Sankta-Kito kaj Neviso aŭ Sankta Kristoforo kaj Neviso, iam Sankta Kristofo kaj Neviso, estas insularo kaj suverena ŝtato en la regiono Karibio de Ameriko, do situas en la Kariba Maro, pli precize en la ĉeno da insuloj nomita Deventaj Insuloj.
La nomo "Sankta-Kito kaj Neviso" devenas de la du insuloj Sankta-Kito kaj Neviso, kiuj konsistigas la ŝtaton. Insulo Sankta-Kito iam nomiĝis "Sankta-Kristofo" (angle: Saint Christopher, france: Saint-Christophe), tiam ankaŭ la ŝtato nomiĝis "Sankta-Kristofo kaj Nevis".
La ŝtato administre konsistas el 14 "paroĥejoj", el kiuj 9 situas sur Sankta-Kito kaj 5 sur Neviso. La du insulojn disigas markolo ĉirkaŭ tri kilometrojn larĝa. Dum la lasta glaciepoko, je malpli alta marnivelo, estis nur unu insulo.
La insularo estas parto de orientkaribia valuta unuiĝo kaj kune kun kvin aliaj karibiaj ŝtatoj kaj du pliaj transmaraj teritorioj de Britio kiel oficialan valuton uzas la orientkaribian dolaron.
La politika sistemo estas federacia konstitucia monarkio kaj la ŝtatestro estas la Brita reĝino.
La Guberniestro ĝenerala (Governor General) estas la reprezentanto en Sankta-Kito kaj Neviso de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, la ŝtatestro de Sankta-Kito kaj Neviso. Ekde 1953 la reĝino de Sankta-Kito kaj Neviso estis Elizabeto la 2-a.
Sankta-Kito kaj Neviso apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.