La 17-a de oktobro estas la 290-a tago de la jaro (la 291-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 75 tagoj restas.
Je la 17-a de oktobro okazis, interalie:
- -539: Persa reĝo Ciro la Granda eniris Babilonon, kie li liberigis judojn
- 1346: Reĝlando Anglio decide gajnis la batalon de Neville's Cross kontraŭ reĝlando Skotlando - skota reĝo Davido la 2-a iris al mallibero
- 1404: Inocento la 7-a iĝis papo
- 1456: Germanio: Universitato Ernst Moritz Arndt en Greifswald fondiĝis
- 1469: Hispana nobelo Fernando la 2-a nuptis Izabelan la 1-a
- 1483: Ĝenerala inkvizitoro de Kastilio Tomás de Torquemada estis krome nomumita de papo Siksto la 4-a ĝenerala inkvizitoro de Aragono
- 1600: Sveda armeo konkeris Pärnu - kadre de la pola-sveda milito (1600-1611)
- 1604: Germana astronomo Johannes Kepler komencis observon de la lasta ĝis nun supernovao en nia galaksio - Lakta Vojo, poste nomata Kepler-Stelo
- 1610: Reims: Ludoviko la 13-a kroniĝis kiel reĝo de Francio kaj de Navaro
- 1655: Sveda diluvo: armeo de reĝo Karolo la 10-a Gustavo konkeris Krakovon - honoran kapitulacon subskribis Stefan Czarniecki (profesoroj de Krakova Akademio estis kontraŭaj, la sieĝo daŭris de la 25-a de septembro, post la subskribo oni eksciis pri senditaj helpaj taĉmentoj)
- 1662: Karlo la 2-a vendis Dunkirkon al Francio kontraŭ 375 000 britaj pundoj
- 1676: Pola-turka pactraktato en Żurawno (nun en Lviva provinco) - Pollando reakiris parton de teritorioj en Ukrainio kaj Podolio
- 1736: En Istanbulo estis subskribita turka-persa pactraktato
- 1740: Vitus Bering fondis Petropavlovsk-Kamĉatskij dum la dua ekspedicio al Kamĉatko
- 1777: Post la Batalo de Saratogo brita armeo gvidita de generalo John Burgoyne kapitulacis - turnopunkto en la Usona Milito de Sendependeco (signifa kontribuo de pola militisto Tadeusz Kościuszko, respondeca pri konstruo de usonaj fortikaĵoj)
- 1800: Karibio: angloj ekdominis super nederlanda kolonio Curaçao
- 1810: Germanio: en Munkeno okazis unua Oktobrofesto - okaze de geedziĝ-festoj de la reĝo Ludoviko la 1-a kun princino Therese von Sachsen-Hildburghausen
- 1845: Germanio: en Budyšin okazis premiera plenumo de la nacia himno de soraboj Bela Sorabio, verkita de Handrij Zejler kun muziko de Korla Awgust Kocor
- 1849: En Parizo mortis Frédéric Chopin, la pola komponisto kaj pianisto, pri kiu Cyprian Norwid la sekvan tagon skribis nekrologon: Gente Varsoviano, kore polo, kaj talente - Civitano de la mondo, Frederiko Chopin, foriris de ĉi tiu mondo
- 1850: En pariza Tombejo Père-Lachaise oni starigis tombo-monumenton al Ŝopeno - lia fratino forprenis lian koron al varsovia preĝejo Sankta Kruco
- 1855: Bessemer patentigis sian procezon por malmultekostigi ŝtalon
- 1863: Kongresa Pollando: Romuald Traugutt iĝis diktatoro de la Januara Ribelo kontraŭ la Rusia Imperio
- 1878: John A. Macdonald la duan fojon iĝis ĉefministro de Kanado
- 1888: En stacidomo apud Ĥarkovo okazis bombatenco kontraŭ imperiestro Aleksandro la 3-a — kelkdeko de personoj pereis, sed la imperiestro kun sia familio saviĝis
