: Reĝlando Pollando kaj Grandprinclando Litovio kontraktis union de Grodno - unu el etapoj de Pola-Litova Unio - Ladislao la 2-a Jogajlo reakiris regopovon super Litovio
- 1522: Hernán Cortés iĝis guberniestro de Nova Hispanio - nomumita de Reĝo Karlo la 1-a de Hispanio
- 1582: Pretersaltante el la 4-a de oktobro, la katolika mondo ŝanĝas julian kalendaron al gregoria kalendaro - unue en Italio, Hispanio, Portugalio kaj Pollando kaj baldaŭ poste en aliaj landoj
- 1597: Maksimiliano la 1-a iĝis princo de Bavario
- 1604: En Hungario eksplodis unua kontraŭhabsburga ribelo de István Bocskai - unua venka batalo
- 1669: Imperiestro Leopoldo la 1-a fondis universitaton en Innsbruck
- 1783: Unua flugo per balono kun ĉeesto de franca instruisto
- 1793: Franca revolucio: reĝino de Francio Marie-Antoinette estis kondamnita al mortpuno kaj gilotinita venontan tagon
- 1805: Komenco de la Batalo de Ulm inter la franca Granda Armeo kaj Aŭstria imperio
- 1810: Milito de Hispana Sendependiĝo: apud Fuengirola 4-a Regimento de Infanterio de Varsovia Dukejo kune kun francaj dragonoj reĵetis atakon de brita ekspedicia korpuso kaj hispanaj partizanoj
- 1815: Napoleono Bonaparte estis ekziligita al la insularo Sankta Heleno
- 1843: "Journal des débats" publikigis lastan ĉapitron de la prospera romano Les Mystères de Paris de Eugène Sue
- 1861 En Varsovio rusa armeo dispelis patriotan manifestacion okaze de mortodatreveno de Tadeusz Kościuszko
- 1878: Usona firmao General Electric ekfunkciis
- 1880: Germanio: Katedralo de Kolonjo estis finkonstruita
- 1883: Belgio: konstruado de la Palaco de Justico finita
- 1894: Dreyfus-skandalo: franca oficiro Alfred Dreyfus estis arestita sub falsa riproĉo de spionado favore al Germanio
- 1905: En Litova Minsko ĉefo de Batal-Organizo de Pola Partio Socialista iĝis Józef Piłsudski
- 1911: En Lvovo instruistoj de skoltismo eldonis polan revuon "Skaut" (Skolto)
- Unua Mondmilito
- 1914: Brita krozŝipo HMS Hawke estis sinkigita de germana submarŝipo U-9 - 527 personoj pereis (kun komandanto), kaj ĉirkaŭ 70 saviĝis
- 1917: Nederlanda dancistino Mata Hari estis mortpafita en franca kazerno de Vincennes sub akuzo de spionado favore al Germanio; papo Benedikto la 15-a fondis Papan Orientan Instituton; Pollando: oni solene nomumis membrojn de Regenta Konsilio: ĉefepiskopon de Varsovio Aleksander Kakowski, prezidanton de la urbo kaj honoran prezidanton de la Partio de Reala Politiko
- 1918: Polaj deputitoj al aŭstro-hungara parlamento deklaris sian ŝtatan apartenecon kiel civitanoj de Sendependa Pola Ŝtato
- 1920: Soveta-Pola Milito:
- 1922: Ferdinando la 1-a de Rumanio kaj Maria de Rumanio kroniĝis kiel gereĝoj de Rumanio
- 1929: Instituto pri Historio de la Nacia Akademio de Sciencoj de Belorusio estis fondita
- 1932: Unua flugo de la barata flugkompanio Air India
- 1939: Inaŭguro de la Flughaveno LaGuardia, troviĝanta en Novjorka kvartalo Kvinzo
