Germana Esperanto-Instituto | ||
---|---|---|
esperanto-organizaĵo • instituto | ||
Ĉefestro(j) | Martin Haase vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Germana Esperanto-Instituto (GEI) estas institucio de Germana Esperanto-Asocio, kiu okupiĝas pri lingvaj aspektoj de Esperanto.
GEI estis fondita en 1948 en Munkeno. Ĝi daŭrigis la laborojn de la iama Esperanto-Instituto por la Germana Regno (Esperanto-Institut für das Deutsche Reich), kiu ekzistis de 1918 ĝis sia devigita dissolviĝo en 1936. La intermilita instituto siavice estis posteula organizaĵo de la Saksa Esperanto-Instituto, fondita post la 4a Universala Kongreso en Dresdeno 1908.
GEI zorgas precipe pri jenaj aspektoj:
La instituto eldonas (precipe germanlingvan) serion "Esperanto-Dokumente" kaj aliajn publikigaĵojn. Ĝi kunlaboras kun la Akademio de Esperanto kaj kun Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj.
Direktoro de la instituto estas la lingvisto Martin Haase.