- 1892: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Endimiono
- 1900: Bernhard von Bülow iĝis kanceliero de Germanio
- 1902: Unua usona aŭtomobilo Cadillac lanĉita en Detrojto
- 1904: En Svedio fondiĝis politika partio La Moderuloj
- 1906: Gemana astronomo August Kopff malkovris asteroidon Patroklo
- 1912: Unua Balkana milito:
- Unua Mondmilito
- 1919: Post fino de la unua mondmilito armitaj fortoj de Bulgario forlasis okcidentan Trakion, kie estiĝis protektorato de Triopa Entento
- 1919: Malfermo de la Metroo de Madrido
- 1919: Respubliko Alzaco-Loreno de Germana Imperiestra Regno estis malfondita de Francio kaj ĝis nun administrata de Parizo
- 1924: En Pinsk malfermiĝis Muzeo de Belorusa Polesio
- 1926: Papo Pio la 11-a beatigis 191 martirojn de Parizo el la Franca revolucio
- 1927: Dua Pola Respubliko: en Varsovio estis iniciatita Internacia Piana Konkurso Fryderyk Chopin, okaziĝanta ĉiun kvinan jaron
- 1931: Usona krimulo Al Capone estis kondamnita al 11 jaroj da mallibero pro impostfraŭdo
- 1933: Albert Einstein alvenis por daŭra restado al Usono
- 1937: Hui, Dui kaj Lui, nevoj de Donaldo Anaso, unuafoje aperis en bildliteraturo
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana teroro en okupata Pollando: kadre de Aranĝo T4 SS-unuo "Eiman" pafekzekutis en arbaro 116 mense malsanajn personojn de Kocborowo (nun Starogard Gdanski), kaj germana polico en Varsovio 37 personojn; en Inowrocław germanoj pafmortigis pastron Mateusz Zabłocki, kapelanon dum la ribelo de Grandpolujo kaj gvidanton de la defendo de Gniezno septembre 1939; Gestapo arestis en Lipno instruistojn vokitajn al konferenco, kaj 300 personojn en Środa Wielkopolska kaj ĉirkaŭaĵoj; urbestro en Strzelno ordonis tuj konfiski de poloj aŭtomobilojn, motociklojn, mopedojn, radioricevilojn kaj provizon de karbo kaj ligno; en Lodzo Hans Frank subskribis disponon pri malpermeso de forveturigo de agrikulturaĵoj kaj brutaro de okupataj teritorioj; en Berlino dum sekreta interkonsiliĝo Hitler parolante kun estro de Wehrmacht diris ke Ĝeneralan Gubernion oni devas trakti kiel "azilon" por poloj, judoj kaj aliaj "homaĉoj" de malnovaj kaj novaj areoj de Tria Regno, ke "ni devas preventi renaskiĝon de pola intelektularo kiel gvidanta tavolo. En la lando oni devas teni malaltan vivnivelon; ni volas ĉerpi de tie nur laborforton"; germana Gvidantaro de Mara Milito permesis ataki per ĉiuj armiloj malamikajn komercajn ŝipojn, krom la pasaĝerajn
- 1940: Militkrimo: germana polico pafmortigis en Rzeszów 21 personojn; germana reprezentanto de Ministerio pri Eksteraj Aferoj laste opiniis ke nur Ministerio de Propagando informas koncerne Pollandon: Pollando ĉesis esti fonto de gravaj aŭ interesaj por la mondo sciigoj; en malsanulejo de Londono mortis pro vundoj dum bombado de la urbo standardisto Walenty Wójcik; Atlantiko: 2-taga batalo pri konvojo SC-7 (30 ŝipoj) komencita - oni sinkigis 21 ŝipojn