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: Intelektul-kampanjo: germana Selbstschutz masakris en arbaro proksime al Nowe Miasto Lubawskie preskaŭ 150 reprezentantojn de pola intelektularo kune kun politikistoj kaj policanoj, en Świerkówka 26 polojn; Gestapo arestis en Włocławek polan katolikan klerikaron, interalie pastron Michał Morawski - murdita en Działdowo, kaj en Bydgoszcz arestis d-ron Włodzimierz Kulmatycki - murdita verŝajne en Stutthof; Militkrimo: en distrikto Bydgoszcz de la 1-a ĝis la 15-a de oktobro germanoj murdis ĉirkaŭ 1 500 polojn, alveturigitajn de malliberejo en Bydgoszcz; en Gdynia germanoj anoncis deportadon de pola loĝantaro — ĝis decembro 50 mil poloj estis devigitaj forlasi la urbon (40% de ties loĝantaro); Pola Rezistomovado: en Varsovio fondiĝis kvar konspiraj organizaĵoj, majoro Henryk Dobrzański akceptis pseŭdonomon Hubal; germana registaro voĉdonis pri kreo de Granda Urbo Szczecin
- 1940: Germana polico murdis en Biała Podlaska 7 personojn; Batalo de Anglio: Luftwaffe komencis dutagan atakon de Londono (410 aviadiloj, 538 tunoj da bomboj); Novjorka premiero de la usona satira filmo La granda diktatoro, reĝisorita de Charlie Chaplin; ekzekuto de la prezidanto de Generalitato de Katalunio, Lluís Companys, fare de frankisma Hispanio; Skotlando: organizita en Britio Unua Pola Korpuso transprenis defendon de la marbordo (en la graflandoj de Anglio: Fife kaj Angus); Rumanio: malmobilizo de la armeo
- 1941: Germana teroro: en Ĝenerala Gubernio Hans Frank enkondukis mortpunon por judoj forlasantaj geton kaj por poloj protektantaj ilin, krome por instigantoj kun helpantoj, "ĉar ago strebata estos punata same kiel ago farita" (ne decidis juĝejoj kaj la juĝisto - ekzekutisto estis germana ĝendarmo); en Provinco Vartlando ĝis tiu ĉi tago oni arestis 792 membrojn de konspira Nacia Partio; de Varsovio al koncentrejo Aŭŝvico foriris transporto kun 108 malliberigitoj; policestro Odilo Globocnik informis pri plano germanigi distrikton Lublin; en koncentrejo Małszyce (proksime al Łowicz) troviĝis 300 polaj terkultivistoj pro malkapablo liveri kontingenton; Orienta Fronto: ariergardoj de Memstara Apudmara Armeo komencis dutagan enŝipiĝon en Odeso - rumana 4-a Armeo nur post tio orientiĝis kaj eniris la urbon; Atlantiko: 4-taga batalo de konvojo SC-48 komencita - oni sinkigis 7 ŝipojn, 1 destrojeron kaj 1 korveton
- 1942: Operaco Reinhardt: germanoj likvidis judan geton en Krośniewice, kies loĝantojn ili direktis al Ekstermejo Chełmno; Militkrimoj: en Kobrin surfronte de la juda kolumno, gvidata al morto, iras rabenoj kaj du katolikaj pastroj; germana polico pafekzekutis en Kampinos-Arbaro (proksime al Łomianki) 39 personojn de varsovia malliberejo Pawiak, pendumis en Rożki 5 personojn, kaj en Radom 10; en Londono ĉesis aperi "Revuo pri Polaj Aferoj en Brita Gazetaro"
- 1943: Militkrimo: en Sokołów Podlaski germana polico pafekzekutis pli ol 200 personojn; Pola Rezistomovado: taĉmento de Pola Enlanda Armeo frakasis kampadejon de trudlaboro (Baudienst) liberigante 200 junulojn, bruligis barakojn kunprenante vestojn kaj nutraĵon (parton disdonis al loĝantoj de la distrikto Kielce, alia partizana taĉmento same faris); prezidento de la pola ekzila registaro Władysław Raczkiewicz enkondukis en standardojn de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento la devizon "Dio, Honoro, Patrujo"
