Spektantoj de Eŭropa Unio komencis patroladon en la zono de la kartvel-oseta konflikto en Kartvelio. Temas pri 200 spektantoj, kiuj kontrolas per persona kontrolado elveturigon de la rusiaj trupoj, revenadon de la rifuĝintoj kaj aliajn aferojn. Enkonduko de la eŭropaj spektantoj estis la kondiĉo, kiun Rusio starigis por eligo de siaj trupoj el la konflikta zono.
Kvin knabinoj de la 11-a studjaro mortis pro disfaliĝo de la ŝtuparo en mezlernejo de Belajevka (Orenburga provinco de Rusio). La mezlernejo parte ruiniĝis, supozeble pro la riparlaboroj en la malnova konstruaĵo.
Ukrainia premiero Julija Timoŝenko akuzis prezidenton de la lando Viktoron Juŝĉenkon pri kontraŭleĝa vendado de armiloj. Interalie, oni akuzas Juŝĉenkon pri la grandaj partioj de armiloj (74 tankoj T-72 kaj aliaj), kiujn aĉetis Kartvelio kontraŭ kelkoble malpli altaj prezoj, ol ĝenerale en la merkato.
3-a de oktobro
Aŭto eksplodis ĉe la stabejo de la rusiaj pacgardaj trupoj en Cĥinvalo, mortis 11 homoj. Kartvelia kaj sud-osetia flankoj akuzas unu la alian reciproke pri la provoko por malstabiligi situacion en la regiono.
4-a de oktobro
Pola ministro pri defendo anoncis, ke Pollando elkondukos siajn trupojn el Irako. Temas pri 900 militistoj. Dum partopreno de Pollando en la iraka operacio mortis 21 polaj militservistoj.
5-a de oktobro
Incendio okazis en la rusiaantarktida stacio „Progreso“. Brulis la loĝdomo, pro kio unu persono mortis, du estis vunditaj. Kiel informas Interfaks, kuraci la vunditojn helpas ĉinaj najbaroj de la stacio „Zhongshan“.
8-a de oktobro
Portugalio iĝis ankoraŭ unu membro-ŝtato de EU, kiu agnoskis sendependecon de Kosovo.
9-a de oktobro
Du eksaj jugoslaviaj respublikoj, Makedonio kaj Montenegro, oficiale agnoskis sendependecon de Kosovo. Etnaj albanoj konsistigas ĉirkaŭ trionon de la loĝantaro en Makedonio, ili longe insistis, ke la registaro agnosku la novan albanan ŝtaton, proklamitan en februaro 2008.
La landkapitano de aŭstra federacia lando Karintio kaj ekstremdekstra politikisto Jörg Haider (58-j.) mortis post aŭtoakcidento proksime al Klaŭdiforumo.
La estroj de Zimbabvo ne sukcesis trovi interkonsenton pri estonta unuigita registaro en Hararo. Diskutoj reokazos merkrede, kun la helpo de la sudafrika politikisto kaj peristo Thabo Mbeki.
15-a de oktobro
La ĝenerala sekretario de UN, Ban Ki-moon, aplaŭdis la restarigon de plenaj diplomataj rilatoj inter Libano kaj Sirio, per la baldaŭa fondo de siria ambasadorejo en Bejruto.
17-a de oktobro
Unu el la du ostaĝigitaj ĉinaj inĝenieroj sukcesis eskapi kaj atingis pakistanan militistan gardejon. La ostaĝoj estis prenitaj de Talibano la 29-an de aŭgusto.
Dum la unua rondo de la senatelekto en Ĉeĥio la liberala ODS-partio de ĉefministro Mirek Topolanek suferis malsukceson. Se venkus la opozicio, la raketŝirmilo en orienta Eŭropo fariĝus malverŝajna.
Ekfunkciis la nova konstitucio de Ekvadoro, kiun oni nomas „milde socialisma“.
Aleksej Miller, prezidento de la estraro de Gazprom, anoncis, ke Irano, Kataro kaj Rusio subskribis interkonsenton pri kunlaboro dum ellaboro de gas-kontraktoj. La tri ŝtatoj estas la posedantoj de la plej grandaj resursoj de natura gaso en la mondo. Oni nomas la novan interkonsenton „gasa OPEC“.
22-a de oktobro
Sud-osetia parlamento enpostenigis la novan premieron de la respubliko, Aslanbek Bulacev. Bulacev 20 jarojn laboris en Nord-Osetio kiel sekurecservisto, estris financan departamenton. Antaŭ la premieriĝo en Sud-Osetio, li du jarojn laboris en la rusia imposta sistemo. Estraro de Sud-Osetio estis eksigita post la aŭgusta milito en la regiono.
25-a de oktobro
Laŭ informacioj de israela radio, la prezidantino de la Kadima-partio Cipi Livni deklaris, ke la koaliciodiskutadoj malsukcesis.
Centmiloj da homoj manifestaciis en Romo kontraŭ la politiko de la konservativa partio de ĉefministro Silvio Berlusconi.
En Moskvo post longa malsano forpasis Muslim Magomajev, fama sovetia kantisto, kiu iĝis idolo por kelkaj generacioj de sovetianoj.
26-a de oktobro
En la urboparto Marxloh de Duisburg estis solene malfermata la ĝisnuna plej granda moskeo en Germanio.