- 1941: Ĉefo de distrikto Lublin konstatis ke post agreso de Germanio kontraŭ Sovetunio kreskis la loka rezistomovado; Militkrimo: en Grekio du batalionoj de Wehrmacht ekzekutis 250 loĝantojn de la vilaĝoj Ano kaj Kato en la gubernio Serres, reprezalie pro murdo de germana soldato; okupata de Tria Regno Luksemburgo estis klasifikita kiel libera de judoj (Judenfrei); en Universitato de Edinburgo solena inaŭguro de Pola Kuracista Fakultato (por 43 personoj, en tio 5 ĉeĥoj kaj anglo) kaj malfermo de pola malsanulejo, kiu fondiĝis danke al donaco de papo Pio la 12-a, kion tute prisilentis pola gazetaro en Britio - ambaŭ aranĝojn ĉeestis pola ĉefministro kaj armea generalo Władysław Sikorski; Orienta Fronto: germana armeo konkeris Taganrogon ĉe la Azova maro; ordonita komenco de la retiriĝo de la Ruĝa Armeo de suda alo de la fronto; al Sebastopolo alvenis lastaj evakuaj transportoj el Odeso; Atlantiko: konvojo HG-54 eknavigis — ĝis la 29-a de oktobro estis sinkigitaj 4 ŝipoj, 1 destrojero kaj 3 submarŝipoj (en tio 2 italaj); komencita trapaso de konvojo PQ-2 (6 ŝipoj) de Scapa Flow (Norvega maro) ĝis Arĥangelsko (la Barenca maro)
- 1942: En Buffalo komenciĝis kunsido de la Konsilio de Pola Usona Diasporo al kiu sian mesaĝon sendis usona prezidento Franklin D. Roosevelt, kiu deklaris interalie ke Pollando renaskiĝos kaj germanaj krimuloj estos punitaj; en Vaŝingtono oni ligis diplomatiajn kaj konsulajn rilatojn inter Sovetunio kaj Kubo, en Londono — inter Sovetunio kaj okupata de germanoj Luksemburgo
- 1943: Taĉmentoj de germana polico kaj soldatoj murdis en 3 vilaĝoj de distrikto Lipski ĉirkaŭ 110 personojn, inkluzive de 46 infanoj, kaj en Varsovio 9 grave batitajn virojn; Pola Rezistomovado: en Vilno-regiono (nun landlime de Belorusio kaj Litovio) taĉmento de Pola Enlanda Armeo konkeris germanan bienon Dubniŝki, kie ĝi faris rekvizicion
- 1944: Militkrimo: proksime al Tarnów germanoj vivbruligis 18 soldatojn de la Pola Enlanda Armeo defendantajn sin en garbejo; pentraĵo de Jan Matejko Batalo de Grunwald, kiu dum la milito estis kaŝita en vilaĝo apud Lublin, estis transdonita al marionetaj komunistaj regopovoj sur teritorioj "liberigitaj" de germana okupado fare de Ruĝa Armeo; germana laboristo August Landmesser, pli frue rifuzinta faŝisman saluton dum solenaĵo, estas supozita morta; Balkana Fronto: en norda Serbio sovetaj trupoj kaj Jugoslavaj Partizanoj liberigis Smederevon; Itala Fronto: en Makedonio norda grupo de bulgara 4-A Armeo konkeris Carevo Selo (provinco Karlovac); soveta Aviado de Fora Atingo nokte de la 17-a/18-a de oktobro atakis Gołdap
- 1947: En Popola Pollando okazis malaltigo de aŭdebleco de nove funkcianta kultura programo II de Pola Radio pro agado de ĵamstacioj de sekureca servo
- 1947: Birmo sendependiĝis (de Britio)
- 1948: Stalinismo: katolikaj episkopoj eldonis paŝtistan leteron alvokante kredantojn esti fidelaj al la eklezio kaj kuniĝi kun pastroj kaj episkopoj kontraŭ la ŝtata premo