- 1944: Germanoj forkondukis de distrikto Opoczyński ĉirkaŭ 250 polojn; dua soveta okupado de Pollando: en Lublina Pollando aperis en Praga unua numero de "Życie Warszawy" (Vivo de Varsovio); dutaga operaco Panzerfaust komencita: germana armeo renversis regenton de Hungara reĝlando Miklós Horthy, kiu intencis kontrakti separisman pacon kun Sovetunio — la operaco apogita de la estro de Sagokruca Partio Ferenc Szálasi
- Postmilito
- Stalinismo
- 1950: En Germana Demokratia Respubliko okazis unua voĉdono al Popola Ĉambro
- 1952: Plejsupera Militista Juĝejo en Varsovio komencis juĝi kvar oficirojn de aviado, el kiuj tri batalis dum la dua mondmilito en la batalo de Anglio - ĉiuj estis akuzitaj pri konspira-spiona agado kaj kondamnitaj al mortpuno
- 1954: Norda Atlantiko: Uragano Hazel trairis sud-orientajn provincojn de Kanado, kie ĝi mortigis 81 homojn kaj detruis Toronton - pro entute 1200 viktimoj ĝia nomo estis retirita de nomumado
- 1956: Fortrano, unua moderna programlingvo, unuafoje liverita por komunumo de programistoj
- 1959: Ukraina naciisto Stepan Bandera estis murdita en Munkeno de oficiro de KGB Bohdan Staŝinski — kunrespondeca pri kruela genocido de poloj en 1943-1944
- 1962: Kariba krizo komenciĝis — usona spiona aviadilo fotis mezrangajn balistikajn misilojn
- 1964: Brita Laborista Partio gajnis parlamentan baloton en Britio
- 1966: En Usono fondiĝis partio de afrik-usonanoj - Nigraj Panteroj
- 1968: Traktato inter Ĉeĥoslovakio kaj Sovetunio reguligis konstantan ĉeeston de sovetiaj trupoj sur la teritorio de Ĉeĥoslovakio
- 1968: En Universitato de Surrey okazis unua koncerto de Led Zeppelin
- 1970: Anwar al-Sadat iĝis prezidento de Egiptio
- 1975: Pollando: sekve de kunligo de kvar urboj en Opola Provinco estiĝis Kędzierzyn-Koźle
- 1987: Prezidento de Burkina Faso Thomas Sankara pereis en puĉo, kiun gvidis Blaise Compaoré
- 1988: En Ĉeĥoslovakio estis fondita nova civita iniciato sub la nomo Movado de Civilaj Liberecoj, malakceptanta nedemokratiajn manierojn de la komunisma reĝimo - ĝi publikigis Demokratian Manifeston por Ĉiuj
- 1992: Rusia seria murdisto kaj kanibalo Andrej Ĉikatilo estis kondamnita al mortpuno pro 53 murdoj
- 1993: Nevado: kazino Luxor malfermiĝis apud Lasvegaso
- 1993: Norvega Nobel-Komitato atribuis pacpremion Nobel al Nelson Mandela, gvidanto de Afrika Nacia Kongreso kaj al Frederik Willem de Klerk, prezidento de Sud-Afriko
- 1997: Direkte al Saturno komenciĝis Misio Cassini-Huygens
- 1998: Émile Lahoud elektiĝis prezidento de Libano
- 2003: Ilham Alijev gajnis prezidentajn balotojn en Azerbajĝano
- 2003: Kadre de Ĉina kosmoesplorado Ĉinio lanĉis kosmoŝipon kun Yang Liwei, kiu post la reveno avancis al aviada kolonelo
- 2005: Ukrainio: grandskala batalo inter naciistoj kaj komunistoj okazis sur la ĉefstrato de Kievo
- 2005: Super okcidenta parto de la Atlantika Oceano formiĝis Uragano Wilma
- 2007: La plej granda pasaĝera aviadilo de la mondo Airbus A380 ekservis komence en Singapore Airlines
- 2008: Oficanta prezidento Ilham Alijev gajnis prezidentbaloton en Azerbajĝano
