Petro Stojan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de julio 1884 en Izmajil, Rusia Imperio |
Morto | 3-an de majo 1961 (76-jaraĝa) en Nico |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Okupo | |
Okupo | vortaristo • lingvisto • esperantisto • esperantologo |
Petro STOJAN (ankaŭ Petr Eustache Stojan[1], naskiĝis la 22-an de junio 1884 en Izmajil, Besarabio – mortis la 3-an de majo 1961 en Nico, Francio) estis rusa esperantisto, bibliografo kaj leksikografo, membro de la Lingva Komitato de 1914.
Stojan studis en Riŝeljea Liceo en Odeso (la posta universitato de Odeso), poste fizik-matematikon en Odeso kaj Peterburgo, fine de 1906 ĝis 1907 en Parizo. De 1919 ĝis 1922 li estis instruisto – «profesoro de liceo» – en Serbio. De 1925 kelkajn jarojn li profesie laboris ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Ĝenevo pri sia plej grava verko, la Bibliografio de Internacia Lingvo de 1929. Inter 1926 kaj 1930 li respondecis pri la Biblioteko Hector Hodler de UEA.
La finon de sia vivo li pasigis en suda Francio. La 3-an de majo 1961 li sin mortigis 77-jaraĝa en Nico per submergo (sindronigo) .
Al Esperanto Stojan aliĝis en 1903. Laŭ Enciklopedio de Esperanto «li estis unu el la veraj kompetentuloj pri vortara tekniko». Dum 16 jaroj li laboris por 12 vortaroj, inter aliaj por la granda rusa vortaro de la Rusia Akademio de Sciencoj. Konataj krome estas liaj Ornitologia Vortaro Oklingva de 1911, Rusa-Esperanto Vortareto kaj Ilustrita Vortaro de la Rusa Lingvo (760 paĝoj kaj 2000 bildoj). En 1913 Stojan proponis Universalan Slipan Enciklopedion (USE), kiu laŭ lia ideo povus esti daŭre eldonata per apartaj slipoj por ĉiu temo. En 1929 aperis lia granda Bibliografio de Internacia Lingvo. Krom tio li eldonis en Esperanto multajn valorajn sciencajn artikolojn kaj originalajn literaturaĵojn.
Pri la gramatiko de Esperanto, li proponis la "formulon de Stojan":
En la salonon eniris en du vicoj deko da gvardiistoj, poste du vicoj de pastroj.
En Francio Stojan verkis pri La Vindiania, tezo pri origino de hindeŭropaj lingvoj, kaj plena filozofio lia de la vivo, kiun li nomis "biozofio"; sed liaj verkoj restis sub formo de manskribitaj kajeroj cirkulantaj inter rondo de kelkaj amikoj, nur maldika libro estis eldonita pri tio, en Arras en 1946. (fonto?)
Stojan kreis multajn projektojn de internacia planlingvo, plejparto restis neeldonita: Amiana, Ariana, Eo, Espo, Idido, Liana, Lingua franka, Renova, Spiranta, Uniala, Unita.
Por Idido, li uzis la kaŝnomon "Šulerc", anagramo por «ŝerculo», por aliaj lingvoj li uzis ankaŭ la pseŭdonimon "Ribaulb" aŭ "Radovich". Eble li verkis tiujn projektoj kiel fikcilingvoj, simple por amuzo, sed en tiu epoko tiu koncepto ankoraŭ ne ekzistis.