- 1951: En Argentino ekfunkciis televido
- 1952: Hispanio: Universitato de Navaro fondiĝis en Pamplono
- 1956: Brita reĝino Elizabeto la 2- oficiale funkciigis duan en la mondo (post la soveta en Obninsk) nuklean centralon en graflando Kumbrio
- 1956: Ŝaka batalo de la jarcento inter usonaj ŝakistoj 26-jara Donald Byrne kaj 13-jara Bobby Fischer
- 1958: 80 personoj pereis en katastrofo de aviadilo Tu-104A apud la urbo Kanaŝ en Ĉuvaŝio
- 1959: Sudafrika kompanio De Beers anoncis, ke ĝi produktis unuajn artefaritajn diamantojn
- 1961: Pariza masakro de pacema, kvankam eksterleĝa, manifestacio de 30 000 alĝeroj por sendependeco de Alĝerio - ĉirkaŭ 200 personojn mortigis franca polico, kiu estis ordonita de la prefekto Maurice Papon (estinta dummilita kunlaboristo), en 1998 francaj regopovoj konfesis 40 viktimojn
- 1964: Belorusa SSR: unua industria naftominejo malkovrita proksime al Reĉica
- 1967: Dum forkura provo al Okcidenta Berlino dronis en lago Nieder Neuendorfer See 24-jara Franciszek Piesik, unusola pola viktimo de la Berlina Muro
- 1967: Kontraŭkulturo de la 1960-aj jaroj: en Nov-Jorko okazis premiero de la rokenrola muzikalo Hair
- 1970: Anvar Sadat fariĝis prezidento de Egipto
- 1971: Pola monaĥo Maksimiliano Kolbe estis beatigita de papo Paŭlo la 6-a — patrono de katolikaj esperantistoj, malsategita en la koncentrejo Aŭŝvico
- 1973: Naftokrizo komenciĝis - dum la milito de Jom Kipur Organizaĵo de Petrol-Eksportantaj Arabaj Landoj enkondukis embargon al nafto
- 1973: Londono: pola nacia teamo de futbalo remisis 1:1 kun la angla nacia teamo de futbalo kaj avancis al Futbala Mondpokalo 1974 en FRG - erao de la pola futbalo komencita
- 1979: Patrino Teresa ricevis Nobel-premion pri paco
- 1980: Vatikanurbo: Elizabeto la 2-a estis akceptita de papo Johano Paŭlo la 2-a kiel unua en la historio brita monarko
- 1989: En tertremo en ĉirkaŭaĵoj de San-Francisko 67 personoj pereis kaj 3757 vundiĝis
- 1990: Interreta filma datenbazo ekfunkciis en Interreto
- 1990: Kroatio: unua oficiala matĉo de la kroata nacia teamo de futbalo kontraŭ la usona nacia teamo de futbalo ludita kun la rezulto 2:1 por Kroatio
- 1994: Reĝino Elizabeto la 2-a kiel unua brita monarko post la unua mondmilito venis al Rusio
- 1995: Francino Jeanne Calment iĝis plej aĝa persono en la historio post trapaso de la aĝo de japano Shigechiyo Izumi (120 jaroj kaj 237 tagoj)
- 1997: Nova Konstitucio de Pola Respubliko ekvalidis
- 1999: Belorusio: "Libereca Marŝo" en Minsko kun pli ol 30 000 homoj subpremita de polico kaj armeanoj
- 2003: Carlos Mesa iĝis prezidento de Bolivio
- 2004: Referendumo modifis belorusan konstitucion, permesante al Aljaksandr Lukaŝenka kandidatiĝi por la sekva prezidenta periodo
- 2005: La dua ĉina skipa kosma misio Shenzhou 6 finiĝis post preskaŭ kvin tagoj
- 2006: Populacio de Usono atingis 300 milionojn de loĝantaro
- 2007: La 14-a Dalai-lamao Tenzin Gyatso ricevis Oran Medalon de la Usona Kongreso
- 2009: Pakistana armeo komencis landan ofensivon en Vaziristano