- 2011: En Moskvo oni inaŭguris la unuan en Rusio monumenton al papo Johano Paŭlo la 2-a
- 2013: Filipinoj: tertremo mortigis 155 homojn sur la insularo Bisajoj
- 2013: Antje Jackelén elektiĝis kiel ĉefepiskopino de Upsalo kaj unua primasino en la historio de la Eklezio de Svedio
- 2016: En Cieszyn okazis solena sesio de polaj protestantaj sinodoj kun komuna mesaĝo pro 500-jariĝo de reformacio
- 2017: Skolta Asocio de Pola Respubliko inaŭguris celebradon de la 100-a datreveno de sendependeco de Pollando (en la 200-an mortodatrevenon de Tadeusz Kościuszko, heroo de pluraj nacioj)
- 2020: Konservativismo: internacia konferenco pri kultura kunpuŝiĝo en Eŭropa Unio komencita en Pollando - organizita de la Alianco de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformistoj
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 234-a tago de la rusa agreso: Pasinttage Rusio perdis en Ukrainio ĉ. 400 soldatojn, 16 artileriajn sistemojn kaj 3 tankojn; nokte rusia armeo per 50 raketoj atakis Nikopolon — 10 turdomoj kun la privataj estis detruitaj, kaj civilan infrastrukturon de Zaporiĵo per senpilotaj aviadiloj, matene per 10 raketoj; 2 teroristoj atakis sur armea spaco en Belgoroda provinco mobilizitajn rusiajn soldatojn, mortiginte 11 kaj vundinte 15, la teroristoj estis likviditaj surloke; inter malliberigitaj rusiaj soldatoj estas 7, kiuj batalis en Sirio; oni konfirmis, ke Pollando lastatempe transdonis al Ukrainio 150 terminalojn Starlink
- Mondreago: Pentagono anoncis laŭvican helpofaskon por Ukrainio, valoran 725 mln da dolaroj — en la kolekto i.a. estas pli ol 200 veturiloj Humvee, kontraŭradaraj raketoj HARM, municio al sistemoj HIMARS kaj 2 milionoj da aliaj elpafaĵoj; Saud-Arabio promesis al Ukrainio 400 mln da dolaroj por humanitara helpo; Radio Svoboda: en rusia Udmurtio lastatempe nekonatoj ekbruligis armean komisarejon — la nombro de ekbruligoj kreskis post la anonco de mobilizo; Germanio sendis al Ukrainio 16 tankojn por konstrui pontojn; rumana registaro transdonas 1,4 mln da dolaroj al fonduso de NATO por plifortigi defendon de Ukrainio, Moldavio, Kartvelio kaj Jordanio; Elon Musk ŝanĝis opinion: SpaceX plu financos Starlink por helpi al ukraina armeo; Rusio: en armea spaco pereis ne malpli ol 11 "volontuloj", 15 estis vunditaj
- -70: Vergilio, latina poeto, aŭtoro de la epopeo Eneado (m. -19)
- 1470: Mutianus Rufus, germana humanisto, renesanca verkisto (m. 1526)
- 1527: Maria Manuela de Portugalio, infantino de Portugalio, princino de Asturio (m. 1545)
- 1542: Jalaluddin Muhammad Akbar, imperiestro de la Mogola Imperio en Barato (m. 1605)
- 1607: Madeleine de Scudéry, franca verkistino gvidanta literaturan salonon (m. 1701)
- 1608: Evangelista Torricelli, itala fizikisto kaj matematikisto (m. 1647)
- 1748: Christian zu Stolberg-Stolberg, germana verkisto (m. 1821)
- 1775: Bernhard Henrik Crusell, finna klarnetisto kaj muzikisto (m. 1838)
- 1775: Alberto Lista, hispana matematikisto, poeto, verkisto, literatura kritikisto (m. 1848)
- 1795: Frederiko Vilhelmo la 4-a, reĝo de Prusio (m. 1861)
