Salomonoj | ||
Solomon Islands | ||
Detaloj | Detaloj | |
Nacia himno: God Save Our Solomon Islands | ||
Nacia devizo: To Lead is to Serve | ||
Komunuma reĝlando • insula lando • suverena ŝtato • lando • insulara lando | ||
---|---|---|
Bazaj informoj | ||
Ĉefurbo | Honiaro | |
Oficiala(j) lingvo(j) | angla lingvo | |
Uzata(j) lingvo(j) | angla (oficiala), kreola lingvo piĵina (Pijin), ĉirkaŭ 70 lokaj | |
Areo | 28 450 km² | |
- % de akvo | 3,2 % | |
Loĝantaro | 611 343 (2017) | |
Loĝdenso | 17 loĝ./km² | |
Loĝantoj | salomonanoj | |
Horzono | +11 | |
Interreta domajno | sb | |
Landokodo | SLB | |
Telefona kodo | +677 | |
Plej alta punkto | Mount Popomanaseu | |
Plej malalta punkto | Pacifiko | |
Politiko | ||
Politika sistemo | Konstitucia monarkio | |
Ŝtatestro | Reĝo Karlo la 3-a (ekde 2022) David Vunagi (guberniestro ĝenerala, ekde julio 2019) | |
Ĉefministro | Manasseh Sogavare (ekde aprilo 2019) | |
Sendependiĝo disde Britio | 7-a de julio 1978 | |
Ekonomio | ||
Valuto | Salomona dolaro (SBD) | |
Akvejo | Pacifiko | |
Koordinatoj | 9° 28′ 0″ S, 159° 49′ 0″ O (mapo)-9.4666666666667159.81666666667 | |
Plej alta punkto | Mount Popomanaseu [+] | |
Plej malalta punkto | Pacifiko [+] | |
Areo | 28 400 km² (2 840 000 ha) [+] | |
Loĝantaro | 611 343 [+] (2017) | |
Horzono | UTC+11:00, Pacific/Guadalcanal [+] | |
Salomonoj | ||
Vikimedia Komunejo: Solomon Islands [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Salomonoj estas insularo kaj ŝtato en Oceanio, en la Suda Pacifiko.
Estas konata legenda klarigo de la landnomo: ĝi kvazaŭ devenas de hispanoj, kiuj konsideris, ke tiuj insuloj apartenis al la biblia reĝo Salomono.
La Kampanjo de Salomonoj estis grava kampanjo de la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito. La kampanjo komenciĝis per japanaj surteriĝoj kaj okupado de kelkaj areoj en la Britaj Salomonoj kaj en Bougainville, en la Teritorio de Nov-Gvineo, dum la unuaj ses monatoj de 1942. La japanoj okupis tiujn lokojn kaj komencis la konstruadon de kelkaj ŝip- kaj aviadil-bazoj kun la celoj protekti la flankon de la japana ofensivo en Nov-Gvineo, establante sekurecan barieron por la ĉefa japana bazo en Rabaul en Nova Britio, kaj havigante bazojn por malhelpi liveradon inter la potencoj de Aliancanoj de Usono, Aŭstralio kaj Novzelando.
La Guberniestro ĝenerala (Governor General) estas la reprezentanto en la Salomonoj de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, la ŝtatestro de la Salomonoj. Ekde 1953 la reĝino de la Salomonoj estis Elizabeto la 2-a.
La Salomonoj apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.