- 2010: Papo Benedikto la 16-a kanonizis 6 beatigitojn
- 2016: Tibeta spirita gvidanto Tenzin Gyatso alvenis al Prago, kie li ĉeestis la 20-a an datrevenon de la konferenco Forumo 2000
- 2017: Milito kontraŭ la Islama Ŝtato: batalo de ar-Raka venka por la koalicio
- 2018: Krimeo: masakro en la Kerĉa politeknika kolegio - 21 personoj pereis, ĉ. 50 vundiĝis
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 236-a tago de la rusa agreso: prezidanto de Ukrainio: Pasinttage Mararmeo de Ukrainaj Fortoj de Ukrainio likidis 13 rusiajn soldatojn, aerdefendan sistemon Tor, sistemon de kontraŭaviadaj raketoj, 2 tankojn kaj alian armilaron de la malamiko; dum 12 horoj de la pasinta vespero 37 rusiaj senpilotaj aviadiloj estis detruitaj; nokte kaj matene estis atakita norda kaj meza parto de Ukrainio - 85% de krozmisiloj detruitaj, damaĝita energetika infrastrukturo; Kievo atakita per 28 senpilotaj aviadiloj, produktitaj en Irano, 23 faligitaj, en la centro pereis 4 homoj; raketa atako al kritika infrastrukturo de Vinico; 108 ukraininoj kaj 110 civitanoj de Rusio estis liberigitaj kadre de interŝanĝo de militkaptitinoj (du ukraininoj preferis resti en Rusio); oni informis, ke en liberigita Liman estis ĝis nun elterigitaj 187 korpoj, en tio 35 soldatoj kaj 152 civiluloj
- Mondreago: NATO komencis en Belgio ciklan ekzercadon pri nuklea detenado, kiun partoprenas aviado de 14 ŝtatoj; en Norvegio estis arestitaj 4 rusianoj pro fotado de sekretaj objektoj; Marina Ovsjannikova fuĝis de hejma aresto eksterlanden; kontraŭspionejo en Ĉeĥio informis pri rusia agento aganta ĉe ĵurnalistoj kaj politikistoj; Konsilio de Eŭropa Unio establis Mision de Armea Apogo favore al Ukrainio; EU transdonis al Ukrainio la 6-an helpofaskon de 500 mln da eŭroj kadre de Eŭropa Instrumento por la Paco; Hungario unusola en EU rifuzis instrui ukrainajn soldatojn; nova ambasadoro de Ukrainio alvenis al Germanio; en Jejsko rusia aviadilo SU-34 falis al kolektiva loĝejo
- 2023: 601-a tago de la rusa agreso: 9 rusaj helikopteroj, elpafilo de aerdefendo, deponejo de municio kaj speciala aviada armilaro kune kun aviokurejoj estis detruitaj dum ukraina nokta pripafo de aerodromoj apud okupata Lugansko (oriente) kaj Berdjansko (sude); Ĝenerala Akuzistaro de Ukrainio informis, ke de la invadkomenco 508 infanoj pereis kaj 1 136 estis vunditaj; en 96 stacidomoj de Ukrainio oni malfermis "punktojn de senflekseco" (ejoj por ŝarĝi poŝtelefonojn, ligiĝi kun interreto kaj varmiĝi); de la invadkomenco en Ukrainio estis perditaj ĉ. 289 430 rusiaj soldatoj, 4 979 tankoj, 9 405 kirasitaj veturiloj, 6 936 artileriaj sistemoj, 814 raketelpafiloj, 547 kontraŭaviadaj sistemoj, 318 aviadiloj, 317 helikopteroj, 5 291 senpilotaj aviadiloj, 1 533 krozmisiloj, 20 surakvaj unuoj, unu submarŝipo, 9 293 veturiloj (kun cisternoj) kaj 982 unuoj de speciala rusa armilaro