- 1809: Ĥaĉatur Abovjan, armena poeto, verkisto, etnografo, socia aganto, patro de la armena literaturo, malaperinto (m. 1848)
- 1811: Maximilian Duncker, germana politikisto kaj historiisto
- 1814: Miĥail Lermontov, rusa poeto kaj verkisto, klasikulo de la rusa literaturo (m. 1841)
- 1827: Mihály Zichy, hungara pentristo (m. 1906)
- 1829: Asaph Hall, usona astronomo, malkovrinto de la du lunoj de Marso (m. 1907)
- 1831: Isabella Bird, angla vojaĝistino tra Azio, esploristino, verkistino kaj natursciencistino, la unua virino akceptita al Reĝa Geografia Societo (m. 1904)
- 1837: Josef Durdík, ĉeĥa kritikisto kaj filozofo, kreinto de ĉeĥa filozofia terminologio (m. 1902)
- 1839: Franz Treller, germana verkisto, reĝisoro kaj aktoro (m. 1908)
- 1844: Friedrich Wilhelm Nietzsche, germana filozofo, poeto, klasika filologo (m. 1900)
- 1856: Sreten Adžić, serba pedagogo, instruisto kaj verkisto, fondinto de Esperanto-instruistiĝejo (m. 1933)
- 1859: Kosta Ĥetagurov, oseta poeto, verkinta en la rusa kaj oseta lingvoj (m. 1906)
- 1872: Wilhelm Miklas, prezidento de Aŭstrio kontraŭstaranta al Anschluss fare de Nazia Germanio, deputito de Nacia Konsilio (m. 1956)
- 1881: P. G. Wodehouse, angla verkisto kaj satiristo (m. 1975)
- 1884: Zoltán Földes, hungara verkisto, poeto, tradukisto kaj lernolibroverkisto (m. 1956)
- 1890: Leopold Kronenberg, pola instruisto kaj esperantisto, tradukisto, preleganto, kunredaktoro de la Kongresa Bulteno de UK 1912 en Krakovo, aŭtoro de lernolibro, gvidanto de kursoj en Esperanto-gazetoj, publikiganta en "Esperanto Triumfonta" kaj "Heroldo de Esperanto" (m. 1929)
- 1894: Moŝe Ŝaret, ĉefministro de Israelo, tradukisto, prezidanto de Monda Cionisma Organizaĵo (m. 1965)
- 1895: Sándor Bura, hungara ciganmuzikestro (m. 1956)
- 1896: Célestin Freinet, franca reformista pedagogo, kreinto de la moderna franca skolo (m. 1966)
- 1897: Ilja Arnoldoviĉ Ilf, soveta verkisto (m. 1937)
- 1899: Lauri Ilmari Lappi, finna kuracisto, kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, tradukisto por "Esperanta Finnlando" (m. 1965)
- 1904: Wolfgang Weyrauch, germana verkisto, reprezentanto de ruino-literaturo (m. 1980)
- 1908: John Kenneth Galbraith, usona-kanada ekonomikisto kaj diplomato (m. 2006)
- 1912: Jadwiga Jędrzejowska, pola tenisistino (m. 1980)
- 1913: Egidius Wensing, nederlanda direktoro de Philips pri sanzorgado, diplomita Esperanto-instruisto laŭ Cseh-metodo, preleganto kaj radia intervjuanto, kunlaboranto de "La Praktiko", kunfondinto de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, estrarano de UEA, prezidanto de Institucio Hodler, prilaborinto de plurlingva komerca-ekonomika vortaro (m. 2004)
- 1915: Jicĥak Ŝamir, ĉefministro de Israelo (m. 2012)
- 1916: Hassan Gouled Aptidon, ĉefministro kaj prezidento de Ĝibutio (m. 2006)
- 1920: Mario Puzo, usona verkisto kaj scenaristo (m. 1999)
- 1920: Henri Verneuil, franca reĝisoro kaj scenaristo (m. 2002)
- 1923: Italo Calvino, itala verkisto pri fantasto kaj alegorio, eseisto (m. 1985)
- 1926: Michel Foucault, franca filozofo, historiisto kaj sociologo (m. 1984)
- 1929: Milorad Paviĉ, serba verkisto, tradukisto, filologo (m. 2009)