- Mondreago: "Wall Street Journal": Usono sekrete sendis al Ukrainio raketojn ATACMS kun atingo de 160 km — la sciigo estis konfirmita de la prezidanto de Ukrainio kaj Blanka Domo; Voice of America: laŭ Usona Armeo ĉiuj 31 tankoj Abrams alvenis al Ukrainio; en Pekino Vladimir Putin marĝene de 3-a Internacia Forumo "Iniciato Zono kaj Vojo" renkontiĝis kun prezidento de Vjetnamio kaj ĉefministro de Hungario; en Pollando Ŝtata Balot-Komisiono oficiale informis ke Rajto kaj Justeco gajnis laŭvican voĉdonadon al Pola Sejmo — la partio de la unua tago apogas Ukrainion
- 1253: Ivo Hélory de Kermartin, bretona sanktulo (m. 1303)
- 1577: Dmitrij Poĵarskij, nacia heroo de Rusio, kiu dum pola-rusa milito forpelis polo-litovan armeon (m. 1642)
- 1629: Baltasar Carlos, hispana reĝido, pentrata de Diego Velázquez (m. 1646)
- 1696: Aŭgusto la 3-a, princo-elektisto de Saksio, reĝo de Pollando el saksa dinastio Wettin, mecenato de arto (m. 1763)
- 1719: Jacques Cazotte, franca verkisto, adepto de martinismo (m. 1792)
- 1725: John Wilkes, angla radikala ĵurnalisto kaj politikisto, iniciatinto de propagando (m. 1797)
- 1725: Adolf Friedrich Harper, germana pejzaĝpentristo (m. 1806)
- 1740: András Dugonics, hungara-kroata pastro, verkisto, profesoro (m. 1818)
- 1759: Andrej Voroniĥin, rusa pentristo kaj arkitekto, kreinto de la rusa variaĵo de empiro (m. 1814)
- 1760: Henri de Saint-Simon, franca historiisto, filozofo (m. 1825)
- 1794: Gottlieb Wagner, germana gastejestro kaj vitejisto (m. 1878)
- 1796: Leopold Kupelwieser, aŭstra pentristo, profesoro pri historia pentrado (m. 1862)
- 1799: Friedrich Ludwig Keller, svisa jursciencisto, politikisto, akademiano (m. 1860)
- 1801: Samuel Ustazade Silvestre de Sacy, franca verkisto, ĵurnalisto kaj juristo (m. 1879)
- 1803: Ferenc Deák, hungara politikisto kontribuinta al aŭstra-hungara interkonsento (m. 1876)
- 1804: József Nagysándor, generalo, unu el martiroj de la hungara revolucio de 1848 (m. 1849)
- 1813: Georg Büchner, germana verkisto kaj naturisto (m. 1837)
- 1820: Édouard Roche, franca matematikisto kaj astronomo, esploristo pri tajda forto kaj gravita kampo, konata de la limo de Roche (m. 1883)
- 1842: Sámuel Borbély, hungara pedagogo, lernejestro, verkisto (m. 1915)
- 1850: Alwin Langenhan, germana pedagogo kaj paleontologo (m. 1916)
- 1856: Rudolfo van Oppenraay, nederlanda jezuito kaj latinlingva verkisto (m. 1936)
- 1864: Robert Lansing, usona ministro de eksterlandaj aferoj, 1915-1920 (m. 1928)
- 1865: Lucjan Żeligowski, pola generalo, ŝtatestro de efemera Respubliko de Centra Litovio (m. 1947)
- 1869: Philipp Kosack, germana filatelisto (m. 1938)
- 1873: Alfred Polgar, aŭstra-usona verkisto, tradukisto, satiristo, kritikisto, majstro de felietono (m. 1955)
- 1879: Elisabeth Streller, germana padomigristino kaj regionhistoriistino (m. 1939)
- 1883: Alexander Sutherland Neill, skota pedagogo, kreinto de reforma instruejo Summerhill (m. 1973)
- 1890: József Boros, hungara-germana kuracisto, internisto, profesoro (m. 1962)
- 1892: Otakar Jeremiáš, ĉeĥa muzikkomponisto, dirigento kaj pedagogo (m. 1962)