- 1929: Aĥsarbek Galazov, prezidento de Nord-Osetio (Rusio) (m. 2013)
- 1931: Abdul Kalam, tamila sciencisto kaj inĝeniero, prezidento de Barato (m. 2015)
- 1935: László Szekernyés, rumania hungara verkisto, ĵurnalisto (m. nekonata)
- 1937: Jenő Soós, rumania hungara matematikisto (m. 2001)
- 1938: Fela Kuti, niĝeria saksofonisto kaj muzikisto, inventinto de Afrobito (m. 1997)
- 1943: Ildikó Mócsy, rumania hungara fizikistino
- 1944: Sali Berisha, albana korkuracisto, ĉefministro kaj prezidento de Albanio
- 1944: David Trimble, Unua Ministro de Nord-Irlando (m. 2022)
- 1949: Michael Köhlmeier, aŭstra verkisto
- 1968: Didier Deschamps, franca futbalisto kaj trejnisto de la franca nacia teamo de futbalo
- 1976: Nikolaj Baskov, rusia kantisto (tenoro)
- 1977: David Trezeguet, argentina futbalisto, reprezentanto de la Franca nacia teamo de futbalo
- 1983: Ágnes Keszeg, rumania hungara grafikistino
- 1985: Beata Mikołajczyk, pola kanuadistino gajninta mondĉampionecon
- 1988: Mesut Özil, germana futbalisto, membro de Germana nacia teamo de futbalo
- 1989: Anthony Joshua, brita boksisto, ormedalisto de Somera Olimpiko 2012
- 412: Teofilo de Aleksandrio, patriarko de Aleksandrio
- 892: Al-Mutamid, abasida kalifo de Bagdado (n. 844)
- 898: Lamberto la 2-a de Spoleto, reĝo de Italio, germana-romia imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. ĉirkaŭ 880)
- 961: Abd ar-Rahman la 3-a, emiro de Kordovo el dinastio Umajadoj, fondinto de universitato en Kordovo (n. 889)
- 1243: Hedvigo de Silezio, dukino de Silezio, katolika sanktulino, Patrona Sanktulo de Pollando (n. ĉirkaŭ 1178)
- 1389: Urbano la 6-a, papo, spertulo pri kanona juro (n. ĉirkaŭ 1318)
- 1564: Andreo Vesalio, flandra pioniro de moderna anatomio (n. 1514)
- 1605: Jalaluddin Muhammad Akbar, imperiestro de Mogola Imperio en Barato (n. 1542)
- 1688: Ana Salomea de Salm-Reifferscheidt, germana princabatino (n. 1622)
- 1815: Johann Friedrich Ludwig Volkmann, germana juristo kaj lirikisto (n. 1758)
- 1817: Tadeusz Kościuszko, pola militisto, armea inĝeniero, ĉefgvidanto de la insurekcio de Kościuszko (n. 1746)
- 1820: Karl Philipp zu Schwarzenberg, aŭstra princo, feldmarŝalo kaj diplomato (n. 1771)
- 1834: János Boráros, hungara politikisto, juĝisto kaj vicurbestro (n. 1756)
- 1852: Friedrich Ludwig Jahn, germana pioniro de gimnastikado kaj politikisto (n. 1778)
- 1852: Johann Friedrich Joel, germana gastejestro kaj komikisto (n. 1792)
- 1858: Carl Gustaf Mosander, sveda profesoro pri kemio kaj mineralogio, malkovrinto de kvar elementoj de rara tero (n. 1797)
- 1863: Sebastian Mutzl, germana instruisto kaj kreanto de lernolibroj
- 1865: Andrés Bello, venezuela humanisto (n. 1781)
- 1872: Handrij Zejler, soraba protestanta kleriko, poeto, esploristo de folkloro, fondinto de moderna poezio en la suprasoraba lingvo (n. 1804)
- 1900: Zdeněk Fibich, ĉeĥa romantika komponisto, konata de melodramoj (n. 1850)
- 1905: Károly Szász, hungara verkisto, tradukisto, reformita episkopo (n. 1929)
- 1913: Julius Hartwig, germana pejzaĝarĥitekto (n. 1823)
- 1917: Mata Hari, nederlanda dancistino akuzita pri spionado, ekzekutita (n. 1876)