- 1893: Charles Pichon, franca literaturisto, ĵurnalisto, fondinto de la Franca Federacio de Junaj Esperantistoj, kunlaboranto de "La Revuo" kaj "Juneco", redaktoro de la kongresa bulteno de UK 1914 (m. nekonata)
- 1898: Simon Vestdijk, nederlanda prozisto, poeto kaj eseisto verkanta pri literaturo, arto, muziko, estetiko, religio, psikologio kaj astrologio (m. 1971)
- 1898: Shinichi Suzuki, japana violonisto kaj muzikpedagogo (m. 1998)
- 1903: Nathanael West, usona verkisto kaj scenaristo (m. 1940)
- 1904: Emil Gherasim, rumania hungara ĵurnalisto, poeto (m. 1946)
- 1907: János Antal, hungara/rumania hungara poeto, verkisto (m. 1943)
- 1912: Johano Paŭlo la 1-a, papo (m. 1978)
- 1914: Albert Márkos, rumania hungara komponisto (m. 1981)
- 1915: Arthur Miller, usona verkisto (m. 2005)
- 1917: Marsha Hunt, usona aktorino (m. 2022)
- 1918: Rita Hayworth, usona aktorino kaj dancistino (m. 1987)
- 1920: Montgomery Clift, usona aktoro (m. 1966)
- 1920: Miguel Delibes, hispana verkisto] (m. 2010)
- 1922: Luiz Bonfá, brazila komponisto, kantisto kaj gitaristo, grava reprezentanto de bosanovo (m. 2001)
- 1923: Barney Kessel, usona ĵaz-gitaristo (m. 2004)
- 1928: Roman Kotlarz, pola pastro, opoziciisto, viktimo de komunistaj torturoj, servisto de Dio (m. 1976)
- 1928: Ottó Ádám, hungara reĝisoro kaj teatrestro (m. 2010)
- 1928: Jenő Váncsa, hungara agronomo, ministro (m. 2016)
- 1930: László Feszt, rumania hungara grafikisto, profesoro (m. 2013)
- 1933: William Anders, usona astronaŭto (m. 2024)
- 1935: Irena Jun, pola aktorino kaj reĝisorino
- 1936: Imre Vizi, rumania hungara matematikisto kaj pedagogo (m. 2020)
- 1942: László Borbély rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1944: Margit Bordy, rumania hungara pentristino, poetino
- 1946: Adam Michnik, pola ĵurnalisto kaj publicisto
- 1949: Owen Arthur, ĉefministro de Barbado
- 1955: Vjaĉeslav Boĉarov, rusia militisto, partopreninto de liberigo de ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano
- 1958: Zsolt Láng, rumania hungara verkisto, redaktoro
- 1960: Philippe Sands, brit-franca juristo
- 1966: Antoni Dudek, pola politikologo kaj historiisto
- 1971: Ángela Nzambi, verkistino kaj homrajtaj aktivulino el Ekvatora Gvineo
- 1972: Eminem, usona aktoro kaj repmuzikisto
- 1972: Tarkan, turka pop-artisto
- 1979: Kimi Räikkönen, finna aŭtosportisto
- 1980: Orsolya Gergely, rumania hungara sociologino
- 532: Bonifaco la 2-a, papo
- 866: Al-Mustain, abasida kalifo dum la Malordo de Samaro (n. 836)
- 1456: Nicholas Grenon, francoflandra komponisto, kantisto, kleriko kaj muzikpedagogo (n. ĉirkaŭ 1385)
- 1552: Andreo Osiandro, germana luterana erudicilulo, konanto de la hebrea lingvo (n. 1498)
- 1586: Philip Sidney, angla verkisto, soldato kaj kortegano (n. 1554)
- 1705: Ninon de Lenclos, franca beletristino, liberpensulino kaj skandalistino (n. 1616)
- 1740: Anna Ivanovna, imperiestrino de Rusio (n. 1693)
- 1757: René Antoine Ferchault de Réaumur, franca plurfaka sciencisto (n. 1683)
- 1799: Johann Georg Schlosser, germana juristo kaj verkisto, membro de iluminatoj (n. 1739)
- 1806: Jean Jacques Dessalines, imperiestro de Haitio, murdita (n. 1758)
- 1837: Johann Nepomuk Hummel, aŭstra komponisto kaj framasono (n. 1778)
- 1849: Ŝopeno, pola komponisto kaj pianisto (n. 1810)
- 1873: Adolf Bube, germana poeto kaj arkivisto (n. 1802)
- 1887: Gustav Robert Kirchhoff, germana fizikisto konata pro la leĝo de Kirchhoff pri radiado, difininto de la termino nigra korpo (n. 1824)
- 1895: Friedrich Moritz Stapff, germana geologo (n. 1836)
- 1910: Kurd Lasswitz, germana verkisto, sciencisto, instruisto kaj filozofo (n. 1848)
- 1931: Viktor Hawlik, aŭstrogermana komerca konsilanto kaj esperantisto, vicprezidanto de Internacia Esperanto-Muzeo (n. 1876)
- 1934: Santiago Ramón y Cajal, hispana histologo, Nobel-premiito, pioniro pri neŭroscienco (n. 1852)
- 1934: Adolf Hölzel, aŭstra kaj germana pentristo
- 1938: Karl Kautsky, ĉeĥa-germana ĵurnalisto kaj filozofo, teoriulo de marksismo(n. 1854)
- 1941: József Fogel, hungara historiisto esplorinta historion de Jagelonoj kaj de humanismo en Hungario (n. 1884)
- 1941: Friedrich Marx, germana klasika filologo
- 1943: Stefan Starzyński, pola ekonomikisto, oficiro, politikisto, urbestro de Varsovio, civila komisaro ĉe la Defenda Komandejo de Varsovio, murdita (n. 1893)
- 1944: Adolf Schmidt, germana geofizikisto esploranta teran magnetismon, publikiginta fakverkojn en Esperanto (n. 1860)
- 1951: Bernhard Kellermann, germana verkisto, kontraŭulo de faŝismo (n. 1879)
- 1957: Avetik Isahakjan, armena verkisto kaj poeto (n. 1875)
- 1962: Natalja Gonĉarova, rusa pentristino de Kubo-Futurismo, dezajninta en Parizo dekorojn por la Rusaj Baletoj de Sergej Djagilev (n. 1881)
- 1966: Cléo de Mérode, franca dancistino de Belle Époque (n. 1875)
- 1967: Pu Yi, lasta imperiestro de Ĉinio el dinastio Qing, ĝardenisto kaj arkivisto (n. 1906)
- 1973: Ingeborg Bachmann, aŭstra verkistino (n. 1926)
- 1978: Giovanni Gronchi, itala politikisto, membro de Itala kristan-demokrata partio, prezidento de Italio (n. 1887)
- 1978: Jean Améry, aŭstra verkisto (n. 1912)
- 1980: Richard Gavin Reid, kanada politikisto, ĉefministro de Alberto (n. 1879)
- 1983: Herbert Roth, germana komponisto, interpretisto de popola muziko, aŭtoro de la himno de Turingio - Rennsteig (n. 1926)
- 2005: Ba Jin, ĉina verkisto, eseisto, anarkiisto, tradukisto kaj esperantisto, konata de la romano Frosta Nokto kaj novelo Aŭtuno en la Printempo, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, kunlaboranto de "El Popola Ĉinio", membro de Honora Patrona Komitato de UEA (n. 1904)
- 2010: Tibor Toró, rumania hungara atomfizikisto kaj lekciisto (n. 1931)
- 2012: Sylvia Kristel, nederlanda aktorino kaj modelo (n. 1952)
- 2018: Ara Güler, armen-turka fotisto (n. 1928)
- 2019: Alicia Alonso, kuba dancistino (n. 1920)
La 17-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):