- 1918: Sai Baba de Shirdi, barata spirita instruisto liganta hinduismon kun barata islamo, konsiderata avataro de Ŝivo kaj sekva enkarniĝo de Kabir (n. ĉirkaŭ 1838)
- 1930: James G. Pyke, aŭstralia esperantisto, pioniro de Esperanto, Esperanto-verkisto (n. 1879)
- 1933: Nitobe Inazo, japana ekonomikisto, diplomato kaj politikisto, konata kiel aŭtoro de libro pri buŝido, simpatianto de Esperanto, konata de Nitobe-simpozio (n. 1862)
- 1937: Jordan Jovkov, bulgara verkisto (n. 1880)
- 1937: Eŭgeno Miĥalski, soveta aktivulo de Laborista Esperanto-movado, kunlaboranto de "Sennacieca Revuo", "La Nova Epoko", "Internaciisto", Esperanto-poeto rete legebla, viktimo de stalinismo (n. 1897)
- 1940: Lluís Companys, kataluna politikisto kaj advokato, prezidento de Katalunio dum la Dua Hispana Respubliko, ekziligita, torturita kaj ekzekutita (n. 1882)
- 1945: Pierre Laval, franca politikisto kaj juristo (n. 1883)
- 1946: Hermann Göring, germana politikisto, flug-aso, estro de Nacisocialisma Germana Laborista Partio, komandanto de Luftwaffe, subskribinto de malsat-plano kaj fina solvo, militkrimulo kaj krimulo kontraŭ la homaro, sinmortiginto (n. 1893)
- 1949: László Rajk, hungara komunisto partoprenanta en Internaciaj Brigadoj, ekzekutita (n. 1909)
- 1953: Erzsébet Krüzselyi, hungara poetino (n. 1875)
- 1955: Fumio Hayasaka, japana komponisto (n. 1914)
- 1957: Henry Van de Velde, belga artisto, reprezentanto de novarto (n. 1863)
- 1959: Stepan Bandera, ukraina naciisto, respondeca pri Volinia masakro, heroo de Ukrainio, murdita (n. 1909)
- 1959: Pranciškus Ramanauskas, romkatolika helpepiskopo, teologo kaj akademiano (n. 1893)
- 1960: Henny Porten, germana aktoro kaj filmproduktisto (n. 1890)
- 1964: Cole Porter, usona komponisto, kreinto de muzikaloj (n. 1891)
- 1970: Gábor Gergelyffy, hungara komponisto, verkisto (m. 1890)
- 1977: Irma Ferch, hungara komponistino por sporteventoj (n. 1903)
- 1987: Thomas Sankara, prezidento de Burkina Faso aganta favore al tutafrikismo, murdita (n. 1949)
- 1988: Kaikhosru Shapurji Sorabji, angla komponisto kaj pianisto (n. 1892)
- 1989: Danilo Kiš, jugoslava verkisto, tradukisto de la franca, rusa kaj hungara (n. 1935)
- 1990: Delphine Seyrig, franca aktorino (n. 1932)
- 1995: Aleksandar Hrstić, kroata ekonomikisto el Split, esperantisto kaj UEA-delegito (n. 1915)
- 2003: László Gazda, hungara pedagogo, muzeestro, eseisto, redaktoro (n. 1934)
- 2008: Fazıl Hüsnü Dağlarca, turka poeto kaj verkisto pri vilaĝa temaro (n. 1914)
- 2008: Edie Adams, usona kantistino kaj filmaktorino (n. 1927)
- 2012: Norodom Sianuk, kamboĝa reĝo kaj prezidanto (n. 1922)
- 2014: Giovanni Reale, itala historiisto de eŭropa filozofio kaj radikoj de la okcidenta civilizacio, spertulo pri Platono (n. 1931)
- 2018: Arto Paasilinna, finna ĵurnalisto kaj verkisto de Finna Laponio, kies romanoj estis tradukitaj al pli ol 45 lingvoj (n. 1942)
- 2018: Paul Allen, usona miliardulo, kunfondinto de firmao Microsoft, apoganta SETI-projekton kaj SpaceShipOne (n. 1953)
La 15-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):